Tamás Jordán (kuracisto)
JORDÁN Tamás (pr. jorda:n tama:ŝ), Kolozsvári Jordán estis hungara kuracisto naskita en Koloĵvaro 1539 kaj mortinta en Brünn la 6-an de februaro 1585.
Tamás Jordán | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1538 en Kluĵo | |
Morto | 6-an de februaro 1585 (46-jaraĝa) en Brno | |
Tombo | church of Saint John the Baptist and Saint John the Evangelist (en) vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Princlando Transilvanio vd | |
Alma mater | Universitato de Bazelo Universitato de Padovo | |
Profesio | ||
Okupo | armea kuracisto publikigisto kuracisto balneologo vd | |
Laborkampo | Medicino, epidemiologio kaj Banoterapio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiTamás Jordán studis en Francio, Italio kaj en la universitato de Vieno li havigis diplomon de kuracisto. Li estis en 1566 bivaka kuracisto de la armeo imperiestra luktanta kontraŭ la turkoj. En 1570 li estis ĉefkuracisto de Moravio. Li estis la unua, kiu studadis kaj diskonigis la epidemion morbus hungaricus, kiu verŝajne estis la la tifo ekzantema. Li agadis ankaŭ kiel pestkuracisto. Li konstatis, ke la sifiliso povas disvastiĝi ankaŭ sen seksaj kontaktoj. Li priskribis plure de kuracakvoj.
Verkoj
redakti- De aquis medicatis in genere… (Basiliae, 1575);
- Petis phaenomena… (Francofurti 1576);
- Morbus Bruno-Gallicus…(Francofurti, 1577);
- De aquis medicatis Moraviae… (Francofurti, 1586).