Stefánia MÁNDY [ŝtefAnia mAndi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mándy Stefánia (naskiĝis la 5-an de novembro 1918 en Budapeŝto, mortis la 7-an de julio 2001 samurbe) estis hungara poeto, tradukisto, arthistoriisto, membro de Hungara Scienca Akademio.[1]

Stefánia Mándy
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 1918 (1918-11-05)
en Budapeŝto
Morto 7-an de julio 2001 (2001-07-07) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Familio
Edz(in)o Béla Tábor vd
Infanoj Ádám Tábor • Eszter Tábor vd
Profesio
Okupo poeto • tradukisto • arthistoriisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Stefánia Mándy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1941. Ŝi gvidis arthistoriajn kursojn ĝis 1944. Dum la nazia erao ŝi estis deportita al Aŭŝvico. Hejmenveninta ŝi instruis en la universitato ĝis 1949, poste ŝi vivtenis sin el verkado kaj tradukado spite tion, ke dum la socialismo ŝiaj poemoj ne aperis en Hungario. Tamen ekde 1963 ŝiaj porinfanaj poemoj jam aperis enlande, krome ŝi aranĝis ekspoziciojn. En 1989 ŝi estis rehabilitita. Ŝi ricevis 5 premiojn inter 1965-2001. Ŝi havis edzon, kaj naskis 2 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • 1941 A lélek lép, lebben sután - debuta poemaro
  • 1946 Széljegyzet Picassóhoz - studo
  • 1953 V. M. Zimenko: „A szovjet arcképfestészet” - tradukaĵo
  • 1963 M. V. Alpatov: „A művészet története”, 1–2. (Historio de la arto) - tradukaĵo
  • 1970 A kés, a kéz, a hal - poemaro aperinta en Parizo
  • 1979 Eszterlánci tánc - porinfanaj poemoj
  • 1987 Ország Lili és a nyugati fal - studo
  • 1992 Az ellopott történelem. Versek 1944–1992 - poemaro
  • 2000 Paul Klee álomképvilága - studo

Fontoj redakti