Uzanto-Diskuto:ArnoLagrange/arkivo 2011 1

Ŝablonoj pri prilaborataj artikoloj redakti

Saluton Arno, mi hazarde rimarkis la ekziston de du ŝajne samtaskaj ŝablonoj: {{redaktas}} kaj {{redaktata}}. Mi vidas en ilia historio, ke vi estas la kreinto de ambaŭ. Ĉu ili laŭ vi kunigindas, aŭ ĉu mi pretervidas iun malsamaĵon, pro kiu ambaŭ konservindas? Amike, --WinstonSmith 16:38, 3. Jan 2011 (UTC)

Aliaj markiloj sur mapoj en Geokesto redakti

Saluton Arno, ĉu vi ne havas iun ideon, kiel enplekti en {{Geokesto}} aŭ eble en ties parton pri mapo plurajn mapaj montriloj, kiel ekz. Dosiero:Fire.svg, kiuj aŭtomate montriĝus laŭ certaj kriterioj, ekz. se estas geokesto kun kapo monto, montaro, poste alperu Dosiero:Fire.svg, se estas kapo urbo, poste aperu Dosiero:Locator Red.svg, se estas kapo konstruaĵo, poste aperu iu simbolo de commons:Category:Geolocalisation symbols ktp. Mi havus ian-tian ideon, sed mi ne volas nun eksperimenti. Dankon. Petr Tomasovsky 11:30, 7. Jan 2011 (UTC)

Por ekzemplo vidu en:Mount Ararat. Petr Tomasovsky 12:08, 7. Jan 2011 (UTC)

Bonne année, meilleurs voeux redakti

Saluton, j'espère que tout va bien. Avant tout mes meilleurs voeux de santé, de bonheur et de prospérité pour 2011 pour toi et ta famille. Je tenais à t'informer que la Viquipèdia catalane fêtera son 10ème anniversaire très prochainement (http://ca.wikipedia.org/wiki/Viquip%C3%A8dia:10_anys_de_la_Viquip%C3%A8dia) et que nous travaillons sur les langues minorisées ou sans état et qu'on essaiera de faire sortir 10 wikipédias de l'incubateur et je pensais que ce serait pas mal d'avoir des espérantistes parmi nous qui participent à la mise en place du projet ou viennent seulement participer et/ou présenter l'espéranto. J'en parlerai aussi à Akvomelonulo qui devrait être plus ou moins sur place et a de la facilité pour rameuter des gens: http://meta.wikimedia.org/wiki/Teamwork_of_projects_in_languages_with_singular_status. J'essaierai de vous informer du projet au fur et à mesure... Une fois encore mes meilleurs voeux pour 2011 en espérant que toutes les langues du monde puissent grandir et se développer harmonieusement et pacifiquement. A bientôt, salutations, Claudi/Capsot 22:21, 10. Jan 2011 (UTC)

Je crains de ne pas avoir beaucoup de disponibilité pour participer à ces projets. Cependant je les soutiendrai dans la limite de mes possibilités. Arno Lagrange @ 06:42, 11. Jan 2011 (UTC)
Dankon/merci/gràcies pour le rajout de l'espéranto, je me perds vraiment avec toutes ces langues, à +!Capsot 09:55, 11. Jan 2011 (UTC)

Ŝablono pri naciaj E-movadoj redakti

Dankon, Arno! Tiu ŝablono estas lerta ideo. Amike, --WinstonSmith 13:18, 13. Jan 2011 (UTC)

Lokumilo Rusio redakti

Saluton Arno, ĉu vi hazarde ne scias, kiel ekfunkciigi valorojn x kaj y, kiujn mi aldonis, en {{Geokesto lokumilo Rusio}}? Ŝajnas, ke ĉe Moskvo la ŝablono funkcias eĉ sen x kaj y, sed ĉe Belokuriĥa la koordinatoj rilate al Rusio ne funkcias bone. Bv kompari kun rusa paĝo uzanta ambaŭ tipojn de ŝablonoj. Se x kaj y ne estas bezonaj, kio estas malĝusta? Dankon por via tempo. Petr Tomasovsky 20:58, 13. Jan 2011 (UTC)

Ĉu vi povas eventuale helpi tiun knabon? - Mi jen tradukas al vi lian peton. redakti

Helpo kun fermkaŝeblaj navigiloj.
Saluton Didi, jen Andreas el la romanĉa vikipedio. Mi bezonas iun, kiu al mi helpas instrui al la informkadroj fermkaŝiĝi. Mi pensis, ke mi kompletigis ĉiujn sistemdatumojn, ke tio deuvs funkcii, sed nenio okazas. La modelon mi havas de hier kaj ankaŭ la linioj por .css kaj .js estas de la itala vikipedio. Sed evidente ili ne interagas. --Kazu89 15:08, 14. Jan 2011 (UTC)

Navbox generic ŝajnas esti la sama kiel "via" Navigilo2; ĉu Navigilo estas la sistemo de la germana vikipedio? --Kazu89 15:11, 14. Jan 2011 (UTC)
Mi mem ne komprenas la "mekanikon" de tiu navigilkadro komplete. Ĉe ni ĝin funkciigis Uzanto:ArnoLagrange kaj aliaj. Eble li povas helpi vin. Saluton DidiWeidmann 17:22, 14. Jan 2011 (UTC)

Salutojn DidiWeidmann 17:28, 14. Jan 2011 (UTC)

