Stellan Skarsgård

Stellan John SKARSGÅRD [ska:rŝgo:rd] (naskiĝis la 13-an de junio 1951 en Gotenburgo) estas sveda aktoro de kino, televido kaj teatro.

Stellan Skarsgård
Stellan Skarsgård at the 2017 Berlinalevds.jpg
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1951 (1951-06-13) (69-jara)
en Gotenburgo, Västra Götalands län, Flag of Sweden.svg Svedio
Lingvoj sveda lingvo [#]
Ŝtataneco Svedio [#]
Familio
Edz(in)o My Skarsgård [#]
Infanoj Alexander Skarsgård • Gustaf Skarsgård • Bill Skarsgård • Valter Skarsgård [#]
Profesio
Okupo televida aktoro • aktoroproduktoro • filmaktoro [#]
Aktiva dum 1968– [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Al li estis atribuita la Arĝenta Urso de la Berlina Internacia Kinfestivalo de 1982 inter aliaj postaj premioj, kiel la premio al la plej bonkvalita aktoro de la Internacia Kina Festivalo de Mar del Plata.

Li faris internacian karieron kaj kelkaj de liaj plej popularaj roluloj estas tiuj de la profesoro Lambeau, en Good Will Hunting; de Bill Anderson, en la filmo Mamma Mia!; de Bill «Bootstrap» Turner, en la sagao «Pirates of the Caribbean», kaj de la Dro. Erik Selvig, en la filmoj Thor (2011), The Avengers (2012), Thor: The Dark World (2013) kaj Avengers: Age of Ultron (2015).