Unax UGALDE Gutiérrez (Vitorio, Eŭskio, 27a de novembro 1978) estas hispana aktoro de kino, teatro kaj televido.

Unax Ugalde
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1978 (1978-11-27) (45-jaraĝa)
en Vitorio, Provinco Alavo,  Hispanio
Lingvoj hispanaeŭska vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1998– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Li eklaboris por televidserioj kiel A las once en casa, El grupo, Periodistas kaj Compañeros. La unua grava rolo en kino venis en Volverás (2002). En ĝi li ludis la rolon de bona studento kiu trafas sian fraton deliktulan.

En 2005 oni premieris Reinas, en kiu li ludis la rolon de viro edziĝonta kun fianĉo (Daniel Hendler) en la unua samseksa nupto en Hispanio kiu ne povis elteni sian malafablan bopatrinon. Miloš Forman dungis lin por la frato de la rolulo de Natalie Portman en Los fantasmas de Goya. Javier Bardem, Randy Quaid, Stellan Skarsgård, Blanca Portillo kaj José Luis Gómez aktoris en la sama filmo.

En 2006, antaŭ la premiero de Alatriste, li filmis kun Julianne Moore en Savage Grace, kaj en 2007 li aperis kiel juna Florentino Ariza en la filmo adaptita el la libro El amor en los tiempos del cólera (Love in the time of Cholera).

Poste li protagonistis en La buena nueva, en kiu li ludis rolon de pastro dum la Hispana Enlanda Milito en Altsasu kiu suferis militajn teruraĵojn, filmo kiun li protagonistis kun Bárbara Goenaga kaj Guillermo Toledo inter aliaj reĝisorita de Helena Taberna.

En 2011, Ugalde premieris du filmojn. La unua estas Encontrarás dragones, reĝisorita de Roland Joffé kaj bazita sur la vivo de la pastro José María Escrivá de Balaguer, fondinto de la katolika organizo Opus Dei. La alia estas Baztan de Iñaki Elizalde, hispana filmo farita en tiu urbo en eŭska premierita en la Kinfestivalo de San Sebastián en 2012.