Treculia africana
Treculia africana estas plantspecio el la genro Treculia ene de la familio de la Morusacoj (Moraceae). La semo estas en Afriko ofta nutraĵo. La genronomo honoras la francan botanikiston Auguste Adolphe Lucien Trécul (1818–1896).
Treculia africana | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Priskribo
redaktiVegetativaj aspektoj
redaktiLa afrika trekulio estas rapide kreskanta, granda kaj ĉiamverda arbo, kiu atingas altecon de 20 ĝis 25, malofte ĝis 30 metroj kaj pli. La trunka perimetro atingas 2 ĝis 4 metroj. La arbokrono estas granda kaj densa. La dika arboŝelo estas bruneca ĝis helgriza kaj relative glata.
La novaj branĉetoj estas ruĝaj aŭ flavaj. La folioj havas tigojn kaj estas ledecaj. La malsupra surfaco estas pli hela ol la supra surfaco. La folio estas ovoforma ĝis lanceta ĝis elipsa. La stipuloj defalas frue. La junaj filioj estas ruĝecaj.
Generativaj aspektoj
redaktiLa afrika trekulio estas monoika aŭ plej ofte dioika. La floraroj estas umbeloj kun blankecaj ĝis flavecaj floroj. La floraroj havas perimetron de 5–10 cm. La brakteoj estas ledecaj.
La kukurbecaj ŝajnfruktoj havas grandecon de 20 ĝis 40 cm kaj pezas 9 ĝis 25 kg. La semoj enhavas cianidan acidon kaj tial oni ne manĝu ĝin krudaj.[1]
Disvastigo
redaktiTreculia africana kreskas en Okcidenta Afriko de Senegambio ĝis Angolo. Tiu arbo ankaŭ kreskas en Centrafriko.
Uzado
redaktiLa semoj enhavas ĉ. 19 % altvalora proteino, 15 ĝis 19 % gradoj, 40 ĝis 45 % amelo krome 3 ĝis 9 % sukero, 3 ĝis 5 % fibroj kaj ĉ. 2,5 % mineralaj saloj.
La agrable gustumeblaj semoj estas manĝataj de lokanoj, en Angolo kaj Santomeo kaj Principeo; la fruktoj ofte troviĝas sur lokaj foiroj. En okcidenta Afriko oni faras farunon el la kernoj de la arbo. Tiu faruno povas esti miksata kun manioko aŭ saguo - por fari panon kaj pastaĵojn. Ankaŭ oni povas premi oleon el la semoj, el kiu oni povas far margarinon.
Sistematiko
redaktiLa unua priskribo de Treculia africana okazis fare de Joseph Decaisne ex Auguste Trécul. Sinonimoj de Treculia africana DECNE. EX TRÉCUL estas: Treculia affona N.E.BR., Treculia africana var. nitida ENGL., Treculia africana var. engleriana (DE WILD. & TH.DUR.) ENGL., Ficus whytei STAPF, Treculia erinacea A.CHEV. nom. nudum, Treculia dewevrei DE WILD. & TH.DUR., Ficus welsitschii MIQ.
Varioj de Treculia africana estas:
- Treculia africana var. africana
- Treculia africana var. inversa OKAFOR
- Treculia africana var. sambiranensis (LEANDRI) C.C.BERG
- Treculia africana var. ilicifolia (LEANDRI) C.C.BERG
- Treculia africana var. mollis (ENGL.) J.LÉONARD
Literaturo
redakti- Wolfgang Franke: Nutzpflanzenkunde. Thieme, Stuttgart/New York 1992, ISBN 3-13-530405-1.
- A. Engler: Monographieen Afrikanischer Pflanzen-Familien und -Gattungen. I: Moraceae (excl. Ficus), Engelmann, Leipzig 1898, S. 31 ff, 45–50, 76, 78, 80,
Retligoj
redakti- Treculia africana bei Useful Tropical Plants, abgerufen am 10a de aprilo 2019.
Referencoj
redakti- ↑ J. O. Nwaigwe, B. A. Adejumo: Qualities Of African Breadfruit (Treculia Africana) Seed Flour As Influenced By Thermal Processing Methods And Duration. In: International Journal of Technology Enhancements and Emerging Engineering Research. Vol. 3, Issue 4, 2015, S. 102–108, online Arkivigite je 2019-04-12 per la retarkivo Wayback Machine (PDF), bei semanticscholar.org, abgerufen am 12. April 2019.