Surathani, taje สุราษฎร์ธานี estas marhavena urbego, provinca kaj distrikta ĉefurbo en suda Tajlando.

Surathani
Thesaban Nakhon • Thesaban Mueang • Sukhaphiban • urbego
Administrado
Poŝtkodo 84000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 130 703  (2017) [+]
Loĝdenso 1 895 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 9° 8′ N, 99° 20′ O (mapo)9.139722222222299.330555555556Koordinatoj: 9° 8′ N, 99° 20′ O (mapo) [+]
Alto 9 m [+]
Areo 68,97 km² (6 897 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Surathani (Tajlando)
Surathani (Tajlando)
DEC
Surathani
Surathani
Situo de Surathani

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Surat Thani [+]
vdr
Kanalo en Surathani
Mapo pri Tajlando, kie estas trovebla Surathani kiel Surat Thani sur la Malaja duoninsulo (tio estas vosto de Tajlando)

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Surathani situas en la suda landoparto sur la Malaja duoninsulo, laŭ marbordo de Golfo de Tajlando. Hatjaj troviĝas je 268, Bankoko 530, Ĉiang Maj 1066 km-oj [1].

Historio redakti

Surathani ricevis nomon de la reĝo: "Grandurbo de Bona Popolo" en 1915 pro intensa sindona kredo en budhismo. Antaŭe la loknomo estis Bandon kun la signifo "vilaĝo sur pli alta tero". Surathani iĝis distrikto en 1930, kun urborajto (municipo) post 5 jaroj. La areo de la municipo estis pligrandigita en 1958 kaj 1994, fine grandurbo en 2007.

 
Panoramo en Surathani

Ekonomio redakti

Surathani estas regiona komerca centro kun havenurbo komercanta pri la ĉefproduktoj el la provinco: kaŭĉukoj kaj kokosoj, iomete rizoj kaj fiŝoj.

Trafiko redakti

Apud Surathani preteriras la fervoja linio Bankoko-Singapuro (la stacidomo situas de 15 km de la urbocentro), krome ankaŭ Azia aŭtovojo AH2 preteriras, krome estas vojo al Nakhonsithamarat. La internacia flughaveno funkcias 30 km de la urbocentro. Kelkaj pramoj forveturas de la urbocentra haveno.

 
Vidindaĵo en Surathani

Klimato redakti

Surathani troviĝas en la tropika klimato. Estas varmo dum la tuta jaro, ne estas rimarkindaj sezonaj diferencoj. La jara averaĝa temperaturo varias inter 22-33 °C. Jare pluvas 1622 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter januaro-aprilo iom malpli.

Vidindaĵoj redakti

 
Larĝa panoramo en Surathani

Fontoj redakti