City of Westminster

urbodistrikto de Granda Londono
(Alidirektita el Urbo Westminster)

City of Westminster (Urbo Westminster, historie kaj esperante Civito de Vestminstro) estas interna urbo kaj "borough" de Londono, Britio. Ĝi estis la ĉefurbo de facto de multaj registaroj de Britio. Historie en Middlesex, ĝi estis tuj okcidente de la antikva Urbo Londono. La suda limo de la urbo kaj de la "borough" estas la rivero Tamizo. Ĝi okupas grandan areon de la centro de Granda Londono, inklude plej el la West End. Je ties okcidento estas la Royal Borough of Kensington and Chelsea, kaj je ties nordo estas Holborn en la London Borough of Camden.

City of Westminster
borough of London Region • district with city status • eksterparoĥa areo • urbo

Blazono

Blazono
Devizo: Custodi Civitatem Domine
Administrado
Ŝtato  Britio
Lando  Anglio
Regiono Granda Londono
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 255 324  (2018) [+]
Loĝdenso 11 883 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 30′ N, 0° 8′ U (mapo)51.4975-0.13722222222222Koordinatoj: 51° 30′ N, 0° 8′ U (mapo) [+]
Areo 21,487 km² ( 214 8.7 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
City of Westminster (Granda Londono)
City of Westminster (Granda Londono)
DEC
City of Westminster
City of Westminster
Situo de City of Westminster

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo City of Westminster [+]
vdr

La "borough" de Londono Westminster estis kreita en 1965 per establado de Granda Londono. Post la kreado, ĝi heredis la urban statuson kiu ĝis tiam havis la Metropolitan Borough of Westminster el 1900, kiu estis dekomence atribuita al Westminster en 1540.

Trafalgar Square, ĉefa vojkruco.

Spite la neloĝejojn de nombraj grandaj parkoj kaj malfermaj distrejoj, kiel Hyde Park kaj plej el la Regent's Park, la loĝdenso de la distrikto estas alta. Multaj lokoj ofte asociaj kun Londono estas fakte en la "borough", kiel la Palaco Buckingham, la Palaco de Westminster (Houses of Parliament aŭ Palamentejo), la Abatejo Westminster, Whitehall, 10 Downing Street, kaj Trafalgar Square. La "borough" estas dividita en nombraj lokoj kiel la antikva politika distrikto Westminster; la vendejaj areoj ĉe Oxford Street, Regent Street, Piccadilly kaj Bond Street; kaj la vesper-hora distrejo de la distrikto Soho. Multo de la "borough" estas loĝejo, kaj en 2008 oni ĉirkaŭkalklis 236 000 loĝantojn. La loka registara instanco estas la Westminster City Council, kie majoritatas la konservativuloj.

Urbodomo, kompletigita en 1965.

Multaj grandaj entreprenoj havas sidejojn en la areo, inter kiuj BBC, BP, Rio Tinto Group, Marks & Spencer, Rolls-Royce, Google, Gulf Oil International, AstraZeneca kaj multaj aliaj. Same ankaŭ la Universitato de Westminster havas siajn tri kampusojn en la "borough"; 309 Regent Street (kun 4–12 / 16 Little Titchfield Street kaj 32 / 38 Wells Street), 115 New Cavendish Street, kaj 25 Marylebone Road. Krome estas la konsulejoj (high commissioner) de la landoj de la Komunumo de Nacioj kaj multaj aliaj gravaj institucioj.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti