Tadeusz Płużański
Tadeusz Marek Płużański (naskiĝis la 21-an de marto 1971 en Varsovio) estas pola ĵurnalisto, historiisto kaj publicisto.
Tadeusz Płużański | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 21-an de marto 1971 (53-jaraĝa) en Varsovio | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Varsovio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Tadeusz Płużański vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | historiisto vd | ||||
Laborkampo | historio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo redakti
Filo de profesoro Tadeusz Płużański. Li studis en Historia Instituto de Varsovia Universitato.
En Monda Soldat-Asocio de Pola Enlanda Armeo redaktis ĝis 2012 informan bultenon. Publikigis i.a. en konservativa gazetaro: „Najwyższy Czas!”, kaj „Gazeta Polska”.
Novembre 2016 ekstaris fronte de Socia Nacia Tribunalo, kiu anoncis misfamon por Bolesław Bierut, Stefan Michnik, Władysław Gomułka kaj Zbigniew Domino (stalinista akuzisto).
Julie 2017 ekpostenis kiel redakci-ĉefo pri raporto kaj publicistiko en TVP Info. Junie 2018 estis translokigita al TVP Historia.
Publikaĵoj redakti
- Bestie. Mordercy Polaków (Bestioj. Murdistoj de poloj), 3S Media, Varsovio 2011; 2-a eldono 2012, ISBN 978-83-61935-16-2.
- Oprawcy. Zbrodnie bez kary (Ekzekutistaj helpantoj. Krimoj sen puno), Warszawa 2012, eldonejo Capital s.c., 1-a eldono, ISBN 7768-2772-01.
- Bestie 2, Warszawa 2013, wyd. 2 Kolory, ISBN 978-83-936533-0-0.
- Lista oprawców (Listo de ekzekutistaj helpantoj), Varsovio 2014, eldonejo Fronda
- Moje spotkania z bestiami (Miaj renkontoj kun bestioj), Varsovio 2014, eldonejo 2 Kolory, ISBN 978-83-64649-06-6.
- Rotmistrz Pilecki i jego oprawcy (Rotestro Pilecki kaj liaj ekzekutistoj), Varsovio 2015, eldonejo Fronda, ISBN 978-83-8079-006-3.
- Obława na Wyklętych. Polowanie bezpieki na Żołnierzy Niezłomnych (Polica traserĉo de Anatemitaj Soldatoj. Ĉasado de sekureca servo al Senflekseblaj Soldatoj), Varsovio 2017, eldonejo Replika, ISBN 978-83-7674-596-1.
Premioj, distingoj redakti
- Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta (atribuita de prezidanto de Pollando Andrzej Duda en 2016)
Bibliografio redakti
- Mariusz Kowalewski, TVPropaganda. Za kulisami TVP (TVPropagando. Malantaŭ kulisoj de TVP), Wydawnictwo Arbitror, Varsovio 2019, p. 1-147. ISBN 978-83-66095-20-5.
Fonto redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Rada Fundacji Konsilio de Fondaĵo, en: reduta-dobrego-imienia.pl (pri Piotr Gliński, Andrzej Nowak, Jan Pietrzak kaj aliaj)