Tommaso Landolfi
Tommaso LANDOLFI (9a de aŭgusto 1908 – 8a de julio 1979) estis itala verkisto, tradukisto kaj literatura kritikisto. Li estas konsiderata unu el la plej elstaraj italaj verkistoj de la 20a jarcento, sed ne tre konata de la granda publiko, pro sia malfacila lingvaĵo kaj groteskaj temoj.
Tommaso Landolfi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Tommaso Landolfi | |||||
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1908 en Pico | ||||
Morto | 8-an de julio 1979 (70-jaraĝa) en Romo | ||||
Etno | Italoj vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Italio (1946–1979) Reĝlando Italio (1908–1946) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Florenco Convitto Nazionale Cicognini (en) vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Idolina Landolfi (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto romanisto sciencfikcia verkisto tradukisto poeto verkisto kritikisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Q3928534 vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li focusigis siajn tradukajn klopodojn al rusaj kaj germanaj aŭtoroj kiel Fjodor Dostojevskij, Aleksandr Puŝkin, Nikolai Gogol kaj Hugo von Hofmannsthal.
Kelkaj verkoj
redakti- Dialogo dei massimi sistemi (1937)
- La pietra lunare (1939)
- II mar delle blatte e altre storie (1939)
- Racconto d'autunno
- Cancroregina
- Le due zittelle (1952)
- La bière du pêcheur (1953)
- Ombre (1954)
- Rien va (1963)
- Mano rubata (1964)
- Des mois (1967)
- A caso (1975)
En Esperanto
redakti- Tommaso Landolfi: Aga maĝéra difúra (trad. Giulio Cappa). Iu ricevas instruon de la persa, sed poste konstatas, ke temas pri inventita lingvo, kiun nur li mem konas. En ĝi li verkis tri poemojn. Kun amiko, li vizitas artokritikiston, por scii la konsideron de tiuj poemoj en nekonata lingvo. Ĉu ili estas vera artaĵo? Kvankam ne temas pri Esperanto, tiu teksto povas esti konsiderata paralele al la konsidero de la originala esperanta literaturo.
Bibliografio
redakti- Bibliographical notes to T. Landolfi, Opere I, (1937–1959) and Opere II, (1960–1971) (Milan: Adelphi, 1994)
- Cassell Dictionary of Italian Literature, (London: Cassell, 1996) p. 309-10
- Ann Hallamore Caesar kaj Michael Caesar, Modern Italian Literature (Cambridge: Polity, 2007)
- Alberto Asor Rosa, Storia della letterature italiana (Florence: La Nuova Italia, 1985)