Titu Maiorescu
Titu Liviu MAIORESCU [titu liviŭ majoresku] (15-an de februaro 1840 en Craiova - 1-an de julio 1917 en Bukareŝto) estis rumana advokato, literatura kritikisto, verkisto, filozofo kaj politikisto, rumana ĉefministro de 1912 ĝis 1914.
Titu Maiorescu | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Titu Maiorescu | |||||
Naskiĝo | 15-an de februaro 1840 en Craiova | ||||
Morto | 18-an de junio 1917 (77-jaraĝa) en Bukareŝto | ||||
Tombo | Tombejo Bellu vd | ||||
Religio | ortodoksa kristana eklezio vd | ||||
Lingvoj | rumana vd | ||||
Ŝtataneco | Rumanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo Carol I National College (en) Theresianum (en) Akademisches Gymnasium (Vieno) vd | ||||
Partio | Konservativa Partio vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | Ioan Maiorescu vd | ||||
Infanoj | Livia Dymsza-Maiorescu (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato advokato literaturkritikisto filozofo filologo politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Parto de lia edukado okazis en Akademia Gimnazio en Vieno. Li studis en Vieno, Berlino, Gießen, Parizo kaj iĝis en 1872 profesoro pri filozofio en Iași, 1884 en Bukareŝto. Maiorescu estis kunfondinto de la kulturrondo „Junimea“ kaj revuo „Convorbiri literare“.
Maiorescu havis fine de la 19-a jarcento gravan influon sur la spirita vivo de Rumanio. Li apogis la rumanan literaturon kaj estas rigardata kiel pioniro de la rumana literatura kritiko. Li ankaŭ partoprenis en reformado de la rumana ortografio.
Li estis plurfoje ministro ĉefe pri edukaj aferoj; kiel ĉefministro, li gvidis la landon en la duan balkanan militon. Tiu finiĝis por Rumanio per teritoria gajno de ĉ. 7500 km² malfavore al Bulgario.
Oni nomumis laŭ Maiorescu la Rumanan Kulturinstituton en Berlino [1][rompita ligilo] same kiel la Universitaton Titu Maiorescu en Bukareŝto.
Verkoj
redakti- 1861: Einiges Philosophische in gemeinfaßlicher Form
- 1867: Poezia română
- 1893: Critice 1867-1892
- 1897-1915: Discursuri parlamentare