La perdita mondo

sciencfikcia filmo de 1925

La perdita mondo (angle The Lost World) estas usona sciencfikcia muta filmo de 1925. Ĝia reĝisoro estis Harry O. Hoyt kaj la scenaron skribis Jamie White laŭ la romano de Arthur Conan Doyle. La eksteroj estis filmitaj en Venezuelo.[1]

La perdita mondo
Afiŝo de la filmo.
Afiŝo de la filmo.
filmo
Originala titolo The Lost World
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo • sen valoro
Kina aperdato 1925
Daŭro 106 min (originala versio)
64 min (versio de 1991 kaj la Kodascope)
93 min (versio de 2000)
100 min (restaŭrado de George Eastman de 1998)
Ĝenro Sciencfikcio
Kameraado Arthur Edeson
Reĝisoro(j) Harry O. Hoyt
Produktisto(j) Jamie White, Earl Hudson
Scenaro Marion Fairfax
Laŭ la verko de Arthur Conan Doyle (romano)
Filmita en Usono, Venezuelo
Loko de rakonto BraziloVenezuelo
Muziko de Rudolf Friml
Rolantoj Bessie Love • Lewis Stone • Wallace Beery • Lloyd Hughes • Alma Bennett • Arthur Hoyt • Bull Montana • Arthur Conan Doyle • Gilbert Roland • Leo White • Margaret May McWade
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj Arthur Edeson
Produktinta firmao First National
Distribuo First National
IMDb
vdr

Resumo redakti

Ekspedicio gvidita de la profesoro Challenger iras el Londono al Brazilo cele trovi la perditan mondon kiu estas priskribita en la taglibro de la malaperinta esploristo Maple White. La membroj de la teamo estas la profesoro Challenger, la profesoro Summerlee, Sir John Roxton, la ĵurnalisto Edward Malone kaj la filino de la esploristo Paula White.

La vojaĝantoj alvenas al mistera altebenaĵo en la amazona pluvarbaro. Ili faras gravan malkovron: en la loko ili vidas vivantajn dinosaŭrojn.[1]

Rolularo redakti

  • Arthur Conan Doyle: li mem,
  • Bessie Love: Paula White,
  • Lewis Stone: Sir John Roxton,
  • Lloyd Hughes: Edward Malone,
  • Wallace Beery: Profesoro Challenger,
  • Arthur Hoyt: Profesoro Summerlee,
  • Alma Bennett: Gladys Hungerford,
  • Virginia Browne Faire: aŭtoktona knabino,
  • Bull Montana: simiviro / Gómez,
  • Francis Finch-Smiles: Austin,
  • Jules Cowes (kun la vizaĝo negre farbita): Zambo,
  • Margerette McWade: S-ino. Challenger,
  • George Bunny: Colin McArdle,
  • Charles Wellesly: Urbestro Hibbard,
  • Nelson MacDowell: Advokato,
  • La simio Jocko,
  • La ĉimpanzo Mary.[1]

Bestoj viditaj en la Amazono redakti

Bestoj de la altebenaĵo kiuj estas estingitaj ekster la altebenaĵo redakti

 
Triceratopo en fotogramaĵo.

Restaŭradoj redakti

  • George Eastman House: kun bildoj de la mankantaj scenoj,
  • George Eastman House: ne plena, ĝi uzis la materialon de Ĉeĥoslovakio,
  • David Shepard kaj Serge Bromberg: DVD kaj Kodascope, ĝi uzis la materialon de Ĉeĥoslovakio.[3]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 The Lost World ĉe IMDb.com. http://www.imdb.com/title/tt0016039/
  2. Listo de la dinosaŭroj en la filmo ĉe dinosaur.org. [1]
  3. Restaŭradoj de la filmo ĉe Silentera.com. [2]

Eksteraj ligiloj redakti