Esperanto-movado en Japanio redakti

Nu, dankon pro la mesaĝo Arno. Tamen, mi ne sentas min kapabla plenigi tiun temon. Kiam mi kreis ĝin, kiel mi klarigis en la artikolo mem, mi nur celis doni pli ĝeneralan lokon por informoj pri la movado en tiu lando, ĉar la ekzistanta artikolo (el EdE) temis nur pri "ĝis 1934". Mi ne estas japano, nek spertulo pri la temo de la tiulanda E-movado (mi loĝis tie unu jaron, sed tio estis antaŭ mia esperantiĝo). --Haruo 12:49, 16. Jan 2011 (UTC)

Stevardoj redakti

Kara Arno,

en la vikimedia meta-ejo (tajp)erare enŝteliĝis uzo de la vorto "stivardo" anstataŭ stevardo, kiam temas pri stevarda baloto de 2011 (vidu meta:Talk:Stewards/elections 2011/Guidelines/eo). La koncernan meta-paĝon mi facile korektis, sed en la esperantlingva vikipedio restas informkesto ĉe ĉiu dua paĝo, kiu informas ke "Kandidatoj por la stivardbalotado de 2011a jaro bonvolu kandidatiĝi ĝis la 28-a de januaro." kun "i" anstataŭ "e". Kie(l) ŝanĝi tian teknikan informon? ThomasPusch 22:38, 23. Jan 2011 (UTC)

Wolfgang von Kempelen redakti

Saluton, Arno!

Vi konsilis al mi enmeti linion da kodo en retpaĝon kiu montriĝas malĝuste en Fajrovulpo, kaj mi faris tion. "En via unikoda paĝo pri la parolmaŝino de Wolfgang von Kempelen, ĉar ĝi estas kodata per UTF-16 kutime uzata por aziaj lingvoj anstataŭ la pli kutime por tre multaj lingvoj uzata UTF-8, sufiĉas aldoni sekvantan linion por ke ĝi povu montriĝi ankaŭ per Fajrovulpo: <meta http-equiv="content-type" content="text/html; charset=UTF-16">" Bedaŭrinde tio ne helpas. La paĝo montriĝas same ĝusta en IE kaj malĝusta en Fajrovulpo post kiel antaŭ tiu modifo. Talnat 16:03, 2. Feb 2011 (UTC)

Thanks for your help. I didn't know that. :) mickit 18:12, 2. Feb 2011 (UTC)

Fredxavier → JSSX redakti

Arno, Uzanto:Fredxavier petis ŝangi lian uzantnomon al nomo JSSX. Vidu peton en Meta-Vikio kaj konfirmon el la uzanto mem. Bonvolu atenti ke la sistemo ne anstataŭigu "JSSX" → "JSŜ". Dankon, CasteloBrancodiskuto 18:41, 3. Feb 2011 (UTC)

  Farite AL @ 21:37, 3. Feb 2011 (UTC)

Saluton Arno! Mi dankas vin pro via nepetita helpo pri Dosiero:ĈinioGeografio.svg, kaj por iri pli ol plenumante de meti ĝin en la Komunejo, kaj la artikolo pri Ĉinio. Mi ne povas diri al vi, kiom da vi havas helpi min!
Amike, Tchock00 03:11, 16. Feb 2011 (UTC)

Ĉu Vikipedio fuŝiĝis? redakti

Saluton Arno, mi devas demandi vin, ĉu vi ne povas ekscii, kio okazis kun Vikipedio. Aperas kelkfoje iksoj post ĉapelitaj literoj, bv rigardi paĝon pri Aŭstralio. Mi prove antaŭrigadis la redaktan formon kaj poste sen ia ajn mia ŝanĝo konservis ĝin. Ĉio fuŝiĝis. Ĉu ankaŭ vi vidas tion? Aŭ ĉu tio estas nur ĉe mi? Mi fondis novan sekcion en Diskutejo. Petr Tomasovsky 08:10, 16 Feb. 2011 (UTC)

Kelkfoje la iksoj multobligas, sed kelkfoje ili malaperas. Petr Tomasovsky 08:11, 16 Feb. 2011 (UTC)
Se poste ĉio ne estos aŭtomate renovigita, trankvile restarigu vian diskutan paĝon, eĉ kun forigo de tiu ĉi mia sekcio. Petr Tomasovsky 08:44, 16 Feb. 2011 (UTC)

Giganta problemo kun SVG-blazonoj ktp. redakti

Ĉu eventuale havas ideon kiel solvi la problemon, kiun mi menciis en la diskuto-paĝo [1]? Ĉu vi foje povas kontroli, ĉu vi konstatas la saman problemon. Se jes, nature ne estas la solvo anstataŭi ĉiun unuopan grafikaĵon kaj blazonon, sed devas esti solvo en Commons! Amike DidiWeidmann 15:58, 18 Feb. 2011 (UTC)

ŝablono:Bordo redakti

Saluton Arno, mi alinomis {{Bordo}}. Mi pensas, ke devas temi pri Bordero, ne pri bordo. Petr Tomasovsky 09:46, 21 Feb. 2011 (UTC)

