Teknika universitato Delft

La Teknika Universitato Delft (nederlande Technische Universiteit Delft, mallonge TU Delft) estas nederlanda teknika universitato en Delft. Ĝi estas la plej granda kaj plej malnova teknika universitato de Nederlando. TU Delft estas membro de la IDEA League kaj rangas supre en la listo de Times Higher Education pri teknikaj universitatoj.

Teknika universitato Delft
universitato
moto Challenge the future.

(Defiu la estontecon)

Informoj
fondodato 8-a de januaro de 1842.
Situo
Geografia situo 52° 0′ 6″ N, 4° 22′ 21″ O (mapo)52.0016666666674.3725Koordinatoj: 52° 0′ 6″ N, 4° 22′ 21″ O (mapo)
lando Nederlando
urbo Delft
Estraro
Prof. dr. ir. Tim van der Hagen (Rektoro)
Nombroj
nombro de studentoj 21 651 (stato 2016)
nombro de kunlaborantoj 4 939 (stato 2016)
el tio profesoroj 240[1]
retejo [https://www.tudelft.nl/en/ Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Asocio de Kunlaborantaj Nederlandaj Universitatoj
• Stichting Academisch Erfgoed
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
arXiv
• Global Spatial Data Infrastructure Association
• Research Data Alliance
• Open Education Global
• Coalition for Advancing Research Assessment vd
Teknika universitato Delft (Nederlando)
Teknika universitato Delft (Nederlando)
DEC
Teknika universitato Delft
Teknika universitato Delft
Map
Teknika universitato Delft
vdr

La universitato fondiĝis kiel Koninklijke Academie (esperante Reĝa Akademio) la 8-an de januaro 1842 kun Antoine Lipkens kiel fondinto kaj direktoro. Je la 20-a de majo 1846 ĝi iĝis politeknika lernejo, kaj je la 22-a de majo 1905 Teknika Instituto. Finfine, la Instituto akiris la titolon de Teknika Universitato la 1-an de septembro 1986[1].

Origine la universitato troviĝis en konstruaĵoj en la centro de Delft, sed ekde la dua duono de la 20-a jarcento la universitato situas kune en unu kampuso. En 1997, la lasta parto de la universitato kiu ankoraŭ sidis en la urbocentro (la biblioteko) moviĝis en novan konstruaĵon en la eksterurba kampuso.

Edukado redakti

En 2005 TU Delft havis ok fakultatojn :

La universitato oferas dek ses bakalaŭrajn studojn kaj tridek magistrajn.

Eksteraj ligiloj redakti

Listo de referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Cifera Raporto pri la universitato por la jaro 2016-2017, el la TU Delft retejo (http://www.tudelft.nl/fileadmin/Files/tudelft/over/Feiten_en_cijfers/Facts___figures_2016-2017.pdf)