Sviloŝ
Sviloŝ, serbe Свилош, estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en Srem (regiono), en distrikto Suda Baĉka, en municipo de Beoĉin.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Sviloŝ situas en Fruŝka Gora. Novi Sad troviĝas je 37 km-oj.
Historio redakti
La unuaj loĝantoj estis la romianoj. La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1687. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Habsburga Imperio, al Szerém. Post la 1-a mondmilito la loko apartenis al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. Dum la 2-a mondmilito la faŝistoj murdis 116 da loĝantoj, la vilaĝo tute bruldetruiĝis. En 2002 vivis en Sviloŝ 350 serboj, po 2 kroatoj, slovakoj kaj jugoslavianoj.