Natria orto-fenila fenolo

kemia kombinaĵo
Natria orto-fenila fenolo
Kemia strukturo de la
Natria orto-fenila fenolo
Dosiero:Potassium o-phenylphenate3D.png
Tridimensia kemia strukturo de la Natria orto-fenila fenolo
Alternativa(j) nomo(j)
  • Orto-fenila fenolato de natrio
  • Natria orto-fenila fenoksido
CAS-numero-kodo
ChemSpider kodo 10764729
PubChem-kodo 23675735
Fizikaj proprecoj
Molmaso
  • 192.19 g mol−1 (anhidra)
  • 264,2537 g mol−1 (kvarhidrata)
Denseco 1,213 g/cm3
Fandopunkto 59 °C[1]
Bolpunkto 286 °C[1]
Nutro-aldonaĵo E232
Merck Index
  • 13,7304
  • 15,7415
Sekurecaj Indikoj
Risko R22 R37/38 R41 R50[1]
Sekureco S22 S26 S61 [1]
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 07 – Toksa substanco
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H315, H318, H335, H400
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P273, P280, P305+351+338
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria orto-fenila fenoloorto-fenila fenolo de natrio[2] estas organika kombinaĵo derivata el natrio kaj fenolo, solvebla en akvo, kies solvaĵoj ĝenerale prezentas moderajn koncentriĝojn de hidroksilajn jonojn kaj pH pli alta ol 7. Tiaj substancoj reakcias kiel bazoj por neŭtraligi acidojn. Ĉi-tiuj neŭtraligoj generas varmon sed malpli da varmo ol rilate al neŭtraligo de aminoj.

Ordinare tiaj substancoj ne reakcias aŭ kiel reduktagento aŭ kiel oksidigagento, tamen tiaj kondutoj ne estas neeblaj. Kiel alte koroda substanco, ĝi povas damaĝi al okuloj, haŭto, buŝo kaj intestoj per ingestado.

Proprecoj redakti

Orto-fenila fenolo de natrio uzatas kiel fungicido, malinfektilo, pesticido, baktericido, kaj eĉ kiel konservanto en manĝo-industrio sub la kodo E232. Ĝi povas aplikiĝi sur kelkaj fruktoj por agi kiel fungicido post la rikolto por plilongigi la tempodaŭron dum longaj periodoj je stokado. Oni scias ke ĝia uzo haltigas la aktivecon de certaj fungoj, kiuj provokas putradon sur la vinberujo.

Toksologio redakti

Orto-fenila fenolo de natrio povas kaŭzi vomojn, naŭzojn kaj diareon en homoj. Aliaj simptomoj en homoj estas hipotensio, miokardia fiasko, pulmedemo, neŭrologaj malordoj, damaĝojn al hepato kaj reno, meta-hemoglobinemio kaj hemolizo. Samkiel aliaj fenolaj derivaĵoj, orto-fenila fenolo de natrio prezentas forta kancerogenan potencialon[3].

Literaturo redakti

Referencoj redakti