Prave AL @ 10:06, 21 Feb. 2011 (UTC)
Kiel enplekti tiun ĉi ŝablonon al ŝablono {{Geokesto}} kaj borderigi la flagojn? Partoj de kelkaj flagoj estas blankaj kaj finaĵoj de la flagoj ne estas videblaj. Ĉu vi pensas, ke ĝuste tiu ĉi ŝablono estus utila por Geokesto? Petr Tomasovsky 09:50, 21 Feb. 2011 (UTC)
Perfekte. Vi povas kompari en artikolo pri Mladá Boleslav - la nunan kaj la antaŭan versiojn. Dankon. Petr Tomasovsky 11:16, 21 Feb. 2011 (UTC)

Demandoj al Geokesto redakti

Saluton Arno, okazas diskuto en mia diskuta paĝo. Ĉu vi povus skribi vian opinion rilate al tiu temo? Ĉu vi eventuale scius plenumi petojn de kolego Pino? Mi havus ankaŭ demandon. Vi foje kreis kaŝitajn kategoriojn, ĉu ne? Ĉu estus utile havi kaŝitajn kategoriojn, kies nomoj estus ekz: Kategorio:Urboj kun ŝablono Geokesto, Kategorio:Vilaĝoj kun ŝablono Geokesto ktp. Tiuj poste estus ligitaj al Kategorio:Geokesto kiel ties subkategorioj. La kategorioj ne estus videblaj normale en la paĝoj. Tiuj ĉi kategorioj servus por redaktantoj por observi, kio estas kie, kaj por korekti eventualajn ŝanĝojn faritaj en estonteco kun la ŝablono. La kategorioj estus laŭ tipoj de la ŝablono, eble simile kiel la simboloj por urboj, konstruaĵoj, montoj ... Dankon por via tempo. Petr Tomasovsky 20:11, 26 Feb. 2011 (UTC)

Arno, mi havus ankoraŭ unu demandon al la geokesto. La germana vikipedio uzas ligilon al GeoHack-mapo klakinte sur montrilo de koordinatoj. Se uzas tion aliaj vikipedioj, mi ne kontrolis. Vidu ekz. la germanan version pri Sobotka. Bv klaki al koordinata markilo, iliakaze duranda cirklo kaj aperos paĝo en GeoHack kun situoj. Ĉu eblas fari la samon ĉi tie en la geokesto? Petr Tomasovsky 15:55, 28 Feb. 2011 (UTC)
Verŝajne eblas, sed mi antaŭsupozas ke estas iom komplike kaj necesigas iom da esploro. Ni havis ligilon al GeoHack el globetobildo en la teksto: ĝi nun en plu funckcias sed nur en la titolo. Mi ne scias kial. Estas iuj aferoj iom misteraj regitaj en iuj kodpaĝoj tie dise, ĉu en css.dosieroj ĉu en ĵavaskriptaĵo, ĉu mi ne scias kie. Mi foje demandis sed ricevis neniun respondon. Momente mi sugestas ŝanĝi en {{Geokesto}} la ligilon al {{koord}} por ke defaŭlte la koordinatoj montriĝu en la titolo ( montru=titolo,entekste ). En plej oftaj kazoj estas rekomendite: sola escepto estas kiam la koordinatoj ne koncernas la ĉeftemon de la paĝo. AL @ 16:04, 28 Feb. 2011 (UTC)
 
Sobotka sur mapo
Ĉu entekste signifas, ke la koordinatoj estas bildigitaj supre dekstre sur nivelo de la titoloj? Se jes, mi intence lasis aperigi la koordinatojn nur en la ŝablono, ĉar se la koordinatoj estas supre, poste ili aperas sur "butono" elsaluti kaj se estas ankoraŭ aliaj simboloj, ekz. dosiero de Uneskohavenda, poste ĉiuj tri aŭ kvar estas preskaŭ sur la sama loko. Petr Tomasovsky 16:25, 28 Feb. 2011 (UTC)
Kontraŭe: "entekste" signifas en la teksto, ĝuste kie la ŝablono estas enmetita. "titolo" signifas en la titola strio, kiel vi ĝuste priskribis. Povas esti ke ĝi foje ne ĝuste aperas, depende de multaj aferoj (foliumilo, etoso, propra persona etoso, ĉeesto de aliaj aferoj en la sama paĝparto, ktp). Tamen, ili povas taŭge aperi (ĉe mi ekzemple bone funkcias krom ĉe ne reviziitaj versioj). La avantaĝo de koordiantaoj en titolo estas ke la paĝo estas enigita en la datumbaso de WMA (VikiMiniAtlaso) kiu aŭtomate aperas kiel ligilo el la atlaso). Cetere alklako sur la globetobildeto en la titolo igas la WMA montriĝi dum ĝi ne plu funkcias en la teksto. Do ĝis tio estos riparita estas avantaĝo aperigi koordinatojn en la titolo. AL @ 16:37, 28 Feb. 2011 (UTC)
Se mi klakos sur la koordinatoj en la ŝablono en la artikolo pri Sobotka, kie vi aldonis ilin ankaŭ supren, mi venos al la sama paĝo, kiel de supraj koordinatoj. Petr Tomasovsky 16:50, 28 Feb. 2011 (UTC)

Arno, ĉu vi povus forigi dosieron kun mapo kun situo de Sobotka? Vian demandon pri koordinatoj mi respondis en mia disukta paĝo. Petr Tomasovsky 05:42, 1 Mar. 2011 (UTC)

Koordinatoj en geokesto kaj ekster ĝi redakti

Arno, kian signifon do estas por havi dufoje skribitajn koordinatojn - unue en la ŝablono Geokesto kaj due ekster ĝi supre super la artikolo, kiel tio estas okaze de Sobotka? Ĉu ne sufiĉus nur unufoje havi ilin en la ŝablono? Ili havas la saman funkcion. Petr Tomasovsky 08:17, 1 Mar. 2011 (UTC)

Saluton Arno, certe ne plaĉis al vi mia lasta respondo pri 3x - trifoje, sed mi devas demandi vin, de kie vi scias pri motivoj pri la serĉado de la koordinatoj fare de legantoj. Ĉu oni faris enketadon pri tio? La samon mi povus diri pri ĉiu informo - se iu serĉas nur alilingvajn nomojn de geografiaĵo, ni devus ripeti ilin en ĉiu alineo, se iu serĉas fondon de geografiaĵo (urbo, vilaĝo), ni devus skribi kaj ripeti ĝin en ĉiu alineo kaj tiel plu. Tial mi asertas, ke tute sufiĉas nur unu informo pri la koordinatoj kaj se tiu informo estas klare videbla kaj bone funkcianta en informkesto aŭ geokesto, ĉio estas en ordo. Ankoraŭ mi lasos peton pri alinomado en alia sekcio de via diskuta paĝo. Petro@diskkont 09:45, 2 Mar. 2011 (UTC)

Harmoniigado inter la linioj en la kapa strio redakti

Saluton Arno, dankon por la malgrandigo de la titolo en la kapa strio. Nun estas tro granda interspaco inter la titolo kaj la ceteraj indikoj en la kapo de la ŝablono. Kvazaŭ tio estus du sekcioj. Ĉu eblus fari, ke ĉiuj linioj havu la saman interspacon inter si en la kapa strio? Eĉ se estus du, tri, kvar kaj pli da linioj? Antaŭe ĉio estis centrigita rilate al la kolora strio. Mi supozas, ke faras tion la aldono de la kaplinio mapo, kiu difinas tion. Sed ĉio cetera estas iom sube kaj tio nebone impresas. Ĉu eblus fari, ke ĉio estu unu ŝanĝiĝema parto laŭlarĝe, en kiu estus kaplinio mapo? Dankon por via tempo. Petro@diskkont 07:57, 6 Mar. 2011 (UTC)

Saluton Arno, provu aldoni viajn novajn parametrojn al la tuta geokesto. Ni ekvidos, kiel tio aspektas kun la ceteraj informoj en la ŝablono. Eble mi devas alkutimiĝi al tio. Eble devos sekvi ankoraŭ iaj ŝanĝoj rilate al grandeco de teksto en kelkaj linioj (la alilingvaj versioj de Uĵhorodo en la prova versio), kelkaj urboj (geografiaĵoj) ankaŭ ne havas nur unuvortan nomon. Ekzemple: Nacia parko Noel Kempff Mercado, Brandýs nad Labem-Stará Boleslav, Svatý Jan pod Skalou ... Kiel ili aspektos? Sed tion mi lasos jam al via fantazio. Petro@diskkont 09:08, 7 Mar. 2011 (UTC)

Forigo redakti

Saluton, Arno, ĉu vi pensas, ke paĝo nomata Uzanto:Deodaro estas nepre forigenda? Redaktis ĝin nur dufoje kolego Celumio kaj troviĝas en ĝi tute sama paĝo pri Ŝanhajo. Vidu mem. Dankon. Petr Tomasovsky 13:46, 28 Feb. 2011 (UTC)

Mi pensis, ke ĝi estas foriginda same kiel kolego Castelobranco forigis mian paĝon, tiam de Zuazua. En la uzanto-paĝo de Deodaro estas erariga la ŝablono. Petr Tomasovsky 14:03, 28 Feb. 2011 (UTC)

Saluton! redakti

Désolé Arno, mon esperanto n'a pas progressé depuis la dernière fois. Le Congrès de l'Association Amical a progressé et est en bonne voie... Du côté espérantiste nous devrions recevoir, s'il n'y a aucun problème, Guillem Sevilla/Akvomelonulo et Castelobranco et nous espérons pouvoir compter sur ta présence le 19 mars, tes frais de déplacement et de repas seront pris en charge par notre association. On commencera aŭ alentours de 9h30 et on devrait finir vers 19h. J'espère pouvoir compter sur ta présence. Merci/dankon de ta réponse, à bientôt, Claudi/Capsot 20:27, 28 Feb. 2011 (UTC)

Mi tre ĝojus renkonti vin tie. CasteloBrancodiskuto 18:52, 2 Mar. 2011 (UTC)

Perpinyà redakti

Oui, désolé, je pensais avoir laissé l'adresse des actes précédemment et comme je me démène dans tous les sens, j'oublie parfois des choses essentielles. En fait, le lieu où cela devrait se dérouler n'est pas encore confirmé à 100% mais cela devrait avoir lieu au Palais Pams, dans le centre de Perpignan, en face de la Médiathèque. Je t'en dirai plus au fur et à mesure (et si je devais oublier n'hésite pas à me contacter ici ou ratapenada@yahoo.com. Je te laisse aussi le lien de cet acte: http://ca.wikipedia.org/wiki/Viquip%C3%A8dia:10_anys_de_la_Viquip%C3%A8dia#Viquitrobada_internacional. A bientôt, Claudi/Capsot 19:47, 3 Mar. 2011 (UTC)

Saluton, s'il te plaît, écris-moi afin que je puisse transmettre ton adresse e-mail au secrétaire de l'Association et en même temps confirmer ta venue... Dankon! A bientôt, Claudi/Capsot 17:02, 8 Mar. 2011 (UTC)

Ŝablono:Geokesto2 tipo/ekzemplo kaj Ŝablono:Geokesto2 koloro‎‎ redakti

Saluton, Arno. Mi ĵus korektis la parametron dok de {{Dok}} en {{Geokesto2 tipo/ekzemplo}} kaj {{Geokesto2 koloro}} aldonante la nomspacan prefikso Ŝablono:. Ĝi ja necesas, por ke dokumentado ankaŭ estu ligebla al ŝablono, kiu troviĝas en alia nomspaco. Amike --Tlustulimu 17:24, 2 Mar. 2011 (UTC)

Langvedoko redakti

Arno, mi volas demandi al Langvedoko. Estas tie skribite, ke tio estas historia teritorio. Por mi tio estas iom strange, ke tie okazas renkontiĝoj. Strange ne en tiu senco, ke en nuntempe, sed tiel dirite. Kvazaŭ mi dirus, ke ni hieraŭ renkontiĝis en Aŭstrio-Hungario, kiu estas ankaŭ historia teritorio. Petro@diskkont 22:28, 2 Mar. 2011 (UTC)

Mi uzis vian frazon uzita en komento dum unu redakto kiel noton en la ŝablono. Ĉu tio povas esti tiel? Petro@diskkont 13:25, 3 Mar. 2011 (UTC)
Mi iom miras pri la unua demando: Ja aparte en Eŭropo ekzistas multegaj historiaj regionoj, kies nomoj ankaŭ aktive uzatas nuntempe (ne necesas, ke ĉiuj el ili estus ŝtate oficialaj "administraj regionoj"). Mi povus komenci liston per regionoj kiel Vestfalio, Grandpollando, Galicio, Aŭkŝtajtio, Moravio, Bohemio (por citi du ekzemplojn el la lando de Petr), Kornvalo, Eŭskio kaj povus longe daŭrigi la listigon... Langvedoko kompreneble ne estas malaperinta regno, sed tute pluekzistanta regiono. Do la komparo al la malaperinta "super-nacia" regno Aŭstrio-Hungario ne trafas... Kaj mi supozas ke Petr bone konscias pri tio. -- Aidas 20:43, 3 Mar. 2011 (UTC)

Mi nek fakas pri katolikismo nek pri Francio, sed mi vidis mankon de vikipedia teksteto pri la asocio Franca Katolika Esperanto-Asocio en la de vi hodiaŭ kreita artikolo Bulonjo 2005 kaj jen kolektis la plej bazajn faktojn pri la francia IKUE-sekcio. Unu ruĝa ligilo malpli...

Amikecajn salutojn el la nun malvarma nordoriento de Eŭropo!

Aidas 20:28, 3 Mar. 2011 (UTC)

Estas permeseble skribi [http://fkea.fr asocia retejo {{lingvokodo|eo|fr}}], kvankam mi persone komprenus ke tia retejo estus dulingva, do paralele ĉiuj tekstoj kaj en Esperanto kaj la franca, dum la tekstoj de la koncerna retejo estas arbitre francaj esperantaj. Tial mi skribis "asocia retejo (parte france, parte esperante)". Mi tute ne kontraŭas vian aldonon de la ŝablono lingvokodo tie, nur volas koncize klarigi kial mi ne uzis ĝin... Aidas 22:33, 3 Mar. 2011 (UTC)

Uzanto:Ripchip Bot - teknika problemo pri malbloko redakti

Ripchip petis min senbloki lian roboton vidu diskuton ĉi-tie. Li tiun peton metis ankaŭ al Castelobranco, kiu faris la blokon. Mi studis la kazon, kaj konstatas, ke ni almenaŭ provizore povas senbloki tiun roboton. Tamen la malforabro ne funkcias: Venas erarmesaĝo, ke la forbar-ID ne troveblas, ke eventuale la uzanto jam estas maforbarita, tio tamen ne estas la kazo. Ĉu vi eventuale povas helpi? Ŝajnas esti misfunkcio. Amike DidiWeidmann 17:58, 8 Mar. 2011 (UTC)

Mi forbaris tiun roboton ĉar ĝi funkciigis sen aprobo kaj sen peto, kaj ĝis ĝia aprobo, ni bezonos revizii ĉiujn el ĝiaj redaktoj. Poste, la funkciigantino faris peton ĉe Meta kaj ankaŭ lokan peton por komunuma konsento. Ĉar ŝi intencas fari peton kiel "aŭtomata aprobo", ĉu ni nun devas fermi tiun lokan peton? Amike, CasteloBrancodiskuto 22:07, 8 Mar. 2011 (UTC)

Vikilibroj redakti

Saluton,

Vikilibroj estas en tre malbona stato. La ĉefpaĝo ĝis hieraŭ estis malordema; la bretaroj nomiĝas 'libro bretarioj'; la kontaktpaĝo estas malplena, la navigrubriko riparendas (randombook? maintenance? Policies and Guidelines?); eĉ bazaj ŝablonoj mankas; ĝis hieraŭ mankis eĉ maniero voĉdoni; kaj eble plej grave, la vasta plejmulto da utilaj tekstoj fakte estu en Vikifontaro!

Mi volas fariĝi administranto kaj revivigi la projekton. Ĉu tio eblas? Sendu al mi retpoŝton — ki.escaped.hotmail _ĉe_ gmail (punkto) com.

