San Carlos (Okcidenta Negroso)

San Carlos, [san karlos] - tagaloge Lungsod ng San Carlos - estas kvinaklasa urbego, ankaŭ komponenta urbo kaj katolika diocezo en Filipinoj, en insulo Negroso, en regiono Okcidentaj Bisajoj, en provinco Okcidenta Negroso. San Carlos administras resume 18 distriktojn.

San Carlos
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 6127
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 132 650  (2020) [+]
Loĝdenso 294 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 30′ N, 123° 25′ O (mapo)10.492936111111123.40945555556Koordinatoj: 10° 30′ N, 123° 25′ O (mapo) [+]
Alto 456 m [+]
Areo 451,5 km² (45 150 ha) [+]
San Carlos (Filipinoj)
San Carlos (Filipinoj)
DEC
San Carlos
San Carlos
Situo de San Carlos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Carlos, Negros Occidental [+]
vdr
Vidindaĵo en San Carlos

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

San Carlos situas en nordorienta parto laŭ la marbordo, kiu estas grandparte kovritaj de mangrovoj. [1]. Provinca ĉefurbo Bacolod troviĝas 50, Cadiz (Filipinoj) 52, Silay 58, Cebuurbo 59, Bago (Filipinoj) 63, Kabankalan 86, regiona ĉefurbo Iloilo (urbo) 94, Dumaguete 133, Calbayog 217, Legazpio (Albajo) 298, ĉefurbo Manilo 526, Kezonurbo 531, Baguio 725 kilometrojn (aere) [2].

 
Sunĉeloj ĉe San Carlos

Bazaj informoj redakti

Historio redakti

Tiu ĉi loko antaŭe nomiĝis "Nabingkalan", derivante sian nomon de Nabingka, bela indiĝena estrino dum la 17-a jarcento. Por eternigi ŝian memoron la loko nomiĝis pri ŝi. Baldaŭ hispanaj pioniroj disvolvis la loĝlokon al floranta kristana vilaĝo apartenanta al Calatrava. La oficiala fondo okazis nur en 1898 kiel jam municipo San Carlos. En la lasta jardeko de la 19-a jarcento la hispanoj impone komencis produkti sukerkanojn en siaj bienoj per modernaj maŝinoj. Post la Filipina Revolucio San Carlos transiris al la manoj de alia kolonia potenco Usono, sed la evoluo daŭriĝis. Vivo de la homoj multe pliboniĝis, precipe depost ekfunkcio de sukerkana muelejo. La japana okupo okazis inter 1942-1945, en tiu periodo rezista movado estis en la montaj regionoj. San Carlos urbiĝis en 1960 laŭ filipina klasifikado kaj atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1980-aj jaroj.

 
Bioenergia centralo en San Carlos

Ekonomio redakti

San Carlos estas agrikultura urbego. La sukerkano estas la ĉefa agrikultura produktaĵo. Apud la urbego funkcias la plej granda sunĉelaro en Filipinoj. Ankaŭ ekzistas bioenergia centralo. Ekde la 21-a jarcento la haveno protektita de ŝtorma vetero dinamike evoluas.

Religio, eduko kaj lingvo redakti

Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj, San Carlos gastigas la diocezon, ankaŭ kampuson kaj kelkajn kolegiojn. La loĝantoj parolas cebuehiligajnone, sed iom ili komprenas tagaloge.

 
Kolegio en San Carlos
 
Parado antaŭ la kampuso

Trafiko redakti

San Carlos estas alirebla laŭ la marborda vojo ambaŭflanke, krome estas alia ĉefvojo al interno de la insulo ĝis la okcidenta marbordo. Enurbe tricikloj, por pli longaj distancoj aŭtobusoj kaj busetoj trafikas. En la haveno motorboatoj liveras la homojn al la proksima insulo.

Klimato redakti

San Carlos situas en la tropika klimato. Jare pluvas po 1979 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo kaj januaro pli ofte pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti