Tobias Vincent "Tobey" MAGUIRE (naskiĝis la  27-an de junio 1975(nun 1975-06-27)) estas usona aktoro kaj kinproduktoro. Li komencis sian karieron en la malfruaj 1980-aj jaroj. Lia debuto en plenlonga filmo estis ne-parolanta parto en The Wizard (1989). Li estas konata pro pozado kiel Peter Parker en filmita serio Spider-man (2002, 2004 kaj 2007), same kiel por liaj roloj en Pleasantville (1998), The Cider House Rules (1999), Wonder Boys (2000), Seabiscuit (2003), The Good German (2006), Brothers (2009) kaj The Great Gatsby (2013).[1]

Tobey Maguire
Persona informo
Tobey Maguire
Naskonomo Tobias Vincent Maguire
Naskiĝo 27-an de junio 1975 (1975-06-27) (48-jaraĝa)
en Santa Monica
Lingvoj angla vd
Loĝloko Santa Monica vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Young Actors Space vd
Familio
Gefratoj Jopaul Van Epp vd
Edz(in)o Jennifer Meyer vd
Infanoj Ruby Sweetheart Maguire vd
Profesio
Okupo filmaktoro • aktorofilmproduktoro • televida aktoro • voĉaktoro • pokeroludisto vd
Aktiva dum 1989– vd
Verkado
Verkoj Spider-Man ❦
Spider-Man 2 ❦
Spider-Man 3 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis nomumita por la Screen Actors Guild kaj Golden Globe Awards, li ricevis du Saturn premiojn, inkluzive de unu por plej bona aktoro. En 2012 li establis sian propran produktentreprenon, Material Pictures, kaj kun-produktis Good People tiun saman jaron. En 2014 li produktis kaj ĉefrolis kiel Bobby Fischer en Pawn Sacrifice.

Li estas vegano kaj en 2002 PETA (Homoj por la Etika Traktado de Bestoj) nomigis lin «la plej seksloga vegano el la mondo».

Filmoj redakti

Referencoj redakti

  1. La viro malantaŭ la masko (angle). The Independent. Alirita 2020-09-03.

Eksteraj ligiloj redakti