Dankon tre multe por viaj kontribuoj, Kajaeo 20:22, 8 Mar. 2011 (UTC)

Por fariĝi administranto vi devus esti kreinta vian konton de iom da tempo kaj esti signife kontribuinta. Helpemo estas bonvena, sed en vikimediaj projektoj estas reguloj kiujn ni respektu. Se vi deziras helpi kreu en via uzanto-spaco projektan paĝon (b:Uzanto:Kajaeo/Ĉefpaĝo) kaj administranto igos ĝin ĉefpaĝo. --ArnoLagrange 21:17, 8 Mar. 2011 (UTC)

Bone. Mi scias ke estas reguloj kiujn oni bezonas sekvi, sed mi vere pensas ke Vikilibroj estas en terura stato kaj bezonas tujan riparon, kaj mi pridubis ĉu iu estas sufiĉe vigla por ŝanĝi aferojn krom mi. Sed, se vi ne volas ke mi fariĝu administranto nun, mi povas kompreni tion. Jen mia listo de petoj por administranto:

  • Renomu la librobretarojn. Ekz, "Arto librobretario" estu "Librobretaro de Arto"
  • Ĉe la navigrubriko, ŝanĝu "randombook" al "Hazarda libro" kaj riparu ĝin; ĝisdatigu la kontaktpaĝon; traduku "maintenance" kaj "Policies and Guidelines"
  • Forigu ĉiun paĝon pri literaturo. Ne estu literaturo en vikilibra projekto. Mi nun penas eksporti tiujn librojn al Vikifontaro, sed poste bv. forigi ilin.
  • Forigu:
http://eo.wikibooks.org/wiki/Pallada_Lingvo
http://eo.wikibooks.org/wiki/La_Kanada_Ĉarto_de_Rajtoj_kaj_Libero (Tio estu ankaŭ en Vikifontaro)
http://eo.wikibooks.org/wiki/Ĉiuj_formoj_de_la_pasivo (Denove, estu en Vikifontaro)

Nun en la diskutpaĝo mi eksplikis kial la ĉefpaĝo bezonas ŝanĝon, kaj kial mia lasta redakto estus pli taŭga. Espereble tio ŝanĝiĝos, sed por la listitaj aferoj oni devas esti administranto.

Dankon, Kajaeo 00:43, 9 Mar. 2011 (UTC)

Saluton denove,

Mi ree petas fariĝi administranto. Mi ekde pli ol monato estas eble centoble la plej aktiva kontribuanto.

Dankon, Kajaeo 21:29, 12 Apr. 2011 (UTC)

Manubot redakti

Bonvolu aldoni robotan statuson al Manubot (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) por komunuma konsento. CasteloBrancodiskuto 01:59, 12 Mar. 2011 (UTC)

Dankon. CasteloBrancodiskuto 20:28, 14 Mar. 2011 (UTC)

Pri diversaj konstruitaj lingvoj redakti

Arno, vi skribis en la vikio pri Uropi, ke vi interesiĝas pri konstruitaj lingvoj. Eble vin interesos la artikoloj, kiujn mi skribas en La Riverego pri tiu temo ekde numero 99. Sylvain 18:20, 12 Mar. 2011 (UTC)

Lokumilo Antarkto redakti

Saluton Arno, verŝajne aperis problemo kun aperado de lokoj en Antarkto sur mapoj. Vidu Monto Erebus. Ĉu necesas aldoni ion en ŝablonon Geokesto? Petro@diskkont 07:15, 15 Mar. 2011 (UTC)

Mi senkulpigas min pro malfrua respondo, sed mi okupiĝis per ŝablono al Saharo. Rilate al la Lokumilo Antarkto mi fakte kopiis datojn el alilingva vikipedia versio. Laŭ mia opinio sufiĉus aldoni parametrojn kiel por ĉiu alia lando. Do kvar mezurojn - por supro, malsupro, dekstre kaj maldekstre kaj eventuale rilatumo (angle: ratio). La "surpapera" mapo estas ja plata kiel ĉiuj mapoj, la mapo ne estas reliefa aŭ tridimensia, por ke la mapa markilo devus ĉirkaŭiri ion. Mi provos ekscii la kvar dimensiojn. Ankoraŭ unu noto. Ĉu ni povus markigi punkton sur mapoj, kiu situas rekte sur la suda, eventuale sur la norda polusoj? Petro@diskkont 09:24, 15 Mar. 2011 (UTC)
La devenaj informoj estis prenitaj el en:Template:Location map Antarctica. Petro@diskkont 09:33, 15 Mar. 2011 (UTC)

Arno, mi devas ankoraŭ reveni por mallonga tempo al la problemo. Ŝablono Geokesto entenas parametrojn lokumiloj_x kaj lokumiloj_y, sed bedaŭrinde mi ne scias, ĉu ili nun funkcias aŭtomate, se estas uzitaj koordinatoj x kaj y aŭ ĉu necesas krei ian apartan ligilon al ili. Vi trovos la x-y parametrojn en sekcio Mapo preskaŭ tute sube en la ŝablono. Petro@diskkont 14:53, 15 Mar. 2011 (UTC)

Dankon almenaŭ por tio. Mi jam ankaŭ pripensis pri iaj dokumentadoj en la lokumilaj paĝoj, sed aldonado de la ŝablonoj en la diversaj temoj prenis al mi la tempon por fari tion. Dekomence mi nur eksperimentis, sed sufiĉe poste venis demando, ĉu eblas iel ŝanĝi mapojn en la lokumiloj tiel, ke ili estos ŝanĝitaj ankaŭ en la rilataj paĝoj. Eĉ kiam estas kreitaj ŝablonoj por mapoj, ĉu postaj ŝanĝoj en la lokumilaj mapoj iel influos la rilatajn artikolojn? Ekz. se mi aŭ iu alia volus ŝanĝi mapon en ĉiuj rilataj paĝoj pri municipoj de Ĉeĥio. Mi timas, ke ne sufiĉus ŝanĝi mapon en la lokumila ŝablono. Petro@diskkont 15:45, 15 Mar. 2011 (UTC)

Saluton, Arno. Mi ĵus kreis testan ŝablonon {{Geokesto lokumilo Antarkto2}}. Kaj poste uzis la sekvan kodon en la ŝablonetendilo.

<table>
{{Geokesto2 mapo|Antarctica relief location map.jpg|Situo de Monto Erebus enkadre de Antarkto|
 |{{Geokesto koor2dec|167|17||E|4}}|{{Geokesto koor2dec|77|53||S|4}}|Antarkto2| |tabelo|tipo= Monto }}
</table>

Ĉe la lasta ŝanĝo de la testa ŝablono mi elkomentis x kaj y. Ambaŭ estas senefikaj en la etendilo. Do la markilo restas en la sama, malĝusta pozicio. Do ni devos cerbumi kiel ni povus meti la formulojn de x kaj y iel en la lokumilan ŝablonon. Sed momente mi ne havas ideon. Mi eĉ jam rigardis en la anglan vikipedion, kie ekzistas ja en:Template:Geobox. Sed lokumilo por Antartiko tie ne ekzistas. Tial mi pensas, ke {{Geokesto}} en la nuna formo verŝajne ne subtenas tiajn mapojn. Do ni devos inventi ion aŭ plu serĉi kiel tio funkcius. Amike --Tlustulimu 18:45, 15 Mar. 2011 (UTC)

Ŝablono:Geokesto2 mapo2 redakti

Saluton, Arno. Mi hodiaŭ kreis la ŝablonon {{Geokesto2 mapo2}}, kiu jam bone funkcias. Sed ĝi nun uzas provejan version de {{Situo sur mapo}}, ĉar nur tiu subtenas kaj x resp. y kaj la ĝisnunajn parametrojn Supro, Malsupro, Dekstro kaj Maldekstro. La ŝablono {{Geokesto2 mapo}} ne enhavas iun ajn kodon por x kaj y. Do ĝi ne povas funkcii kiel atendite.

Nun ni faru eble liston, por ĉiuj landoj kaj regionoj, por kiuj lokumiloj laŭ la ĝisnuna maniero ne eblas, sed eble ie troveblas subŝablono por {{Situo sur mapo}}. Tia listo povus esti uzata en {{#switch:-bloko por voki {{Geokesto2 mapo2}} kun kelkaj parametroj ene de {{Geokesto2 mapo}}.

Mi proponas la jenajn landojn kaj regionojn:

  • Ruslando (tro granda por tio)
  • Kanado (parte tro proksima al la polusa regiono)
  • Antarkto (eĉ ĉirkaŭas la sudan poluson, tiel ke nur eblas x kaj y)
  • Grenlando (tre proksima al la polusa regiono)

Ni ja poste povus aldoni pliajn, se necesus.

Krome la proveja versio de {{Situo sur mapo}} estu tiel plibonigata, ke la ĝisnuna Lon-dir=U denove funkciu. Mi jam trovis la helpan ŝablonon, kiu estu iomete ŝanĝata, nome {{CoordinateLONG}}. Ĝi enhavas W, sed ne U. Poste ni povos kopii la novan kodon al la ĉefa ŝablono {{Situo sur mapo}}. La necesaj subŝablonoj jam ekzistas ekde 2009, kiam mi serĉis eblecon havi pli ol unu markilon sur la sama mapo. Sed ni krome devos ŝanĝi unu mapon, nome tiun de Ruslando. La nova estas nun {{Situo sur mapo Ruslando2}}, dum ke la malnova estas {{Situo sur mapo Ruslando}}. Amike --Tlustulimu 17:37, 16 Mar. 2011 (UTC)

Mi ĵus kreis la provejon {{Geokesto2 mapo/provejo}} kun dokumentado. Kaj la mapo kun la markilo bone aspektas. Krome mi jam metis tien la korektitajn koordinatojn laŭ la germana artikolo Mount Erebus. Amike --Tlustulimu 19:13, 16 Mar. 2011 (UTC)

Centrigo de la parametroj en kolono redakti

Saluton Arno, en la ŝablono Geokesto io okazis kun aranĝo de la parametroj aperantaj en kolono unu sub la alia. Antaŭe ili estis aperantaj en pozicio "center" rilate al maldekstra flanko de la ŝablono, sed nun ili aperas en pozicio "maldekstre". Ĉu vi hazarde ne scias, kie oni devas korekti tion, por ke denove aperu pozicio "center" en la parametroj en la ŝablono Geokesto? Petro@diskkont 18:13, 20 Mar. 2011 (UTC)

