Mihály FAZEKAS [mihAj fazekaŝ], hungare Fazekas Mihály estis hungara poeto kaj botanikisto.

Mihály Fazekas
Skulptaĵo pri Mihály Fazekas kaj Sámuel Diószegi
Skulptaĵo pri Mihály Fazekas kaj Sámuel Diószegi
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1766 (1766-01-06)
en Debrecen
Morto 23-an de februaro 1828 (1828-02-23) (62-jaraĝa)
en Debrecen
Tombo Debreceni köztemető vd
Lingvoj hungaragermana vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mihály Fazekas naskiĝis la 6-an de januaro 1766 en Debrecen. Li mortis la 23-an de februaro 1828 en Debrecen.

Biografio redakti

Mihály Fazekas frekventis lernejon en Debrecen, sed abrupte li elektis sorton de soldatoj kaj li batalis en diversaj lokoj. Baldaŭe li forlasis la batalejojn kaj havis postenon en Debrecen kaj eldonis 2 ĉefverkojn: Lúdas Matyi (Ansera Matiĉjo) kaj Libro pri kuracoplantoj. Li ŝatis okupiĝi pri botaniko kaj lia amiko estis poeto Mihály Csokonai Vitéz.

Teksto redakti

Georgi Mihalkov en sia artikolo Ĉiu memoro estas protesto analizas la novelojn de "La granda aventuro" de de Ferenc Szilágyi, grava hungara verkisto de la epoko de "Literatura Mondo", kiu en 1938 elmigiris al Svedio, kie fondis la revuon "Norda Prismo". En "Libera rabo" oni rekreas epizodon pri la fama hungara poeto Mihály Fazekas; dum militrabado en urbo oficiro venas en hejmon kie estas abunda biblioteko kaj li meditas pri la grando kaj homeco de la kulturo. En "Elinjo" la aŭtoro elpensas belegan junulinon por konsoli la vivon de amiko kiu estis vundita dum la Unua Mondmilito kaj kuŝas paralizita en militmalsanulejo.[1]

Verkoj (selekto) redakti

  • Magyar füvészkönyv (hungaraj kuracoplantoj), (1807)
  • Orvosi füvész-könyv... (kuracoplantoj por kuracistoj), (1813)
  • Debreceni kalendárium (Kalendaro de Debrecen), ĝismorte redaktita
  • Lúdas Matyi longpoemo 1815, 1817, 1831, poste ofte eldonita
  • Fazekas Mihály versei (poemoj de M. Fazekas), 1836

Memorigiloj redakti

Notoj redakti

  1. Georgi Mihalkov, Ĉiu memoro estas protesto, en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). p. 718.

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio