Stara Bingula
Stara Bingula, serbe Стара Бингула, kroate Pištinci, hungare Óbingula estas malgranda vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Sremska Mitrovica. Stara kaj ó signifas: malnova.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 2 km²
- Koordinatoj: 45°08′28″N 19°29'04″E
- Alto super marnivelo: 195 m
- Loĝantaro: 190
- Poŝtkodo:
- Telefonprefikso: 22
- Aŭtokodo: SM
Situo redakti
Stara Bingula situas fine de sakovojo sur deklivoj de Fruŝka Gora.
Historio redakti
Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Aŭstrio-Hungario, al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Dum la 2-a mondmilito la vilaĝo apartenis al tiam sendependa Kroatio. En 2002 loĝis en Stara Bingula 190 homoj, (58 serboj (31 %), 55 kroatoj (29 %), 32 slovakoj, 23 rutenoj, 6 jugoslavianoj, 3 hungaroj kaj aliaj).