UNESKO-kolekto de reprezentaj verkoj

Unesko-kolekto de reprezentaj verkoj (angle: UNESCO Collection of Representative Works) estas tradukprojekto de Unesko, kiu daŭris proksimume 57 jarojn inter 1948 ĝis 2005. Ĉi tiu projekto celis traduki tutmondaj literaturajn ĉefverkojn el diversaj lingvoj de la mondo, precipe el lingvoj kun malpli da parolantoj al pli parolataj lingvoj kiel la angla aŭ la franca[1]. La projekto sukcesis kolekti 1060 verkojn el 65 diversaj literaturoj ĝis 2005[2], kiam Unesko haltigis la projekton pro manko de financoj. Unesko tamen ankoraŭ rete disponigas la katalogon de la tradukoj.

Tiuj literaturoj reprezentas ĉirkaŭ 50 aziajn lingvojn, 20 eŭropajn lingvojn samkiel nombron de literaturoj kaj lingvoj el Afriko kaj Oceanio[3]. Estis ankaŭ tradukitaj kelkaj verkoj en malpli disvastigitaj lingvoj, kiel traduko de libro de la japana verkisto Yasunari Kawabata al la indonezia (krom al ok aliaj lingvoj) aŭ traduko de verko de la urdua poeto Faiz Ahmed Faiz al la hungara (krom al du aliaj lingvoj). UNESKO financis la tradukojn kaj eldonojn, sed UNESKO ne mem eldonis. Ĝi tiucele kunlaboris kun aliaj eldonejoj kiuj vendis la librojn sendepende.

Verkoj estis elektitaj surbaze de nombro da kriterioj. Ĝenerale, novaj versioj de tradukoj jam eldonitaj ne estis entreprenitaj kaj okazis malofte ke nuntempa aŭtoro kiu estas malmulte konata aŭ nur malmute verkis, estis konsiderata por inkluzivo[1].

Verkoj estis elektitaj laŭ la sekvanta procedo: Membro-ŝtatoj proponas listojn de verkoj kiun ili konsideras esti reprezenta por la valoroj de iliaj kulturoj. Internacie agnoskitajn kulturajn organizaĵojn, kiel la PEN-klubo internacia kaj la Internacia Konsilio por Filozofio kaj Humanismaj Studoj ankaŭ rajtis doni konsilon en la establo de la listoj. Krome, ankaŭ rajtis proponi eldonejoj kiuj volis entrepreni la tradukon de specifaj verkoj kiujn ili konsideras meritas lokon en la kolekto.

Statistikoj redakti

Sekvas listo de la lingvoj en kiuj verkoj estis tradukitaj, kun la nombro de tradukitaj libroj en tiuj lingvoj:

Lingvoj kun signifa nombro da tradukotaj verkoj inkluzivas:

Signifaj grupoj de verkoj tradukitaj de unu lingvo al alia inkluzivas:

  • Japana al angla: 92
  • Ĉina al angla: 30
  • Persa al angla: 26
  • Sanskrito al angla: 23
  • Korea al angla: 22
  • Hispana al angla: 22
  • Hindia al angla: 20
  • Palia al angla: 20
  • Bengala al angla: 19
  • Araba al angla: 12
  • Hispana al franca: 62
  • Araba al franca: 41
  • Japana al franca: 39
  • Portugala al franca: 31
  • Ĉina al franca: 23
  • Persa al franca: 20
  • Itala al franca: 19
  • Sanskrito al franca: 16
  • Angla al franca: 14
  • Bengala al franca: 13
  • Franca al araba: 14

Aŭtoroj kun signifaj nombroj de tradukoj inkluzivas:

Iuj elstaraj tradukaĵoj redakti

Kun la jaro de la eldono de la originalo[4]

Vidu ankaŭ redakti

Pascale Casanova

Unesko-Kuriero en Esperanto

Ekstera ligilo redakti

(angla) UNESCO Kolekto de Reprezentaj Verkoj.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (en) Maunick, Édouard J., "A library of world classics" (PDF). The UNESCO Courier: 5─8, januaro 1986.
  2. (en) Vidu la tutan liston sub "UNESCO Collection of Representative Works".
  3. (angla) UNESCO Collection of Representative Works. Por vidi la plenan liston, alklaku "Search" kun ĉiuj serĉaj kriterioj malplenaj aŭ defaŭltaj.
  4. Verkoj tradukitaj al la angla de la UNESCO kolekto