Tamás Gaál [tamAŝ gAl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gaál Tamás estas hungara abstrakta skulptisto, altlerneja instruisto.

Tamás Gaál
Persona informo
Naskonomo Gaál Tamás
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1962 (1962-08-07) (61-jaraĝa)
en Szombathely
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo skulptisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Tamás Gaál [1] naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1962 en Szombathely.

Biografio

redakti

Tamás Gaál abiturientis en arta mezlernejo de Pécs en 1980, poste li frekventis vesperan kurson de Belarta Altlernejo de Budapeŝto, fine li akiris diplomon en la sama altlernejo en 1987. En la sekva jaro li studis samloke en la majstrokurso. Liaj plej gravaj instruistoj estis Tamás Vígh kaj György Segesdi. Li ricevis stipendiojn inter 1988-1991, 1995-1996, en 1998 kaj 2013. Li partoprenis en laboroj de pluraj artistkolonioj. En 1991 li ekinstruis en artistkolonio de Villány, post 2 jaroj li instruis en la menciita altlernejo, ekde 1994 en Universitato Janus Pannonius. Li estis nomumita docento en 1997, inter 1997–2000 li estis katedrestro, li habilitiĝis en 2010, fine li akiris sciencan gradon DLA en 2011. Tiutempe li ankaŭ gvidis diversajn artistkoloniojn. Li ricevis premiojn inter 1988-2006.

Elektitaj solaj ekspozicioj

redakti

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj

redakti
  • Baja (1987)
  • Budapeŝto (1988, 1991, 1994)
  • Szombathely (1989, 1992)
  • Lisbono (1989)

Elektitaj skulptaĵoj

redakti

Elektitaj disĉiploj

redakti

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti