Ujĝonbu

urbo en Sud-Koreio

Ujĝonbu (koree 의정부시, laŭ ĉinaj literoj 議 政 府 市) estas universitata urbego kaj grava usona armea garnizono en Sud-Koreio.

Ujĝonbu
urbo en Sud-Koreio • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 421 579  (2015) [+]
Loĝdenso 5 167 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 45′ N, 127° 2′ O (mapo)37.748611111111127.03888888889Koordinatoj: 37° 45′ N, 127° 2′ O (mapo) [+]
Areo 81,59 km² (8 159 ha) [+]
Ujĝonbu (Suda Koreio)
Ujĝonbu (Suda Koreio)
DEC
Ujĝonbu
Ujĝonbu
Situo de Ujĝonbu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Uijeongbu [+]
vdr
Urbodomo en Ujĝonbu

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

 
Urbopanoramo en Ujĝonbu
 
Poŝtejo en Ujĝonbu

Ujĝonbu situas en la nordokcidenta parto de la lando laŭ rivero inter montoj norde de la ĉefurbo Seulo. La distanco estas inter la du urboj 20 km [1].

Historio redakti

Nomo de Ujĝonbu devenis el la historiaj epokoj, ĝi signifas, ke la ŝtata konsilanto de la lando estis sendita ĉi tien (komprenu: provizora loko de la kabineto). Tamen, sur mapoj, la loknomo aperis nur en 1912. La urba statuso estis ricevita en 1963.

Ekonomio redakti

Ujĝonbu antaŭe estis merkata centro por agrikulturaj produktoj kreskitaj en la ĉirkaŭa regiono. La urbo evoluis rapide post la Korea milito, kiel serva centro por proksimaj militaj instalaĵoj. Baldaŭ la urbego iĝis ankaŭ industria satelito de Seulo. En Ujĝonbu oni okupiĝas precipe pri kotonoj, paperoj.

Klimato redakti

Ujĝonbu havas musonan klimaton. La mezuma temperaturo de julio estas 27 °C, la averaĝa temperaturo de januaro estas -5 °C. La somero estas humida, pli ol duono de la jara pluvokvanto falas dum la pluva sezono de junio ĝis septembro. La vintro estas relative seka.

 
Universitato en Ujĝonbu

Vidindaĵoj redakti

  • budhismaj temploj el la 7-a jarcento
  • Kultura Festivalo ekde 1986
  • Arta Centro (inkluzive du teatrojn, ekspoziciejon, konferencan halon kaj parkon)

Ĝemelurboj redakti


Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti