Tamás Dunai
Tamás DUNAI [tamAŝ], hungare Dunai Tamás, Esperante Tomaso Dunai estis hungara aktoro.
Tamás Dunai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de julio 1949 en Mohács |
Morto | 22-an de februaro 2023 (73-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1976) Scienca Universitato de Szeged (–1973) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Tamás Dunai naskiĝis la 10-an de julio 1949 en Mohács kaj mortis la 22-an de februaro 2023.
Biografio
redaktiTamás Dunai frekventis universitaton en Szeged, dume li aktoradis en la universitato. Li ricevis diplomon por aktorado en 1976 en Budapeŝto, poste li aliĝis al trupo de Teatro Madách. En 2004 li debutis, kiel reĝisoro. Li ofte partoprenas en memstaraj spektakloj. Li ricevis ĝis tiam 9 premiojn inter 1985-2015.
Liaj roloj (selekto)
redakti- 34 filmoj inter 1975-2009, ekzemple Mór Jókai: Fekete gyémántok (Nigraj diamantoj), 1976; Lajos Mesterházi: Pesti emberek (Peŝtaj homoj), 1981; Sorstalanság (Sensorteco), 2005
- 37 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1974-2011, ekzemple Petőfi, 1980; Kisváros (Urbeto), (serio), 1998
- diversaj teatraj roloj, ekzemple William Shakespeare: Hamleto - Marcellus; Reĝo Lear - Alban; Imre Madách: Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo) - Ádám, Lucifer