Vendlincourt

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vendlincourt (stacidomo).

Vendlincourt estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 552 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Vendlincourt
Blazono de Vendlincourt
Preĝejo de Vendlincourt
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Porrentruy
Koordinatoj  47° 27′ 10″ N 7° 8′ 55″ O / 47.45278 °N, 7.14861 °O / 47.45278; 7.14861 (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 10″ N 7° 8′ 55″ O / 47.45278 °N, 7.14861 °O / 47.45278; 7.14861 (mapo)
Nombro de loĝantoj 552
Areo 9,14 km²
Alteco 448 m super marnivelo
Poŝtkodo 2943
Komunumkodo 6806
Mapo de Vendlincourt
vdr

Geografio redakti

Vendlincourt situas en oriento de la regiono Ajoie en valkaldrono de la rivereto Vendline. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,14 km², de kiuj 38% estas kovritaj de arbaro, 56% servas por agrikulturo kaj 6% por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Vendlincourt limas al en nordo al Bonfol, en nordoriento al Courtavon (Francio), en oriento al Levoncourt (Francio), en sudoriento al La Baroche, en sudokcidento al Alle, en okcidento al Coeuve, kaj en nordokcidento al Damphreux.

Trafiko redakti

Tra la komunumo Vendlincourt pasas la kantona ĉefvojo de Porrentruy al Seppois-le-Haut en Francio. Per la mallarĝŝpura trajnlino de la Ĵurasaj Fervojoj de Bonfol al Porrentruy Vendlincourt estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Vendlincourt datiĝas el la jaro 1136 kiel Wandeleincurt. Dum mezepoko la vilaĝo Vendlincourt apartenis al la princepiskopejo de Bazelo kaj estis submetita al la majoro de Coeve. Post la franca revolucio de 1792 ĝi dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departamento Mont Terrible estis integrita al Francio. De 1800 ĝis 1815 Vendlincourt apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ĝi per dekreto de la Viena Kongreso de 1815 fariĝis parto de la distrikto Porrentruy de Kantono Berno. en la jaro 1832 Vendlincourt dum tri tagoj estis okupita de bernaj trupoj, ĉar la komunumo rifuzis submetiĝi al la nova liberala kostitucio de la kantono. Ek de la 1-a de januaro 1979 Vendlincourt apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso.[1]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti