Stefan Strelcyn (naskiĝis la 28-an de junio 1918 en Varsovio, mortis la 19-an de majo 1981 en Manchester) – pola historiisto kaj orientalisto okupiĝanta pri Etiopio kaj Eritreo

Stefan Strelcyn
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1918 (1918-06-28)
en Varsovio
Morto 19-an de majo 1981 (1981-05-19) (62-jaraĝa)
en Manĉestro
Lingvoj anglapolafrancaamharageeza
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo orientalistohistoriisto
vdr

Vivo redakti

En 1938 forveturis de Pollando al Belgio. Tie studis orientan filologion kaj arkeologion en Universitato Libera de Bruselo, kaj etiopistikon (etiopa skribo kaj amhara lingvo) en Sorbono ĉe Nacia instituto pri orientaj lingvoj kaj civilizacioj. Disĉiplo de Marcel Cohen. En 1950 estis ekzilita de Francio al Pollando. En 1954 iĝis ordinara profesoro en Katedro de Ŝemidistiko ĉe Varsovia Universitato. Lia kolekto de manuskriptoj en la geeza lingvo estis unu el la unuaj en Pollando. Publikigis unuan polan prilaboron de la gramatiko de la geeza kaj komparan gramatikon de la ŝemida lingvaro en Etiopio. Li kontribuis al disvolvo de komercaj, diplomatiaj kaj universitataj kontaktoj inter Pollando kaj Imperio Etiopio. En 1967 estis honorigita per premio de la Fondaĵo de Imperiestro Haile Selassie pro sciencaj atingoj kaj fondo en Varsovio de unu el gvidaj sciencaj centroj en la mondo. La premion persone enmanigis al li la imperiestro. En 1969 Strelcyn forlasis Pollandon. Unue laboris en School of Oriental and African Studies en Londono, poste iĝis profesoro en Universitato de Manchester. Membro de Brita Akademio. Unua redaktoro de la revuo „Africana Bulletin”.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Sur une priere 'Falacha' publiée par C. Conti Rossini : dans les ’Appunti di storia e letteratura Falascia’, Roma: Piox 1950.
  • Un magicien grec en Éthiopie, Paris: Imprimerie nationale 1951.
  • Catalogue des manuscrits éthiopiens (Collection Griaule), Paris: Bibliothèque nationale 1954.
  • (kunkreinto: Franciszek Kupfer), Mickiewicz w przekładach hebrajskich (Mickiewic en hebreaj tradukoj), Ossolineum - Eldonejo de Pola Scienca Akademio, Vroclavo 1955.
  • Prières magiques éthiopiennes pour délier les charmes (maftəḥe šərāy), PWN, Varsovio 1955.
  • La literature religieuse Falacha (état de la question), N. Zanichelli, Bologna 1956.
  • Kebra nagast, czyli Chwała królów Abisynii (Kebra nagast, aŭ Gloro al reĝoj de Abisinio), fragmentoj, tradukis kaj enkonduke prilaboris Stefan Strelcyn, PWN, Varsovio 1957.
  • Katalog rękopisów orientalnych ze zbiorów polskich (Katalogo de orientaj manuskriptoj), volumoj 1-5, redakto Stefan Strelcyn kune kun Marian Lewicki kaj Ananiasz Zajączkowski, PWN, Varsovio 1958-1967.
  • Szkice z dziejów polskiej orientalistyki (Skizoj el historio de la pola orientalistiko), sub redakto de Stefan Strelcyn, PWN, Varsovio 1957.
  • Mission scientifique en Ethiopie, Roma: A. Signorelli 1959.
  • Problemy afrykanistyki: wybór materiałów z Pierwszego Międzynarodowego Kongresu Afrykanistów (Problemoj de afrikanistiko. Elekto de materialoj el la Unua Internacia Kongreso de Afrikanistoj), Akra decembro 1962, redakto de Stefan Strelcyn, PWN Varsovio 1963.
  • Médecine et plantes d'Éthiopie: les traités médicaux éthiopiens,PWN, Varsovio 1968.
  • Médecine et plantes d'Éthiopie, Istituto Universitario orientale, Napolo 1973.

Bibliografio redakti

  • Joseph Tubiana, Stefan Strelcyn F.B.A. (1918-1981), „Journal of Semitic Studies” 27 (1982), kajero 1, p. 1–15.
  • Edward Ullendorff, Stefan Strelcyn (1918-1981), „The British Academy, Proceedings” 57 (1981) = E. Ullendorff, Studia Aethiopica et Semitica, Stuttgart: Franz Steiner 1987, p. 289–300.
  • Stanisław Piłaszewicz, Strelcyn Stefan (1918-1981), en Polski słownik biograficzny, volumo 44, Vroclavo 2006-2007, p. 314-316.