Sully Prudhomme

franca poeto, kaj la unua gajninto de la Premio Nobel de Literaturo (1901)
(Alidirektita el Sully PRUDHOMME)

Sully PRUDHOMME, realnome: René François Armand PRUDHOMME (naskiĝis la  16-an de marto 1839(nun 1839-03-16) en Parizo, mortis la 6-an de septembro 1907 en Châtenay-Malabry) estis franca poeto. Li estis la unua gajninto de la Premion Nobel de Literaturo (1901). En gazetara komuniko eldonita de la Sveda Akademio, estis eksplicita ke li gajnis pro "kiel speciala omaĝo al la poezia verko, kiu emfazas la subliman idealismon, la artan perfektecon kaj maloftan kombinaĵon de la kvalitoj de la koro kaj menso."

Sully Prudhomme
Nobel-premiito
Persona informo
Sully Prudhomme
Naskonomo René Francois Armand Prudhomme
Naskiĝo 16-an de marto 1839 (1839-03-16)
en 10-a arondismento de Parizo
Morto 7-an de septembro 1907 (1907-09-07) (68-jaraĝa)
en Châtenay-Malabry
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Condorcet vd
Subskribo Sully Prudhomme
Familio
Edz(in)o
Profesio
Alia nomo Sully Prudhomme vd
Okupo poeto • verkisto • eseisto • taglibristo • filozofo vd
Laborkampo poemo vd
Aktiva dum 1865– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sully PRUDHOMME

Prudhomme estis inĝeniero laŭ la studado, sed turnis sin al ideala filozofio kaj poste al poezio. Li anis al la Parnasa skolo, kiu rekomendis estetikan, ritman kaj elegantan zorgemon pri la elekto de la vorto en poezio. Sed li restis ĉiam iom aparte de la ĉeffluo. Li provis krei sciencan poezion por sia moderna tempo, tio signifas esprimi la sciencajn malkovrojn de lia tempo per poezio. Sed la temoj kaj formo de tiu eksmodiĝis, kaj nur kelkaj kortuŝaj malesperaj lirikaj poemoj plu estas aprecataj (kiel La okuloj, la karesoj, la valso kaj la torenta kirlo, aŭ pri rememoroj de soleca malfeliĉa infano en pensiono).

Sincera kaj maltrankvilkora, li ĉiam bedaŭris ne plu povi kredi je la perdita religia kredo, kiun li neniam forgesis.

Disputo pri la gajno redakti

Kiam li ricevis la Nobel-premion pri literaturo, lia premiito estis akompanata de protestoj de pensuloj, kiuj forte pensis ke oni devus doni la premion al rusa verkisto Lev Nikolajeviĉ Tolstoj. 42 svedaj verkistoj kaj artistoj subskribis protestan proklamon pri ĉi tiu afero. La protesto estis farita pro eraro, ĉar Tolstoj ne ricevis la premion pro teknika problemo - lia kandidateco estis prezentita en ne-norma maniero, kaj la membroj de la premi-komitato ne rajtis nomumi kandidatojn per si mem.

Listo de verkoj redakti

Poezio redakti

  • Stances et poèmes (1865)
  • Les épreuves (1866)
  • Les solitudes (1869)
  • Les destins (1872)
  • La France (1874)
  • Les vaines tendresses (1875)
  • Le prisme, poésies diverses (1886)
  • Le bonheur (1888)

Prozo redakti

  • Que sais-je? (1896)
  • Testament poétique (1901)
  • La vraie religion selon Pascal (1905)
  • Journal intime (1922)

En Esperanto aperis redakti

  • La rompita vazo. - En: Nova antologio. - 2. eld. - Warszawa: Pola Esperanto Asocio, 1965. - p. 16 - 17
  • La rompita vazo. - Traduko de Antoni Grabowski. En: El Parnaso de Popoloj : poemaro. - Varsovio, 1913 (represo: Saarbrücken: Iltis, 1983). - p. 46- 47

Eksteraj ligiloj redakti