Thorsten VEBLEN (norvege : Torsten Bunde Veblen, 30-a de julio 1857 - 3-a de aŭgusto 1929), estis ekonomikisto kaj sociologo usona de norvega deveno. Veblen estas identigita kun institucia ekonomio, pensfluo aŭ movado en ekonomiko, kiu emfazas instituciojn de homa kreado, kiel la reganta ekonomia faktoro.

Thorstein Veblen
Persona informo
Thorstein Bunde Veblen
Naskiĝo 30-an de julio 1857 (1857-07-30)
en Cato, Viskonsino
Morto 3-an de aŭgusto 1929 (1929-08-03) (72-jaraĝa)
en Menlo Park, Kalifornio
Religio ateismo vd
Lingvoj anglanorvega vd
Ŝtataneco UsonoNorvegio vd
Alma mater Johns Hopkins Universitato • Carleton College • Universitato Yale vd
Partio Socialisma Partio de Usono vd
Subskribo Thorstein Veblen
Familio
Gefratoj Andrew Anderson Veblen vd
Parencoj Oswald Veblen vd
Profesio
Okupo ekonomikistosociologoverkistoprofesoro vd
Laborkampo ekonomiko vd
Doktoreca konsilisto William Graham Sumner vd
Verkado
Verkoj The Theory of the Leisure Class vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Veblen estis konata kiel akra kaj maldolĉa socia kritikisto de la tiama kapitalisma socio, de la usona riĉa klaso, kaj de la kulturo de spektakla konsumado (termino kiun li mem stampis), kiun disvolvis tiu klaso, kaj eĉ de la usona alteduka sistemo. Kvankam Veblen subtenis la ideon ŝtatigi la industrion, li ne estis identigita kun iuj el la ĉefaj sociaj movadoj de la laborista klaso de sia generacio: socialismo, marksismoanarkiismo.

Biografio redakti

Liaj fruaj jaroj redakti

Thorsten Veblen naskiĝis en Cato, Viskonsino, de gepatroj elmigrintaj el Norvegio en 1847, kiel la kvara el 12 infanoj, kaj lia gepatra lingvo estis la norvega. La familia bieno de liaj gepatroj prosperis, kaj ili povis permesi al siaj infanoj taŭgan formalan edukadon. Tiel Thorsten kaj liaj aliaj fratoj povis studi, kaj iuj eĉ elstaris, en altlernejoj. En 1874 Thorstein Veblen daŭre studis ĉe Carleton College, revenis al Northfield, Minesoto, kie li studis ekonomikon kaj filozofion. Veblen poste interesiĝis ankaŭ pri la sociaj sciencoj.

En 1880, li kandidatiĝis al Johns Hopkins Universitato, sed ne povis akiri stipendion por studi en tiu ĉi institucio. Tiel li kandidatiĝis al Universitato Yale, kie li doktoriĝis pri filozofio kaj sociaj sciencoj en 1884. Rezulte, liaj ideoj estis influitaj de multaj sciencoj kaj diversaj fakoj, kiel antropologio, psikologio kaj sociologio.

Akademia kaj aliaj karieroj redakti

Ĝenerale la kariero de Veblen suferis kaj pro liaj ideoj, kiuj ne kongruis kun la usona etoso, precipe tiutempe, kiu kultece altigas la privatan entrepreniston, kaj vidis riĉigon kiel inda frukto por ĝi, kaj pro lia persona konduto. Malgraŭ ke li estis fekunda esploristo kaj verkisto, li ofte ne sukcesis akiri taŭgan akademian pozicion, kaj kiam li ja sukcesis, li ofte ne sukcesis subteni ĝin.

Post sia doktoriĝo, Veblen estis senlabora ĉirkaŭ sep jarojn. Parton de tiu tempo Veblen restis en la familia bieno, kie resaniĝinte de malario, li legis kaj lernis multon. Ekde 1891 li ĉefe interesiĝis pri ekonomio, kaj studis en Universitato Cornell. En 1892 li aliĝis al la fakultato de la Universitato de Ĉikago, kie li instruis (kaj estis konsiderita enuiga lektoro) kaj publikigis artikolojn.

