Zoltán Korda, laŭ hungarlingve kutima nomordo Korda Zoltán estis hungara-usona-brita reĝisoro, produktoro, scenaristo. Lia origina familia nomo estis Kellner. Liaj fratoj estis Alexander Korda kaj Vince Korda, lia edzino estis Olly Szokolay inter 1921-1924.

Zoltán Korda
Zoltán Korda en 1943
Zoltán Korda en 1943
Persona informo
Naskonomo Kellner Zoltán
Naskiĝo 3-an de majo 1895 (1895-05-03)
en Túrkeve,  Aŭstrio-Hungario
Morto 13-an de oktobro 1961 (1961-10-13) (66-jaraĝa)
en Holivudo
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Hollywood Forever Cemetery
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)HungarioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Frat(in)oj Alexander KordaVince Korda
Edz(in)o Joan Gardner • Olly Szokolay
Parencoj Michael Korda
Chris Korda
Okupo
Okupo filmreĝisorofilmproduktoroscenaristo • filma scenaristo • reĝisoro
vdr

Zoltán Kellner [1] naskiĝis la 3-an de junio 1895 en Pusztatúrpásztó (Hungario, nuntempa Túrkeve), li mortis la 13-an de oktobro 1961 en Hollywood Usono, Kalifornio (la fontoj mencias malsamajn datenojn).

Biografio redakti

Zoltán Korda devenis el juda familio. Li batalis dum la 1-a mondmilito ĝis 1917, poste li helpis al Alexander Korda krei mutajn filmojn en Budapeŝto, iom poste li memstariĝis. En 1924 li translokiĝis al Vieno, poste al Berlino. En ambaŭ lokoj li okupiĝis pri filmoj. En la 1930-aj jaroj pro la naskiĝanta naziismo li daŭris la laboron en Londono. Inter 1940 kaj 1950 li laboris en Holivudo, poste li revenis al Londono, fine iom poste denove al Holivudo. En 1955 pro malbona sanstato li pensiuliĝis. Li edziĝis en 1921 kaj 1930, la lasta edzino naskis filon. Li ricevis premion pri reĝisorado en Venecio en 1937.

Liaj scenarlibroj redakti

  • A Csodagyerek (1920, hungara filmo, ankaŭ reĝisoro)
  • Women Everywhere (1930)
  • Sahara (1943)

Elektitaj filmoj (reĝisoro aŭ produktoro) redakti

  • Károly bakák (1918, hungara filmo, kunreĝisoro)
  • Dauphin (1922)
  • The Eleven Devils (1927)
  • Men of Tomorrow (1932)
  • Sanders of the River (1935, la unua granda sukceso)
  • Elephant Boy (1937, premiita en Venecio)
  • The Thief of Bagdad (1940)
  • The Jungle Book (1942)
  • The Macomber Affair (1947)
  • Storm Over the Nile (1955)

Fontoj redakti