Svisaj festoj kaj kutimoj

Svisaj festoj kaj kutimoj similas la festojn kaj kutimojn en alia Alpaj landoj de Eŭropo. Laŭ la esploristo Albert Bärtsch oni festas ĉirkaŭ 220 svisajn popolajn festojn kaj kutimojn en Svisujo.

La kutim-esploristo Albert Bärtsch redakti

Lastatempajn studojn aperigis kutimesploristo Albert Bärtsch (* 30.07.1943 en Mels, Sankt-Galo). Ekde 1972 li estis instruisto en Warth-Weiningen, Turgovio, en Kirchberg, Therwil kaj Frauenfeld. Krome li estas pentristo kaj ankaŭ gvidas kursojn pri glitkurado, biologia ĝardenkulturado kaj maskoskulptado. Liaj lignaj karnavalaj maskoj estis ekspoziciataj ankaŭ eksterlande.

Svisa karnavalo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo karnavalo#Alamana Fasenet.
 
Karnavala Tschäggätä, ligna masko el Lötschental

La faznaĥt (germane: FasnachtFasenet) tradicie estis nekristana antikva kutimo por ŝirmi la homojn de malicaj spiritoj. Post kristaniĝo stariĝis ligilo al la kristana karesmo, koresponde evoluis la nomo („fasta nokto"). La faznaĥt estas interesa pagana festo kun ekscesoj, muzikado, kantado, manĝado, trinkado, karesado kaj ankaŭ malĝojado, lacado kaj ama ĉagrenado. - La zurika strata parado estas tre moderna nova formo de la tre malnova faznaĥt.

Svisaj festoj kaj kutimoj laŭsezone redakti

La nova grava svisa nacia „norma"-libro de Albert Bärtsch distingas kvar periodojn de svisa popola festoj:

Estas ĉirkaŭ 220 federaciaj, regionaj, tradiciaj kaj modernaj festoj kaj kutimoj de ĉiuj kantonoj de svisujo precipe de german-svisaj kantonoj. La svisaj festoj kaj kutimoj vivas en grandaj urboj kaj en malgrandaj vilaĝoj. La bruo kaj muziko estas grava, ankaŭ la maskiĝado en „fasnaĥt.“ La kutumoj dividas la jaron. Oni povas distingi la tipojn de festoj kaj de kutomj pri temoj, ankaŭ la manĝaĵo estas grava pri la festo kaj kutimo, la festoj havas ankaŭ malnovajn kaj novajn politikajn signifojn.

Oni trovos en retejo ankaŭ informon, ofte turisman informon, la moderna tre granda festo „strato parado“ (en svisa „angla“ lingvo: "street parade") en Zuriko estas grava eŭropa festo pri teknomuziko, la 19-a parado estos sabaton, la 14-an aŭguston 2010.

Vintre redakti

Multaj kutimoj temas pri la jarfino kaj la pasado de la malhela sezono.

  • Novjarokutimoj — En ĉiuj landoj oni trovas la novjarfeston. En Laŭzano en Svisujo oni festas la Novjaron 31-an / 1-an kaj ankaŭ la malgrandan Novjaron (france "Le petit nouvelan") la unuan semajnfino de la jaro.
  • „Berĥtold“-tago (2-a de januaro, germane: Berchtoldstagbrauch; svise: Beĥtelibraeĥe) — Tiu tago estis historie la tago por pagi la interezojn por bernaj kamparanoj kaj la unua labortago de berna kamparlaboristoj en nova laborloko en Svisujo.
  • Tri magoj (epifanio, 6-a de januaro) — Kristana kutimo. En Zuriko, ekzemple, belaj „reĝaj“ homoj de privata societo vizitas aĝajn personojn en grandaj hejmoj.
  • Alpaj bovistaj kermesoj – „Senenĥilbio“ (svise Sennenchilbi) — La ofte solecaj junaj alpaj gekamparlaboristoj, la alpaj bovistoj, festas kaj dancas vintre en gastejoj kaj somere ofte en bela kampara ejo. La festo similas kermeson. En Töss-Valo, en Kantono Zuriko estas alte situanta bela granda soleca herbejo kun nomo „dancoplaco“ en kamparo. La potenca pastoro frue ofte vane plendis pri dancado, sed li ne volis marŝi horon supren por plendi.
 
Karnavalo („Chienbäse“) en Liestal apud Bazelo
  • Faznaĥt (germane "Fasnacht" / "Fasnet") — La faznaĥt estas grava festo en la katolikaj kantonoj Ŝvico (Einsiedeln, Siebnen) kaj Lucerno, kaj ankaŭ tre grava en Bazelo kaj Argovio. En protestantaj, prudaj, reformaj kantonoj la faznaĥt estas pli simpla ol en katolikaj kantonoj.
  • Lumo- kaj fajrokutimoj — En svisa urbeto oni faras grandan procesion kun grandaj brulaj lignaj faskoj. La fajrobrigado akompanas la tre danĝeran procesion.

Printempe redakti

 
Sechseläuten, Zuriko
  • printempa kutimo — Zuriko festas la „sesahoran sonorigon".
  • Landkomunumo — estas festa jara politika kunveno de kantonaj civitanoj pri kantonaj decidoj kaj kantonaj elektoj en malgrandaj kamparaj kantonoj (germane "Landsgemeinde"), kaj ties supera politika organo. La tre malnova solena landkomunumo estas tre formala kaj komenciĝas per diservo en kirko. La civitanoj interkonsiliĝas sur la „granda landkomunuma“ placo en landkomuma loko de la koncerna kantono kaj ili devas porti sabrojn en cirklo (en germana „Ring"). La sabro estas la malnova simbolo por la voĉdonrajto kaj de soldateco. Sen sabro la civitano ne havas rajtojn en landkomunumo en la cirklo de homoj. Ĝis en la 1970-aj jaroj, la virinoj ne voĉdonrajtis en la landkomunumoj, ĝi estas nur „vira afero en cirklo". Nuntempe landkomunumo funkcias je kantona nivelo nur ankoraŭ en la kantonoj Apencelo Ekstera kaj Glaruso.
  • memortagoj pri bataloj — memoro pri la bataloj de „Morgarteno, Sempach, Murten", kaj eskala festo en Ĝenevo.
  • ĉielirtago — kristana kutimo. (germane Auffahrtsbräuche)
  • ĉevala festoj — En kantono Ĵuraso oni havas faman ĉevalfeston kun ĉevala foiro en aŭgusto en Saignelégier.
  • Alpa veturado (germane Alpfahrten) — La alpa veturada estas frue festa marŝo kun bestoj en alpon.
  • infanaj festoj — La „infana festo“ estas grava festo en urbo Sankt-Galo por infanoj.
  • „Subĉielaj festoj“ (angle Open Air) — estas modernaj koncertoj en kampara lokoj, berna Gurten-festivalo, kaj ankaŭ en Valezo oni festas grandan internacian muzikan festivalon.
  • mezepokaj festoj
  • festoj de aŭto- kaj motorciklo-amikoj