Saluton Arno, denove fuŝiĝis la centrigo en la ŝablono. Ĉu vi antaŭe faris ion kun tio, ke la parametroj denove revenis al centra pozicio? Alilingvaj versioj funkcias kun pozicio center. Kial tio ne povas esti ankaŭ ĉi tie? Ĉu iu intence malice ŝanĝas tion? Petr Tomasovsky 14:42, 3 Maj. 2011 (UTC)
Mi ne vidas la fuŝaĵon. Ĉu ŝanĝo estis farita al unu el la subŝablonoj ? AL @ 17:38, 3 Maj. 2011 (UTC)
Strange. Hieraŭ ĉiuj parametroj estis vicigitaj dekstren, hodiaŭ ili estas denove en pozicio "center". Petr Tomasovsky 13:52, 4 Maj. 2011 (UTC)
Eble temas pri nur portempa paneo de ligo al iu CSS.dosiero kiu difinas aspekton de eroj en paĝo. AL @ 18:40, 4 Maj. 2011 (UTC)

Permeso por roboto redakti

Ŝajnas al mi ke mi ne havas la rajton por registrigi la peton ...Mi certe volas funkciigi roboton en la esperanta Vikipedio. Eble vi povas helpi min fari la peton. Amike, Glavkos 21:25, 20 Mar. 2011 (UTC)

Salut Arno, je te fais une copie ici du message laissé sur ma page redakti

  • J'ai démissionné aujourd'hui (21 mars 2011) de l'Association Amical de la Viquipèdia afin de pouvoir commenter et critiquer en toute liberté et sans nuire a l'Association à cause d'une situation d'attaques constantes et d'absence de réaction de la part de notre Association. Je prépare une offensive et je vais également l'annoncer à Castelobranco. A bientôt, una abraçada ben bona, Claudi/Capsot 22:33, 21 Mar. 2011 (UTC)

Arpitana ortografio redakti

Saluton,

Mi ŝatis renkonti vin en Perpinjano kaj aŭdi vin paroli en esperanto nature. Nun mi deziras rememori esperanton kaj komenci ne nur legi, kaj ankaŭ paroli ĝin.

En la renkonto vi diris, ke en la Arpitana Vikipedio la leganto povas elekti la ortografion de artikulo. Mi ne trovis kiel fari tion. Ĉu ĉi tio farata aŭtomate? Aŭ ĉu la versio en ĉio ortografio devas esti skribata permane?

Dankon! --Amir Eliŝa Aharoni · diskuto · venu bonigi interlingvajn ligilojn! 23:59, 21 Mar. 2011 (UTC)

Ŝablono por Bajkalo redakti

Saluton Arno, vi estas ĉi tie pli baldaŭ ol Narvalo kaj Yekrats, ĉu vi povus kopii en Diskuto:Bajkalo la ŝablonon kaj enmeti ĝin kun la du dosieroj tie troviĝantaj sub sekcio Ŝablono por la paĝo en la paĝon pri Bajkalo? La paĝo estas protektita kaj mi ne scias, kiam Narvalo revenos. Dankon. Petr Tomasovsky 19:25, 22 Mar. 2011 (UTC)

Interlingvaj ligiloj redakti

Saluton,

En la paĝo kie mi petis ebligi la etendilon por alcentrigi la interlingvaj ligiloj nun estas multaj diskutoj lastatempe. Eble vi deziros skribi tie vian opinion. La paĝo estas tie: mediazilla:15607.

Dankon. --Amir Eliŝa Aharoni · diskuto · venu bonigi interlingvajn ligilojn! 18:52, 25 Mar. 2011 (UTC)

Ŝanĝo al Ŝablono:Propono de forigo/Kodo redakti

Saluton, Arno! mi hodiaŭ korektis la eraron en {{Propono de forigo/Kodo}}, kiu kaŭzis, ke en aldonoj aŭtomate aperas *via* subskribo (de 2009, aŭ tutkaze malnova). Bonvolu rigardi kaj se enorde publikigi la ŝanĝintan ŝablonon. Kore salutas --Doesle 19:43, 26 Mar. 2011 (UTC)

Mi anstataŭigis per &#152; kio estas la html-kdo por ~ ŝajne pli taŭge. AL @ 21:20, 26 Mar. 2011 (UTC)
Tio nun montriĝas kiel «subskribu per &#152;» --Doesle 22:34, 26 Mar. 2011 (UTC)
via solvo kvankam ne perfekta ŝajnas la plej bona. Mi restarigis ĝin post diversaj malsukcesaj provoj. AL @ 08:48, 27 Mar. 2011 (UTC)

Jubilea simbolo de UEA redakti

Saluton! Mi kreis SVG-version de la simbolo aldonita de vi. Ĉu mi vere rajtas uzi CC-BY'n? Mi ne tre certas pri tiaj leĝaj aferoj… — SGC.Alex 19:03, 18 Apr. 2011 (UTC)

Jes, mi planis iri al IREM, sed bedaŭrinde mi ne povos ĉi-jare pro multaj kaŭzoj… Domaĝe, mi tre ŝatus vidi la filmon pri Esperanto kaj partopreni en aliaj programeroj… — SGC.Alex 20:26, 18 Apr. 2011 (UTC)

Problemoj pri redaktado redakti

Kara amiko, jam antaŭ kelkaj tagoj mi havas problemojn pri redaktado, nome mankas supra lineo de ikonoj en redaktofenestro kaj ne funkcias spcialaj signoj sube. Fari ĉion permane estas tre tede, do ĉu vi scias kiel ripari tion? En rusa vikio ĉio funkcias bone. Dankon! Uzanto:RG72

Reiri al la uzanto-paĝo de "ArnoLagrange/arkivo 2011 1".