Paul-Jean Toulet (naskiĝis en Pau, Atlantikaj-Pireneoj la 5-an de junio 1867, mortis en Guéthary, Atlantikaj-Pireneoj la 6-an de septembro 1920), estis verkisto kaj franca poeto, fama per siaj Contrerimes (Kontraŭrimoj), poezia formo kiun li estis kreinta.

Paul-Jean Toulet
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1867 (1867-06-05)
en Pau (Atlantikaj-Pireneoj)
Morto 6-an de septembro 1920 (1920-09-06) (53-jaraĝa)
en Guéthary (Atlantikaj Pireneoj)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Amkunulo Yvonne Vernon vd
Profesio
Okupo Verkisto, Poeto
Verkado
Ĝenroj Romano, Kontraŭrima poezio
Verkoj Monsieur du Paur, homme public (1898), Les Contrerimes (1921)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Paul-Jean Toulet perdis sian patrinon ĉe sia naskiĝo. Dum sia patro reiris al insulo Maŭricio, li estis konfidita al onklo de Bilhères, en la valo de Ossau. Li restadis tri jarojn en Maŭricio (1885-1888) kaj unu jaron en Alĝero (1888-1889), kie li publikigis siajn unuajn artikolojn. Li alvenis en Parizon en 1898.

Tie li vere formiĝis, sub la protekto de la verkisto Willy, de kiu li estis unu el la multnombraj subverkistoj. Li vizitadis la mondumajn salonojn kaj la duon-mondumajn buduarojn kiujn li elvokis en Mia amikino Nane. Li multe laboris kaj sin allasis al pluraj troaĵoj, de kiuj la alkoholo kaj la opio. Li kunlaboris en multnombraj revuoj, el kiuj la kritika Revuo de la ideoj kaj de la libroj de Jean Rivain kaj Eugène Marsan. De novembro 1902 ĝis majo 1903, li vojaĝis ĝis Hindoĉinio.

Li forlasis definitive Parizon en 1912 por sin instali ĉe sia fratino, en Saint-Loubès, apud Libourne, poste en Guéthary, kie li edziĝis. Liaj lastaj jaroj  ombriĝis pro malsano. Intertempe, grupo da junaj poetoj, el kiuj Francis Carco kaj Tristan Derème, prenante lian verkon kiel modelon, sin titolis «fantaziemaj poetoj».

La famaj Contrerimes aperis dise ekde la fino de la jaroj 1900 en revuoj kaj en la romanoj de Toulet. La libro kiu kunigis ilin aperis fine nur kelkajn monatojn post la morto de la aŭtoro.

En la teatra kampo, Paul-Jean Toulet verkis kun amikoj cirkonstancan versaĵon: La Servistino de Molière kies tekston ni ne havas, sed kiu estis reprezentita en la Teatro de la Novaĵoj en Alĝero (dum la poeto tie loĝis), kaj kiun li mem amuziĝis senindulge kritiki en Le Moniteur. Li ankaŭ prezentis prozan komedion: Sinjorino Josephe Prudhomme, kiel la sola aŭtoro. Fine, La Vespermanĝo interrompita kiu estis ludita por la unua fojo la 27an de majo 1944 en la teatro de la Malnova-Kolombejo, en la sama programo, kun alia kreo, Sen Eliro de Jean-Paul Sartre.

Paul-Jean Toulet havis, ekde 1902, projekton kun Claude Debussy ĉirkaŭ Kiel plaĉas al vi (As you like it) de William Shakespeare. Debussy estis dezirema rediskuti pri tio en 1917, sed la malsano de la komponisto ne permesis la realigon de tiu projekto.[1]

Verkoj redakti

  • Monsieur du Paur, homme public (Sinjoro Du Paur, publika homo) (1898, reviziita eldono en 1920)
  • Le Mariage de Don Quichotte (La edziĝo de Don Kiĥoto) (1902)
  • Les Tendres Ménages (La teneraj geedzoj) (1904)
  • Mon amie Nane (Mia amikino Nane) (1905, pliigita eldono en 1922)
  • Comme une Fantaisie (Kiel fantazio) (1918)
  • La Jeune Fille verte (La verda junulino) (1920)
Postmortaj eldonoj
  • Les contes de Béhanzigue (La Fabeloj de Béhanzigue) (1920, eldono pliigita en 1921)
  • La Contrerimes (1921)
  • Le souper interrompu (La Vespermanĝo interrompita) (teatro, 1922)
  • Les Trois Impostures (La Tri Trompadoj) (1922). Reeld. en 1929, Eld. Émile-Paul, Parizo
  • Les demoiselles La Mortagne (La Fraŭlinoj La Mortagne) (1923)
  • Lettres à soi-même (Leteroj al si mem) (1927, pliigita en 1950)
  • Vers inédits (Neeldonitaj versoj) (1936)
Traduko
  • Le Grand Dieu Pan (La Granda Dio Pan), de Arthur Machen (franca apero, 1901)
Korespondado
  • Paul-Jean Toulet, Correspondance avec un ami pendant la guerre (Korespondado kun amiko dum la milito), Paris, Le Divan, 1922
  • Lettres à Madame Bulteau (Leteroj al Sinjorino Bulteau) (1924)
  • Conseils à son filleul (Konsiloj al sia baptofilo) (1927)
  • Correspondance (korespondado) de Claude Debussy kaj Paul-Jean Toulet (1929)
  • Lettres (Leteroj) de Paul-Jean Toulet al Henri de Régnier (1955)

Notoj kaj referencoj redakti

  1. François Lesure, Debussy, Fayard, 2003, p. 403