La X-Dosieroj (angla: The X-Files ) estas populara usona / kanada sciencfikcia serio, kreita fare de la usona produktanto kaj manuskriptinto Chris Carter. La unuaj 9 sezonoj de la serio estis elsenditaj sur la televida reto FOX en la jaroj 1993-2002, kaj post 14 jaroj, en 2015, Fox anoncis la renovigon de la serio kiel ses-epizoda mini-serio, kiu estis elsendita en 2016.[1] En 2017, Fox sciigis ke la serio revenus por 11-epizoda sezono. Ĉi tiu sezono estis elsendita de januaro ĝis marto 2018. Post ĉi tiu sezono, Gillian Anderson deklaris ke tio estas ŝia lasta sezono en la serio, kaj poste la Fox anoncis ke la serio ne estas atendita reveni por alia sezono.

The X-Files
televida serio
Originala titolo The X-Files
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro sciencfikcia televida serio, thriller television series, televida dramserio, horror television series, supernatura fikcio
Reĝisoro Rob Bowman
Aktoroj David DuchovnyGillian Anderson • Robert Patrick • Annabeth Gish • Mitch Pileggi • William B. Davis • Steven Williams • Nicholas Lea • Tom Braidwood • Bruce Harwood • James Pickens Jr. • Cliff DeYoung • Gabrielle Rose • Doug Hutchison • Donal Logue • Carrie Snodgress • Donald Gibb • Andrew Airlie • Barry Primus • Blu Mankuma • Xander Berkeley • Felicity Huffman • Ed Lauter • Susanna Thompson • Marshall Bell • Harriet Sansom Harris • Amanda Pays • Mark Sheppard • Brad Dourif • Don S. Davis • Robyn Lively • Floyd Red Crow Westerman • Alan Dale • Sarah Strange • Octavia Spencer • Leon Russom • Garret Dillahunt • April Grace • Michael Welch • Ken Jenkins • Valarie Pettiford • Seth Green • Glenn Morshower • Brian Thompson • Jesse L. Martin • David Faustino • Penny Johnson Jerald • Chris Carter • Caroline Lagerfelt • Michael O'Neill • Justine Miceli • Cary Elwes • Danny Trejo • Grant Heslov • Kellie Waymire • Perrey Reeves • Gabrielle Miller • Chad Lindberg • Marshall Manesh • Lance Henriksen • Krista Allen • Thomas Kopache • Kenneth Tigar • Jose Yenque • CCH Pounder • John Hawkes • Andy Umberger • Michael Bublé • Shawnee Smith • Dave Grohl • Lucy Lawless • Chris Ellis • Lucy Liu • Jim Beaver • Kevin Zegers • Myles Ferguson • Lily Tomlin • Merrilyn Gann • Leland Orser • Tegan Moss • Bruce Campbell • Frances Fisher • Raymond Cruz • Wendy Gazelle • Allison Smith • Veronica Cartwright • Ty Olsson • Kett Turton • Kathy Griffin • David Cubitt • Giovanni Ribisi • Sam Anderson • Robert LaSardo • Roger Cross • Rodney Rowland • Callum Keith Rennie • Hiro Kanagawa • Vladimir Kulich • Catherine Dent • Benito Martinez • Wade Williams • Judson Mills • Deep Roy • Nora Dunn • Michael Horse • James Morrison • R. Lee Ermey • Max Kasch • Ricky Jay • Michael Emerson • Peter Macdissi • Fredric Lehne • Melinda McGraw • Maggie Wheeler • John Pyper-Ferguson • Dale Dickey • Willie Garson • Lynda Boyd • Peter Stebbings • Tobin Bell • Tom McBeath • Steve Rankin • Brian Markinson • James Parks • Burt Reynolds • Jeff Kober • Ann Dowd • Tom Butler • Scott Wilson • Gerard Plunkett • William O'Leary • John Kapelos • Jerry Hardin • Anne-Marie Johnson • Jennifer Hetrick • Greg Ellis • Lisa Darr • Conrad Roberts • Robert Moloney • Michael Fairman • William Gibson • Rob Van Dam • Eric Nenninger • Tara Buck • David Groh • O-Lan Jones • Jon Gries • Ellie Harvie • R. D. Call • Shia LaBeouf • Anthony Heald • James Remar • Ray McKinnon • Gregory Sierra • Bernard White • Kevin Weisman • Erich Anderson • Richard Cox • Kevin McNulty • George Murdock • Robert Ito • Michael Mantell • Tyler Labine • Diana-Maria Riva • Paula Shaw • Jamie McShane • Tony Shalhoub • Peter Boyle • Bryan Cranston • Marcus Giamatti • Peter White • Christopher Stanley • Željko Ivanek • Jane Lynch • Timothy Carhart • Laura Harris • Jayne Atkinson • Michael Massee • Paul McCrane • Katharine Isabelle • Rob Bowman • Silas Weir Mitchell • Nestor Serrano • John Billingsley • Nicki Aycox • Wendy Schaal • Harris Yulin • Eddie Kaye Thomas • Lawrence Pressman • Rusty Schwimmer • Zach Grenier • William Devane • Jack Black
Muziko de Mark Snow
Amplekso
Sezonoj 11
Epizodoj 218
Daŭro sen reklamoj 43
Elsendo
Elsendita 10 sep. 1993 – 21 mar. 2018
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

David Duchovny kaj Gillian Anderson ĉefrolas kiel du agentoj, nomataj Mulder kaj Scully respektive, de la FBI kiuj estas senditaj por esplori supernaturajn fenomenojn.

