Nagyfüged (nadjfuged) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Gyöngyös. Nagy signifas: granda.

Blazono de Nagyfüged

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Nagyfüged situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, aŭtoŝoseo M3 Budapeŝto-Miskolc preteriras. Heves (urbo) troviĝas 20, Gyöngyös 21, Jászberény 30, la fervojo en Ludas 5 km-ojn.

Historio redakti

Antaŭ la hungaroj sarmatoj kaj avaroj vivis tie. La unua mencio devenis el 1301 en formo Fygug. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Post liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a oni refondis la vilaĝon. En 1871 Nagyfüged ricevis la rangon grandvilaĝo. Post 3 jaroj kaj en 1999 inundoj okazis.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la vilaĝo naskiĝis filozofo kaj teologo János Imre.