Somere redakti

 
Albani-festo, kermeso en Winterthur
  • federacia festa kulturo (Eidgenössische Festkultur) — estas ofte serioza kaj solida.
  • strata parado (angle Street Parade) — La jara strata parado en Zuriko estas hodiaŭ eble la plej granda festo en Eŭropo.
  • Vilaĝo- kaj urbofestoj — La loka societoj faras ofte jare urbetajn kaj vilaĝojn festojn.
  • aŭtunofestoj — Ofte oni trovas vinajn festojn kaj rikolto-dankajn festojn, en Neuŝatelo kaj Laŭzano.
  • Lagonoktofestoj — Urboj lagobordaj havas ofte turistajn lagonoktofestojn.
  • ŝtonoĵeta festo (svise Unspunnen-festo) — estas malnova festa en kamparo, la kamparanoj ĵetas tre pezan ŝtonon, la „unŝpunen-ŝtonon".
  • federacia solenaĵo — La 1-an de aŭgusto Svisujo festas la federacian solenaĵon. La kantono Zuriĥa havas formalistan feston kun soldatoj, blovmuziko, kantistoj, kostumaj landohomoj kun multaj flagoj kaj festa parolado en centro de Zuriko antaŭ la nacia banko en „Bürkli-placo" ĉirkaŭ de la 9:30 ĝis la 11:30 horo. La urboj kaj vilaĝoj festas vespere per festa palorado, muziko, dancado kaj liberecaj fairegoj en montaj kaj altejaj placoj. La federacia solenaĵo estas granda popola festo.
  • Alpa paŝtisto-loĝĉambromuzikado (svise: Älplerstobede) — estas malgranda muzika festo en gastejo en vilaĝo kaj en alpaj gastejoj. Orkestretoj kun 3 ĝis 5 famaj aŭ nefamaj muzikistoj muzikas kaj kantas.
  • Preĝotaga rajdo — La preĝotago estas federacia festotago simile grava kiel kristnasko kaj pasko, kutime festata je la tria dimanĉo de septembro. de protestantoj jare, en septembra dimanĉo ĉirkaŭ, en jaro 2009: 20. septembro 2009.
  • Alpa demontiĝado — La kamparanoj iras kun bestoj de montoj en valon.
  • Bestovidadoj (Viehschauen) — estas ekspozicio de bestoj kaj foiro de bestoj ofte kun malgranda festo kaj dancado en gastejoj aŭ festoplacoj.
  • Ŝtataj politikaj festoj — Zuriko festas la „knaban pafadon", pafkonkurson de geknaboj. Vidu malsupre ĉe specialaj festoj.
  • Foiroj — Grave estas la agrikultura foiro „Olma“ Sankta-Galo, kaj la grandaj foiroj en Bazelo
  • Bela bovino (Miss Kuh) — esta nova festo.
  • Svisa belulino kaj svisa belulo — estas ankaŭ novaj festoj.

Aŭtune redakti

  • Vitkulturistofestoj — estas en urboj kaj vilaĝoj en aŭtuno.
  • Rapo-luma festo (svise: Räbeliechtli) — plurloke, granda festo en Richterswil, Zuriko kun parado de skulptitaj rapoj kandele lumigataj, granda verkoj (14a de novembro 2009)
  • Lumokutimoj — estas nekristanaj festoj.
  • Advento — kristana festo.
  • "Klaus"-kutimoj — festo por infanoj.
  • Stelokantado — kristana kutimo.
  • Kristnaskaj kutimoj
  • Silvestraj kutimoj — la jarfina festo, la 31-an de decembro.

En la libro de Albert Bärtsch oni trovas ankaŭ enhavon de urboj kaj vilaĝoj de A ĝis Z, kaj literaturon kaj fontojn pri la festoj kaj kutumoj. Gravaj privataj kaj ŝtataj kulturaj organizaĵoj helpis pri la presado de la libro.

Specialaj festoj redakti

 
Zurika Knabenschiessen, popolfesto laŭ pafista tradicio
  • Eskalo (france Escalade) estas grava memorbatala festo en Ĝenevo.
  • knabina dimanĉo estas festo por junulinoj.
  • sledado "ŝlitedao" (svisa germana lingvo: Schlitteda) esta festo kun neĝa glitveturilo.
  • strata parado (angle kaj germane Street Parade) kun teĥno-muziko estas jare en urbo Zuriko, la 19-a parado estos la 14-an de aŭgusto 2010.
  • Rabadan estas karnavala festo en Belinzono, Tiĉino
  • "Sesahora sonorado" (alemane: "Sächsilüütä"; germane "Sechseläuten"), grava zurika festo kun festa procesio de mezepokaj historiaj gildoj kaj bruligo de "eksploda" neĝulo vespere je la sesa horo.
  • Zurika knaba pafado (alemane: "Chnabäschüüsä", germane: "Knabenschiessen"): La duan lundon de septembro sur Albisgüetli en Zuriko okazas pafkonkurso de geknaboj (ĝis la 1980-aj jaroj nur knaboj rajtis partopreni, nun ĝi ankaŭ al knabinoj estas malfermita), tio fakte estas la plej malnova tradicia festo de Zuriko, kiu jam estis festata en mezepoko.

Literaturo redakti

  • Albert Bärtsch: Schweizer Feste und Bräuche, Volumo 1, 272 paĝoj, Volumo 2 296 paĝoj. Eldonejo Stutz printo AG, Wädenswil, Svisujo. ISBN 978-3-85928-077-9
  • Albert Bärtsch: Sarganserländer Holzmasken und Fasnachtsbrauchtum, eldonejo Sarganserland, Mels.

Eksteraj ligiloj redakti