Du filmoj estis publikigitaj por la serio ("The X-Files: The Movie " kaj " The X-files: Want to Believe "). Ankaŭ, kromverko nomita "The Lone Gunmen" (la solula manpafisto) estis elsendita, havante la teamon kiu helpis Mulder kaj Scully en la origina serio. La serio estis elsendita por unu sezono de 13 epizodoj, kaj post ĝia nuligo, speciala epizodo estis elsendita en la naŭa sezono, kiu kombinis la intrigon de la serio "The Lone Gunmen" kaj la intrigon de tiu ĉi serio.

La serio estis nomumita por 141 televidpremioj, inter kiuj ĝi gajnis kvin premioj Golden Globe , 16 premioj Emmy kaj 5 premioj Saturn. La sukceso de la serio kondukis al la liberigo de multaj rilataj komercaj produktoj kiel ĉemizoj, libroj, bildstrioj, afiŝoj, ludiloj kaj komputilludoj.

La preparado de la serio ankaŭ estis efektivigita kun la helpo de la libro de la usona aŭtoro profesoro John Mack Abduction (Forkapto) el 1994, kiu vekis intereson de la ĝenerala publiko kaj iĝis konata furorlibro.

Superrigardo redakti

Kun scenaroj kiuj rondiraa ĉirkaŭ fremdaj konspiraj teorioj pri ekstertera vivo kaj alta nivelo de registara implikiĝo, la serio uzis elementojn de antaŭaj serioj kiel ekzemple The Twilight Zone kaj la kulta serio Twin Peaks, kaj kombinis plurajn gravajn intrigojn, kiuj daŭris pli ol unu epizodo.

La serio kombinis kontinuecon kaj elementojn de daŭrantaj dramserioj (kiel ekzemple estas ofte trovitaj en mini-serioj aŭ sapoperoj), kun sendependaj rakontoj kiuj ne postulis la scion kaj komprenon de la spektanto de la komplikaĵoj de la ĝenerala intrigo. La fanoj de la serio kaj ĝiaj produktantoj dividis la rakontojn en du kategoriojn: "mitologiaj epizodoj" kiuj traktas la daŭrantan intrigon koncerne la registaran enmiksan teorion pri ekstertera vivo, same kiel memstarajn epizodojn kiuj foje estas nomitaj "monstraj epizodoj" kiuj traktas strangajn estaĵojn kaj supernaturajn fenomenojn, kiuj ne estas nepre rilataj al la mitologiaj epizodoj.

Ĉe la fino de la malfermo de la epizodoj, kutime ekaperis la bildoteksto "La vero estas tie ekstere", kaj foje "Fidu neniun" kaj "Mi volas kredi".

Mitologiaj ĉapitroj redakti

La mitologiaj epizodoj estas la epizodoj kiuj estas centraj al la intrigo de la serio, kaj kiuj kutime inkluzivas erojn el la komencajn kaj finajn epizodojn de la sezono. Tiuj ĉapitroj traktas la eksterteranojn kaj ilian deziron ekloĝi sur la Tero, same kiel la komploton de la organizo "La Sindikato" kiu negocas kun la eksterteranoj sekrete. Laŭ la serio, la ekstertera setlejo komenciĝos la 22-an de decembro 2012.

Laŭ populara kaj komuna konsento, la mitologiaj ĉapitroj estas la jenajn:

  • Unua sezono: Pilot, Deep Throat, Fallen Angel, E.B.E., The Erlenmeyer Flask
  • Dua sezono: Little Green Men, Sleepless, Duane Barry, Ascension, One Breath, Red Museum, Colony, End Game, Anasazi
  • Sezono Tri: The Blessing Way, Paper Clip, Nisei, 731, Piper Maru, Apocrypha, Wetwired, Talitha Cumi
  • Sezono Kvar: Herrenvolk, Musings of a Cigarette Smoking Man, Tunguska, Terma, Memento Mori, Tempus Fugit, Max, Zero Sum, Gethsemane
  • Sezono kvin: Redux, Redux II, Christmas Carol, Emily, Patient X, The Red and the Black, The End
  • The X-Files: The Film
  • Sesa sezono: The Beginning, S.R. 819, Two Fathers, One Son, Biogenesis
  • Sepa sezono: The Sixth Extinction, The Sixth Extinction II: Amor Fati, Sein und Zeit, Closure, En Ami, Requiem
  • Oka sezono: Within, Without, Per Manum, This is Not Happening, Deadalive, Three Words, Vienen, Essence, Existence
  • Sezono Naŭa: Nothing Important Happened Today Parts 1&2, Trust No 1, Provenance, Providence, William, The Truth Parts 1&2
  • Deka sezono: My Struggle 1, My Struggle 2

Referencoj redakti

  1. Cooper, Tracie. "The Files: Seasons 01 Arkivigite je 2014-07-29 per la retarkivo Wayback Machine". Allmovie. Rovi. Reprenita la 19-an de novembro 2012.

Bibliography redakti

Eksteraj ligiloj redakti