Interalie Veblen aliĝis al la redakcio de The Journal of Political Economy (La Revuo por Politika Ekonomio), eldonita de la universitato, kaj ĉi tiu lasta servis kiel scenejo, kvankam ne nurunuo, por la formaligo kaj disvastigo de liaj ideoj.

En 1899 Veblen publikigis sian unuan, plej konatan libron, The Theory of the Leisure Class (La Teorio de la Libertempa Klaso). En ĉi tiu libro, en kiu li kreis la esprimon "montrofenestra konsumo", li priskribas kiel la "libertempa klaso" akiras produktojn por pruvi ĝian riĉecon, kaj ne pro la bezono de ili. La populareco, kiun akiris la libro, kondukis al sia reklamado en la universitato, kie ĝia statuso ĝis tiam, kaj eĉ tiam, estis malstrikta.

En 1906, Veblen estis nomumita universitata lektoro en Universitato Stanford. Ankaŭ tie li ne sukcesis fortigi establitan statuson por si mem: li estis denove konsiderata malbona lektoro kaj ankaŭ persekutanto de virinoj, kaj fine li estis devigita foriri. En 1911 li ricevis postenon en la universitato de Mizurio, malpli alta de tiu, kiun li forlasis, helpe de sia amikeco kun la estro de la departemento pri ekonomiko.

En 1917 Veblen aliĝis al teamo starigita de prezidanto Woodrow Wilson, kiu estis desegnita por analizi eblajn aranĝojn post la fino de la unua mondmilito. Poste Veblen estis dungita de la American Food Administration.

Li funkciis kiel redaktoro de la revuo The Dial, ĝis ĝi ŝanĝis direkton kaj fariĝis literatura revuo, en 1920. Veblen publikigis en la sama revuo serion da artikoloj, kiujn li poste adaptis en la libron "The Engineers and The Price System" (La inĝenieroj kaj la prezo-sistemo). En ĉi tiuj artikoloj li kritikis diversajn aspektojn de la kapitalisma sistemo, kiel fiksi prezojn, artefaritan malabundecon, antaŭlimigitan produktan vivon ktp.

Laŭ li, la ĉefa kontrasto kun marksismo estas ke tiuj, kiuj finigos la kapitalisman sistemon, ne estus la laborista klaso (proletaro), sed estus la inĝenieroj kaj la teknokratoj.

Dume, Veblen, kune kun grupo de usonaj akademiuloj kaj intelektuloj, estis inter la fondintoj de la nova universitato nomata Nova Lernejo ĉe Novjorko, kaj inter 1919 kaj 1926 dediĉis sian tempon kaj energion al ĝia disvolviĝo.

Krikito redakti

La kritiko de Veblen pri la statika ekonomia modelo starigis la fundamentojn por la studfako de la institucia ekonomiko. Li estis ne nur ekonomikisto sed ankaŭ sociologo, malakceptante la poziciojn de nuntempaj ekonomikistoj, kiuj vidis ekonomion kiel aŭtonoman, stabilan kampon kun statikaj ecoj.

Kontraŭe Veblen argumentis, ke la ekonomio estas enigita en sociajn instituciojn. Anstataŭ apartigi ĝin de la ceteraj sociaj sciencoj, Veblen ekzamenis la rilaton inter ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj fenomenoj. Ĝenerale, la studo de institucia ekonomio vidigas ekonomiajn instituciojn kiel produkto de kultura disvolviĝo. Kvankam la institucia ekonomio ne fariĝis elstara lerna temo en la ĉefa ekonomika pensaro, sed ĝi permesis al ekonomikistoj el multaj kampoj ekzameni ekonomiajn problemojn kaj konsiderante ankaŭ sociajn kaj kulturajn perspektivojn.

Veblen rigardis la homan historion kiel lukton inter kreemo kaj potenco. En la tiama kapitalisma mondordo, Veblen rekonis ĉi tiun lukton kun la kontrasto inter industrio kaj komerco.

Industrio, laŭdifine kaj Veblen, estas la tuta socia procezo de produktado (inkluzive la formadon de la scioj necesaj por ĝi). Ĝia celo estas produkti produktojn kaj havebligi servojn kiel eble plej efike, kaj tio fariĝas sisteme organizante produktadon kaj inteligente uzante sciojn. Kvankam la spirito de lia tempo laŭdis la privatan entrepreniston, Veblen emfazis, ke temas plejparte pri kunlabora agado. Krome, ne utilas analizi iun produktantan faktoron por si mem, ekzemple kiel 'laboro', 'grundo', 'kapitalo'. Ĉi tiuj havas signifon nur en ĝenerala socia kunteksto.

 
"La Teorio de Libertempo-Klaso", 1924

La celo de la kompanio tamen estas aldoni akumulitan financan riĉaĵon. Kontraste al la produktantaj kooperativoj, entreprenoj direktas sian vojon al aldono de riĉeco per konfliktoj pri distribuado de enspezoj, kaj ĉi tiuj principe nenion kontribuas al produktado. Entreprenoj profitas ne rezulte de sia kapablo produkti, sed rezulte de sia kapablo akiri por si parton de la teknologia kapablo kaj scio de la socio, en kiu ili funkcias. Sub la kapitalisma reĝimo, industrio estas direktita servi al la celoj de entreprenoj, kaj fakte, la distribuado de enspezoj estas malligita de produktado, kaj tiel la entreprenoj posedantaj kapitalajn financojn havas malfortan rilaton al fizika produktado. Cetere, kompanioj kutime havas neniun intereson porti la nivelon de produktado al maksimuma alteco. Ilia celo estas alporti la produktadon al tiu alteco, kie iliaj profitoj estos maksimumaj. Plejparte maksimuma profito kaj maksimuma produktado ne estas la samo, kaj entreprenoj efektive limigas produktadon. Tio signifas, ke profito devenas de tio, kion industrio kreas, sed ankaŭ de tio, kion ĝi ne kreas... Fakte la respondeculoj pri ekonomia efikeco estas la inĝenieroj, kiuj estas preskaŭ la solaj, kiuj povas rezisti la priskribitan procezon.

Kontraste al Karl Marx, Veblen kredis, ke la laborista klaso ne estus tiu kiu finigos la kapitalisman sistemon, sed tiuj estas la teknokratoj, la inĝenieroj, kiuj laŭ lia vidpunkto estis la portantoj de la estonta ŝanĝo de la ekonomio, kaj ili estos tiuj kiuj finigos kapitalismon. La proletaro, kiam ĝi havas la oportunon, imitas en sia konduto la kapitalistojn.

En sia libro "The Theory of Leisure Class", Veblen elpensis la esprimon "montrofenestra konsumo", kiu laŭdifine estas aĉeto de produktoj je prezo kiu superas ilian valoron. Li priskribas kiel la 'libertempa klaso', la klason, kiu ne devas okupiĝi pri produktiva laboro por vivteni sin, aĉetas produktojn por pruvi sian riĉecon, kaj ne pro la bezono de ili. La aliaj klasoj strebas imiti ĉi tiun ŝablonon, kaj tiel la socio entute elspezas monon kaj tempon sen vera celo. La emo de membroj de la 'libertempa klaso' okupiĝi pri intelekta kaj arta agado estas klarigita de Veblen, ĉar ĝi ankaŭ estas maniero pruvi sian liberecon elekti ne okupiĝi pri produktiva laboro. En la profundo de la ideo de montrofenestra konsumo estis la opinio, ke konsumado ne nepre estas racia agado.

Verkoj redakti

Libroj redakti

  • — (1899). The Theory of the Leisure Class: An Economic Study of Institutions. New York: MacMillan.
  • — (1904). The Theory of Business Enterprise. New York: Charles Scribner's Sons.
  • — (1914). The Instinct of Workmanship and the State of the Industrial Arts. New York: MacMillan.
  • — (1915). Imperial Germany and the Industrial Revolution. New York: MacMillan.
  • — (1917). An Inquiry into the Nature of Peace and the Terms of Its Perpetuation. New York: MacMillan.
  • — (1918). The Higher Learning In America: A Memorandum On the Conduct of Universities By Business Men. New York: B. W. Huebsch.
  • — (1919). The Place of Science in Modern Civilisation and Other Essays. New York: B. W. Huebsch.
  • — (1919). The Vested Interests and the Common Man. New York: B. W. Huebsch.
  • — (1921). The Engineers and the Price System. New York: B. W. Huebsch.
  • — (1923). Absentee Ownership and Business Enterprise in Recent Times: The Case of America. New York: B. W. Huebsch.