La Nova Lernejo

universitato ĉe Nov-Jorko, Nov-Jorkio, Usono
(Alidirektita el The New School)

La Nova Lernejo (angle The New School) estas privata universitato en Novjorko situanta ĉefe en Greenwich Village.

La Nova Lernejo
privata universitato • esplorada universitato • privata neprofitcela lernejo • eldonejo de malfermita aliro
moto To the Living Spirit
Al la vivanta spirito
Informoj
fondodato 1919
fondinto(j) John Dewey • Alvin Saunders Johnson • Charles Austin BeardThorstein Veblen • James Harvey Robinson • Horace Kallen vd
speco privata esploruniversitato
Situo
Geografia situo 40° 44′ 7″ N, 73° 59′ 49″ U (mapo)40.73534-73.99704Koordinatoj: 40° 44′ 7″ N, 73° 59′ 49″ U (mapo)
lando Usono
adreso 66 West 12th Street, New York, NY, 10011-8603
poŝtkodo 10011-8603
Nombroj
nombro de studentoj 9 047 vd (stato: septembro 2020)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Association of American Colleges and Universities
• American Council on Education
• Open Education Network vd
filiita al
• Association of American Colleges and Universities vd
filioj
• Lernejo de Dezajno Parsons
• The New School for Jazz and Contemporary Music
• Parsons Paris
• College of Performing Arts
• Eugene Lang College of Liberal Arts
• New School for Social Research (Graduate Faculty of Political and Social Science) vd
La Nova Lernejo (Novjorko)
La Nova Lernejo (Novjorko)
DEC
La Nova Lernejo
La Nova Lernejo
Map
La Nova Lernejo
vdr
Sigelo

La unikeco de la New School devenas de la kombinaĵo de mond-fama dezajnolernejo, Parsons, kun fama liberalarta kolegio, Eugene Lang College of Arts kaj diplomiĝaj programoj. La universitato emfazas kunlaboron inter ĵurnalistoj kaj dezajnistoj, arkitektoj kaj sociaj esploristoj, komunikadfakuloj kaj aktivuloj, poetoj kaj muzikistoj. La universitato iĝis konata pro siaj novigaj instrumetodoj kaj internacia pensfabriko sub la nomo "Instituto por Internacia Politiko-Esplorado" [1].

Estas entute 9,300 studentoj en La Nova Lernejo, ĝis doktora nivelo, studas vastan gamon de akademiaj temoj, inkluzive de sociosciencoj, homscienco, arkitekturo, arto, dezajno, muziko, dramo, psikologio kaj ŝtatadministrado [2]. Instruadaj kotizoj estas relative malaltaj en la usona kunteksto por universitato kun tia alta akademia nivelo, kaj ankaŭ disponeblas stipendioj [3].

Historio redakti

fondita kiel The New School for Social Research (Nova Lernejo por Socia Esplorado) en 1919, universitato estis komencita fare de grupo de intelektaj pacifistoj, multaj el kiuj ĵus estis forsenditaj de proksima Universitato Kolumbio pro siaj opinioj pri Unua Mondmilito. La lernejo estas konata pro sia altnivela en socioscienco, arto kaj dezajno, kiel la gastiga lernejo por la pensfabriko World Policy Institute, kaj kiel la distribuisto de la usona nacia libropremio. En la jaroj 1997 ĝis 2005 la instituto nomiĝis "Nova Lerneja Universitato" [4].

Inter la fondintoj estis Charles Beard, Thorstein Veblen, James Harvey Robinson, Wesley Clair Mitchell, John Dewey, kaj Alvin Johnson. Poste, pluraj aliaj aliĝis kiel instruistoj, inkluzive de Albert Salomon, Alfred Schütz, Karl Löwith, Marie Jahoda, Hannah Arendt, Hans Jonas, la antropologon Claude Lévi-Strauss, la lingviston Roman Jakobson kaj Henri Bonnet.

Ĉar multaj intelektuloj venis al Usono en la intermilita periodo kaj dum la Dua Mondmilito, la lernejo ankaŭ ricevis la nomon de la universitato en ekzilo, kaj ĝi tiam iĝis precipe konata pro sia fakultato de politiko kaj sociosciencoj.

En 1933 oni komencis studprogramon por magistro kaj doktoreco, en "Ekzilita Universitato" fondita de sciencistoj kiuj eskapis el Nazia Germanio [5]. En 1934, ĉi tiu universitato estis akreditita de la ŝtato deNov-Jorkio sub la nomo "Fakultato de Sociaj kaj Politikaj Sciencoj" kiel parto de la Lernejo de Socia Esplorado. La akademia amplekso inkluzivas 135 diplomiĝajn programojn [6].

Inter la famaj diplomiĝintoj estas Shimon Peres, Tennessee Williams, Jack Kerouac, Hannah Arendt kaj Ai Weiwei.

Referencoj redakti

  1. Carnegie Classifications Institution Lookup. Center for Postsecondary Education. Arkivita el la originalo je 2022-02-19. Alirita 13 September 2020.
  2. Programs A-Z. Arkivita el la originalo je 25 February 2008.
  3. The New School : Almanac & Trends : Fall 2015. Alirita 5 January 2019. [rompita ligilo]
  4. "Research School to Open; Many New Members on Institution's Staff of Instructors.", The New York Times, 1919-09-30, paĝo 20. (en-US)
  5. (June 2009) “Reflections on the New School's Founding Moments, 1919 and 1933”, Social Research (en) 76 (2), p. 395–410. doi:10.1353/sor.2009.0060. 
  6. About Us History. Arkivita el la originalo je 15 February 2017. Alirita 9 January 2017.

Literaturo redakti

  • Magg, P. "Education for the Age of Labor", The Kenyon Review, vol. 6, no. 4 (Autumn 1944), pp. 632–644.
  • Rutkoff, Peter M. and Scott, William B. New School: A History of the New School for Social Research. New York: Free Press, 1986.

Eksteraj ligiloj redakti