Malfermi la ĉefan menuon

Turkmena skribo estas skribsistemo de la turkmena lingvo. En historio la turkmena lingvo havis kelkajn skribsistemojn. Nun la turkmenoj en Turkmenio plejparte uzas latinidan alfabeton kaj la turkmenoj en Irano, Afganio kaj aliaj landoj de Mezoriento la arabidan surbaze de persa alfabeto.

Enhavo

HistorioRedakti

Arabida skriboRedakti

Skriba turkmena lingvo formiĝis en la 13-a14-a jarcentoj.[1] Tiam dekomence oni uzis arabidan alfabeton, kaj ĝis la 18-a jarcento disvolviĝis sufiĉe riĉa literaturo en la turkmena. Tamen nivelo de legoscio inter turkmenoj estis nealta kaj eĉ en la fino de 19-a jarcento ne estis pli ol 1%. Libroj en la turkmena lingvo apenaŭ ne eldoniĝis. La unua aboco de la turkmena aperis nur en jaro 1913 pro klopodoj de rusa administraro, kaj la unua gazeto kiu estis eĉ parte turkmenlingva («Закаспийская туземеная газета» — "Transkaspia indiĝena gazeto") nur en 1914[2]. Tradicia arabida skribo baziĝis je la persa alfabeto kaj ne estis tre taŭga por tjurkaj lingvoj. En ĝi ne ekzistas simboloj kiujn oni povu facile adapti al specialaj sonoj de la turkmena lingvo kaj samtempe estis multaj simboloj por sonoj, kiuj ne ekzistis en la turkmena kaj nur utilis por arabaj kaj persaj pruntovortoj.

En la unuaj jaroj post la Oktobra Revolucio la arabida turkmena alfabeto havis du reformojn: en 1922 kaj en 1925. Dum ili novaj literoj kun diakritaĵoj estis enkondukitaj por tjurkaj fonemoj kaj literoj por netjurkaj sonoj estis forigitaj.[3]

La arabida skribo en ambaŭ reformita kaj arĥaa formoj estas daŭre uzata far turkmenoj de Afganio, Irako kaj Irano.[1][4]

JanalifoRedakti

En julio de jaro 1925 la oficia respublika gazeto Türkmenistan publikis serion de artikoloj proponantaj novan latinidan skribon surbaze de tiel nomata Nova Tjurka Alfabeto (janalifo). Post la Unua Tut-Unia Tjurkologia Kunveno en Bakuo (februaromarto de 1926) la Ŝtata Scienca soveto de Popolkomisariato pri Eduko de la Turkmena SSR kreis projekton de nova alfabeto. En 1927 ĝi estis dispublikita per amaskomunikiloj.

En la 3-a de januaro de 1928 nova latinida alfabeto estis akceptita en Centrala Plenumkomitato de Turkmena SSR. Tuj ĉiuj oficiaj amaskomunikiloj ekuzis ĝin kaj ekde la 1-a de septembro de la sama jaro ĝin ankaŭ enkondukis lernejoj. La procedo de plena transiro al la nova alfabeto finiĝis ĝis majo de 1929.[3]

Unua versio de turkmena janalifo enhavis 40 literojn:

A a, Aa aa, B в, C c, Ç ç, D d, E e, Ə ә, F f, G g, Ƣ ƣ, H h, I i, Ii ii, J j, K k, L ʟ, M m, N n, Ꞑ ꞑ, O o, Oo oo, Ɵɵ ɵɵ, P p, Q q, R r, S s, Ş ş, T t, U u, Uu uu, V v, X x, Y y, Yy yy, Z z, Ƶ ƶ, Ь ь, Ьь ьь.

Sed jam en 1930 per la decido de la Unua lingvista konferenca pri turkmena lingvo oni forigis digrafojn markintajn longajn vokalojn. En 1934 oni ankaŭ forigis literojn ƣ kaj q, kaj en 1936 literon x. Anstataŭ la forigitaj literon oni ekuzis, laŭorde, literojn g, k kaj h.[3]

Cirilida skriboRedakti

En la fino de la 1930-aj jaroj okazis granda ŝanĝo de paradigmoj en Soveta geopolitika ideologio: anstataŭ strebo al monda revolucio oni decidis kostrui "Socialismon en aparta lando". Tio ĉi havis gravan influon al multaj ecoj de vivo kaj scio de sovetaj popoloj, inkluzive lingvistikon. Aparte, la skribsistemoj de indiĝenaj popoloj tra la tuta Sovetunio, kiuj unue estis kreitaj surbaze de latina skribo por pli facila interkompreno kun eskterlandaj kamparanoj kaj laboristoj dum la revolucia procedo, estis urĝe tranformitaj al pli "naciismaj" cirilidaj skribsistemoj.

En januaro de 1939 en la gazeto Türkmenistan (tiam nomata Sovet Tyrkmenistanь) aperis letero de lernejaj instruistoj de Aŝĥabado kaj Aŝĥabada regiono proponanta cirilidan skribon por turkmena lingvo. Sub preteksto de popola volo, Prezidentaro de la Supra Soveto de Turkmena SSR ordonis al Instituto de turkmena lingvo kaj literaturo krei projekton de nova alfabeto. Krome en kreo de nova skribsistemo partoprenis instruistoj kaj profesoroj de Aŝĥabada Pedagogia instituto kaj fakuloj de gazetaro. La projekto de alfabeto publikiĝis en 1940.

En majo de jaro 1940 la Soveto de Popolkomisaroj de Turkmena SSR kreis ukazon por transiro de ĉiuj oficialaj oficoj de la respubliko al nova alfabeto ekde la 1-a de julio de la sama jaro kaj komenco de instruo en ĝi en ĉiuj lernejoj ekde la 1-a de septembro.[3]

El ĉiuj turkmenaj skribsistemoj en historio la cirilida alfabeto estis elbe la plej stabila kaj havis na malplej da reformoj. La sola notinda ŝanĝo en ĝi estis ioma ŝango de ordo: originale la litero ъ estis la fina litero de alfabeto post я, sed en 1954 oni movis ĝin al la pozicio inter щ kaj ы, samkiel en la rusa alfabeto.[3]

Turkmena cirilida alfabeto:

А а Б б В в Г г Д д Е е Ё ё Ж ж Җ җ З з
И и Й й К к Л л М м Н н Ң ң О о Ө ө П п
Р р С с Т т У у Ү ү Ф ф Х х Ц ц Ч ч Ш ш
Щ щ Ъ ъ Ы ы Ь ь Э э Ə ә Ю ю Я я

Oni povas vidi ke la cirilida turkmena alfabeto enhavis literojn ё, ю, я, ц kaj щ, kiuj ne reprezentas fonemojn de turkmena lingvo, sed faciligas adopton de rusaj pruntovortoj.

Post disfalo de Sovetunio kaj sendependiĝo de Turkmenio la nova registaro decidis ree ŝanĝi la skribsistemon. La cirilida alfabeto estis forigita el ĉiuj oficialaj sferoj ekde jaro 2000.[5] Ĝi tamen estas daŭre uzata por neoficiaj celoj ene de Turkmenio (aparte pro konsiderinda kvanto de turkmenlingvaj eldonoj apertintaj en ĝi dum la sovetaj tempoj) kaj ankaŭ far turkmenoj loĝantaj en Rusio.

Nova alfabetoRedakti

 
Monbileto de 500 turkmenaj manatoj de jaro 1993. Oni povas vidi uzon de literoj $ kaj ¥ (BÄ$ ¥ÜZ MANAT)

Post disfalo de Sovetunio en komenco de la 1990-aj jaroj la registaro de Turkmenio proponis ideon de kreo de nova latinida skribo por iom kulture distanciĝi de sovetaj tempoj. Unua varianto de alfabeto estis proponita far grupo de lingvistoj en Instituto de lingvistiko sub gvido de M. Sojegov. La projekto estis publikigita en gazeto Türkmenistan (tiam nomata Түркменистан) je la 19-a de aŭgusto de jaro 1992. En la sama jaro aperis kelkaj aliaj projektoj.[5] La akceptita turkmena alfabeto de 1992 havis jenajn literojn: A a, B b, C c, D d, E e, Ea ea, F f, G g, H h, I i, J j, Jh jh, K k, L l, M m, N n, Ng ng, O o, Q q, P p, R r, S s, Sh sh, T t, Ts ts, U u, V v, W w, X x, Y y, Z z. La amuza eco de tiu ĉi projekto estis uzo de literoj q, v, x kiel vokaloj — ili anstataŭis, laŭorde, la cirilajn literojn ө, ү, ы.[6]

En januaro de jaro 1993 la Turkmena Akademio de Sciencoj havis konferencon pri nova alfabeto kiu formis la komision pri kreo de alfabeto sub gvido de prezidento Saparmurat Nijazov mem. Nova varianto de la alfabeto estis publikigita en februaro de la sama jaro kaj oficiale agnoskita far la Meĝliso (Parlamento) de Turkmenio je la 12-a de aprilo 1993 per ukazo de la prezidento.[5] Nova turkmena alfabeto havis jenajn literojn: Aa Bb Çç Dd Ee Ää Ff Gg Hh Ii Jj £ſ Kk Ll Mm Nn Ññ Oo Öö Pp Rr Ss $¢ Tt Uu Üü Ww Yy ¥ÿ Zz. Unika eco de tiu ĉi alfabeto estis uzo de valutaj simboloj de dolaro, cendo, brita pundo, kaj japana eno kiel literoj.[6]

Tiu ĉi alfabeto estis iom uzata por oficiaj celoj (ekz. sur monbiletoj), sed ĝi estis portempa kaj post malpli ol unu jaro estis anstataŭigita per nova varianto kun nomo Täze Elipbiý, t.e. Nova Alfabeto. Ĝi estas la oficia alfabeto uzata en Turkemnio ĝis nun. Ekde 2000 ĝi estas la sola skribsistemo akceptata en Turkmenio por oficiaj celoj.[5]

Moderna turkmena alfabeto[1]:

A a B b Ç ç D d E e Ä ä F f G g H h I i
J j Ž ž K k L l M m N n Ň ň O o Ö ö P p
R r S s Ş ş T t U u Ü ü W w Y y Ý ý Z z

Transiro de turkmena lingvo al latinida alfabeto havis ne tiom praktikajn kaj lingvistikajn kiom sociajn kaj politikajn kialojn.[7] Por nova lando estis grave kulture necese distantiĝi de la soveta estinto per iuj ajn metodoj, inkluzive la lingvistikajn. Sed urĝa transiro al nova skribsistemo havis negativajn konsekvencojn, aparte en sfero de eduko. Ekzemple, la infanoj en unua klaso de bazlernejoj lernis la novan alfabeton, sed la sekvan jaron ili devis ankaŭ lerni la cirilidan ĉar lernolibroj por dua klaso en la nova alfabeto ankoraŭ ne eldonitis. Tiu ĉi situacio daŭris dum la unuaj 5 aŭ 6 jaroj ekde la reformo.[8] Por pli alta eduko oni ankoraŭ daŭre bezonas la cirilidan alfabeton ĉar kvanto de eldonoj per nova alfabeto ĝis nun estas ne sufiĉa kaj ne kovras ĉiujn tiujn temojn kiel la eldonoj de sovetaj tempoj.

Komparo de skribsistemojRedakti

Jen estas la kompara tabulo de turkmenaj skribsistemoj laŭ ordo de ilia apero en historio:[3][6]

Arabida skribo (tradicia)
Ĝis 1923 kaj ankaŭ en Irano
Arabida skribo (reformita)
1923–1929
Latinida skribo (janalifo)
1929–1940
Cirilida skribo
1940–1991
Latinida skribo
1992
Latinida skribo
1993–1999
Latinida skribo (Täze Elipbiý)
ekde 1999
Fonema signifo (IFA)
آ آ Aa Аа Aa Aa Aa /a, aː/
ع /ʔ/
ب ب Бб Bb Bb Bb /b/
چ چ Cc Чч Cc Çç Çç /t͡ʃ/
د د Dd Дд Dd Dd Dd /d/
اِ / ه ٱ Ее Ее Ээ Ее Ее Ее /e/
أ أ Əə Әә Ea ea Ää Ää /æ, æː/
ف ف Ff Фф Ff Ff Ff /f/
غ Ƣƣ /ɡ~ʁ/
گ گ Gg Гг Gg Gg Gg /g/
خ خ Hh Хх Hh Hh Hh /x/
٥ ح /h/
اى ى Ii Ии Ii Ii Ii /i, iː/
ج ج Çç Җҗ Jj Jj Jj /dʒ/
ژ ژ Ƶƶ Жж Jh jh £ſ Žž /ʒ/
ك ک Kk Кк Kk Kk Kk /k/
ق Qq /ɡ~ʁ/
ل ل Лл Ll Ll Ll /l/
م م Mm Мм Mm Mm Mm /m/
ن ن Nn Нн Nn Nn Nn /n/
نگ ڭ Ꞑꞑ Ңң Ng ng Ññ Ňň /ŋ/
اوْ / وْ او Оо Оо Оо Оо Оо /o, oː/
اؤ / ؤ اۇ Ɵɵ Өө Qq Öö Öö /ø, øː/
پ پ Pp Пп Pp Pp Pp /p/
ر ر Rr Рр Rr Rr Rr /r/
ث س ص ث س ص Ss Сс Ss Ss Ss /θ, s/
ش ش Şş Шш Sh sh Şş /ʃ/
ت ط ت Тт Тт Tt Tt Tt /t/
او / ُو او Uu Уу Uu Uu Uu /u, uː/
اۆ / ۆ اۇ Yy Үү Vv Üü Üü /y, yː/
و و Vv Вв Ww Ww Ww /β/
ایٛ ى Ьь Ыы Xx Yy Yy /ɯ, ɯː/
ی Jj Йй Yy ¥ÿ Ýý /j/
ظ ض ذ ز ظ ض ذ ز Zz Зз Zz Zz Zz /ð, z/
Ёё /jo/
Цц Ts ts /t͡s/
Щщ /ɕɕ/
Ъъ - (malmola signo)
Ьь - (mola signo)
Юю /ju/
Яя /ja/

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 (2005) Языки народов Российской Федерации и соседних государств 3. М.: Наука, p. 138. ISBN 5-02-011237-2.
  2. М. И. Исаев. (1979) Языковое строительство в СССР. М.: Наука, p. 85–90.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Б. Чарыяров (1972). “Из истории туркменского алфавита”, Вопросы совершенствования алфавитов тюркских языков СССР (ru), p. 149–156. 
  4. (1392 Anno Hijri) راهنماي نوشتار درست تركمني, originala titolo: توركمن يازوو قادالاري Türkmen Ýazuw Kadalary, p. 50.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 М. Соегов . “Новый туркменский алфавит: некоторые вопросы его разработки и принятия”, İktisat ve Girişimcilik Üniversitesi, Türk Dünyası Kırgız – Türk Sosyal Bilimler Enstitüsü. 
  6. 6,0 6,1 6,2 Michael Everson (01.06.2000)Some Türkmen alphabets. Unicode. Alirita 2014-12-06.
  7. Clement, Victoria. 2008. Emblems of independence: script choice in post-Soviet Turkmenistan in the 1990s. International Journal of the Sociology of Language 192: 171-185
  8. Образование в Туркменистане. Доклад. Туркменская Инициатива по Правам Человека (май 2004). Arkivita el la originalo je 2012-12-04. Alirita 2012-12-04.