Trhovište situas en la plej griza distrikto

Bazaj informoj redakti

Trhovište, hungare Vásárhely (vAŝArhej) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce.

Situo redakti

Trhovište situas laŭ maldekstra bordo de Ondava, laŭ ĉefvojo Sečovce-Michalovce. La lasta troviĝas 10 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1220 en formo "Vasarhel". En 1910 loĝis en Vásárhely 1200 da homoj, (1050 slovakoj, 92 hungaroj, 24 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Vásárhely apartenis al Hungara Reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Nagymihályi, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Trhovište 1703 da homoj, (1659 slovakoj, 17 ciganoj, 10 ĉeĥoj, 6 ukrainoj, 2 hungaroj, 1 polo). Vilaĝservoj estas gimnazio, biblioteko, benzinejo, asekurejo.

Vidindaĵoj redakti

  • kalvinana preĝejo
  • katolika preĝejo
  • greko-katolika preĝejo