Turbat
Turbat, urdue تربت estas universitata urbego en provinco Baluĉistano (Pakistano), kie ĝi estas ĉefurboj de kantono kaj distrikto.
Turbat | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 0′ N, 63° 3′ O (mapo)26.00305555555663.054444444444Koordinatoj: 26° 0′ N, 63° 3′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 129 m [+] | ||
| |||
| |||
Bazaj informoj
redakti- areo: km²
- supermara alteco: 129 m
- loĝantaro: 213 557 (2017 [1])
- horzono: UTC+ 5 (PKT)
- poŝtkodo:
- telefonkodo:
Geografio
redaktiTurbat situas en valo ĉe renkontiĝo de la apudmara ebenaĵo kaj montaro laŭ la maldekstra bordo de la en:Kech River en Pakistano. La marbordo troviĝas 90, Karaĉio 413, Hajderabado 536, Sukur 604, provinca ĉefurbo Kveta 609, Multano 946, Fajsalabado 1148, Peŝavaro 1206, Lahoro 1260, Rawalpindi 1279, Islamabado 1289 kilometrojn (aere) [2].
Historio
redaktiLa regiono ĉirkaŭ Turbat estis loĝata dum la antikvaj tempoj. Iam ĝi estis sidejo de Ŝtato Makran, eĉ ĝis 1952 de ĥanlando Makran. Antaŭ sendependiĝo de Pakistano en 1947 la hinduoj translokiĝis al la alia nova ŝtato Barato, samtempe muslimoj alvenis ankaŭ en tiun urbon.
Loĝantaro
redakti1961 | 1972 | 1981 | 1998 | 2010 | 2017 |
---|---|---|---|---|---|
4 578 | 27 671 | 52 337 | 67 905 | 83 475 | 213 557 |
Ekonomio
redaktiTurbat estas foirejo pri daktiloj kreskigitaj en la ĉirkaŭa regiono kaj havas daktil-prilaboran uzinon. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas sorgojn, hordeojn, tritikojn, kaj rizojn kaj oni bredadas brutaron.
Trafiko
redaktiTurbat havas trairan ĉefŝoseon al Ĥuzdar kaj la marbordo, krome estas flankaj vojoj al Irano kaj alia parto de la marbordo. Fervoja linio mankas, sed estas proponata. En Turbat internacia flughaveno funkcias.
Eduko
redaktiEn Turbat universitato kaj medicina kolegio funkcias.
Klimato
redaktiTurbat situas en duonarida klimato (BWh) laŭ klimata klasifiko de Köppen. La jara averaĝa temperaturo estas 28 °C. La jara precipitaĵo estas nur 123 mm, en ĉiuj monatoj iomete pluvas, tamen iom pli januare kaj julie.
Vidindaĵoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans
- [3]