Okcidenta Transdanubio

statistika regiono de Hungario

Okcidenta Transdanubio, origine hungare Nyugat-Dunántúl estas unu el la 7 regionoj de Hungario. Komence de 2019 en la statistika regiono vivis 989 343 loĝantoj[1] sur areo de 11 328 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 87 loĝantoj/km².

Okcidenta Transdanubio
Regiono
regiono de Hungario [+]

LandoHungario

- koordinatoj47° 41′ 3″ N, 17° 38′ 6″ O (mapo)47.68416666666717.635Koordinatoj: 47° 41′ 3″ N, 17° 38′ 6″ O (mapo)
Areo11 328 km² (1 132 800 ha) [+]

Loĝantaro989 343 [+] (1-a de januaro 2019)
Denseco87,34 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoMezeŭropa tempo [+]

Okcidenta Transdanubio (Tero)
Okcidenta Transdanubio (Tero)

Okcidenta Transdanubio (Hungario)
Okcidenta Transdanubio (Hungario)
DEC
Okcidenta Transdanubio
Okcidenta Transdanubio

Map
Okcidenta Transdanubio

Vikimedia Komunejo:  Western Transdanubia [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Geografio redakti

Regiono Okcidenta Transdanubio situas en la okcidenta parto de Transdanubio (aŭ de la lando). Ĝi konsistas el departementoj Győr-Moson-Sopron, Vas (Hungario) kaj Zala. Ĉefurbo, samtempe la plej granda urbo estas Győr. Aliaj pli gravaj urboj estas Szombathely, Zalaegerszeg, Nagykanizsa kaj Sopron. La teritorio konsistas ĉefe el montetaroj. krome el montaroj, montoj, fine el ebenaĵo. Norde la Danubo fluas, alfluanto estas Rába, Zala (rivero) fluas al Balatono.

Historio redakti

La regionoj (pli frue nekonataj en Hungario) estis kreitaj post la aliĝo de Eŭropa Unio. Ĝi estis postulo, sed ankaŭ nun la regionoj havas rolojn nur en la statistiko. Tiu landoparto evoluis jam dum la Romia Imperio. Post la mezepoko la regiono estis batalejo kontraŭ la turkoj dum pli ol jarcento. Pro la montetoj en Zala ofte nur vilaĝetoj kreiĝis. La agrikulturo evoluis en ĉirkaŭaĵo de Győr, kie ankaŭ la industrio establiĝis, nuntempe oni produktas aŭtojn.

 

Okcidenta
Trans-
danubio

Trafiko redakti

Aŭtovojo kaj fervojo trairas la regionon el Budapeŝto al Vieno tra Győr. Pli sude aŭtovojo kaj fervojo atingas urbon Nagykanizsa el Budapeŝto.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti