Prez-vers-Noréaz

komunumo de Svislando

Prez-vers-Noréaz estas urbo kaj komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 881 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Prez-vers-Noréaz
Blazono de Prez-vers-Noréaz
Blazono de Prez-vers-Noréaz
Blazono de Prez-vers-Noréaz
Preĝejo de Prez-vers-Noréaz
Preĝejo de Prez-vers-Noréaz
Vilaĝa strato de Prez-vers-Noréaz, vidita de la preĝejo
former municipality of Switzerland • Ortschaft
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 47′ 6″ N 7° 0′ 47″ O / 46.78500 °N, 7.01306 °O / 46.78500; 7.01306 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 6″ N 7° 0′ 47″ O / 46.78500 °N, 7.01306 °O / 46.78500; 7.01306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 881
Areo 5,68 km²
Alteco 646 m super marnivelo
Poŝtkodo 1746
Komunumkodo 2221
Mapo de Prez-vers-Noréaz
Mapo de Prez-vers-Noréaz
Mapo de Prez-vers-Noréaz
vdr

Geografio redakti

Prez-vers-Noréaz situas en la Friburga Mezlando, proksimume 8 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Friburgo, inter la ebenaĵo de Brojo en nordo kaj la valo de Glano en sudo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Prez-vers-Noréas kaj la setlejoj Le Palon, La Rapetta, Les Riaux kaj Les Combes, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,68 km², de kiuj 18,9% estas kovritaj de arbaro, 72,2% servas por agrikulturo kaj 8,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Prez-vers-Noréaz limas en nordoriento al Noréaz, en oriento al Avry, en sudo al La Brillaz, en sudokcidento al Corserey, kaj en nordokcidento al Montagny.

Trafiko redakti

Tra la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo n-r0 181 de Friburgo al Payerne. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas 8 kilometrojn oriente de la komunumo apud Friburgo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Prez-vers-Noréaz datiĝas el la jaro 1156 kiel Pratellis. Dum mezepoko Prez-vers-Noréaz apartenis al la Senjorujo Montagny. En la jaro 1270 Aymon de Prez akiris la lokon kiel propra malgranda senjorujo. En la 15-a jarcento Prez-vers-Noréaz fariĝis paro de la Malnova Kamparo de Friburgo sub la Novurba Flago. Dum la epoko de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Pres-vers-Noréaz apartenis al la distrikto Payerne, tiam ĝis 1817 al la distrikto Montagny kaj poste ĝis la akcepto de la nova kantona konstitucio en la jaro 1848 al la distrikto Friburgo. Sub la nova konstitucio ĝi fariĝis parto de la distrikto Sarino.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti