Uzanto-Diskuto:ArnoLagrange/arkivo 2013 1

Vivtempo redakti

Mi faris: Károly Szász (literaturhistoriisto).--Crosstor (diskuto) 08:40, 16 Dec. 2012 (UTC)

Mi faris: József Székács, sed sen specialaj hungaraj literoj, ĉar en alfabeta listo plej ofte la hungara lingvo ne faras diferencon inter ili, do a estas la sama, ol á, ktp. Vidu ekzemple: Kategorio:Hungaraj akademianoj! --Crosstor (diskuto) 10:13, 16 Dec. 2012 (UTC)
Ekzemple Zetey uzas tiun sistemon, mi nur transprenis ĝin, ĉar estas multe da komunaj listoj.--Crosstor (diskuto) 05:19, 17 Dec. 2012 (UTC)

Saluton Arno! Volante aldoni intervikian ligilon al EU, mi konstatis ke intervikiaj ligiloj de {{Vivtempo}} troviĝis ne en la ĉefa paĝo, sed en dokumenta paĝo, krome la ordo de tiaj ligiloj ne estis laŭalfabeta. Pro tio mi kunfandis ambaŭ listojn de la ĉefa kaj dodumenta paĝoj kaj transigis ĉion al la ĉefa paĝo. Tamen, mi poste konstatis, ke en kelkaj alilingvaj korespondaj ŝablonoj, kaj interalie en la angla, Intervikiaj ligiloj troviĝis ankaŭ en dokumenta paĝo. Pro tio mi starigas al vi la demandon: ĉu tio havas apartan utilon? --Dominik (diskuto) 13:10, 18 Dec. 2012 (UTC)

Dankon pro viaj klarigoj Arno - mi sendube maltrafis gravan epizodon en Vikipedio:Diskutejo, ĉar antaŭe oni rekomendis loki intervikiajn ligilojn sur la kod-paĝon inter <noinclude> kaj </noinclude>. --Dominik (diskuto) 18:40, 18 Dec. 2012 (UTC)

Ankingameloko redakti

Saluton, Arno. Mi ĵus kreis la artikolon Ankingameloko. Sed la aŭtomata kategorio "-13° N" estas malĝusta, ĉar devas esti "13° S". Mi supozas, ke la eraro ie troviĝas en {{koord}}, kiel videblas ankaŭ se la musmontrilo tuŝas la supran koordinatan ligilon. Do, tiam videblas malsupre en la statusa linio de la foliumilo stultaj negativa nordo, kvankam devus esti sudo. Strangas, ke la supra ligilo mem ŝajnas esti ĝusta.

Ĉe la ilar-servila ligilo ĉe la mapo kun markilo tio ne okazas. Tie ĉio estas ĝusta. Ĉu vi havas ideon, kiel ni devus korekti {{koord}} aŭ ĝian subŝablonon? --Tlustulimu (diskuto) 13:27, 18 Dec. 2012 (UTC)

Mi ĵus testis la jenan kodon en la ŝablonetendilo:
{{Koord/situo sur mapo|13|49||S|48|17||O|city:Ankingameloko|montru=entekste,titolo}}

Ĝi funkcias ĝuste. Do, la problemo estiĝas iel en {{situo sur mapo}}, nome en ties parto por Koord/situo sur mapo. Mi esploros tion. --Tlustulimu (diskuto) 14:02, 18 Dec. 2012 (UTC)

Saluton, Arno. Ne mi trovis la solvon, sed germana vikipediisto, kun kiu mi retbabilas per irc. Sed mi devis alĝustigi la ŝablonojn, ĉar ja estas tie kaskada protekto. Amike --Tlustulimu (diskuto) 21:51, 18 Dec. 2012 (UTC)

Eble simila problemo, mi ne scias: En la artikolo Kenaia Duoninsulo, ne de mi, la ŝablono {{koord}} ne bone funkcias: mi provis simpligi la kodon, kiu ĝis nun artikolotekste estis simple kopiita el la angla vikipedio, laŭ informetoj de la ŝablona dokumentado, sed tio ne solvas la problemon. Ĉar vi estas la ĉefa prilaborinto/anto de la ŝablono, eble vi havas ideon kio misas - tial mi petas vin mem rigardi al la artikolo pri la alaska duoninsulo kaj vidi ĉu vi trovas kio malfunkcias tie. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 10:32, 19 Dec. 2012 (UTC)

Saluton, Thomas kaj Arno. Mi ĵus korektis la eraron. Hieraŭ mi aldonis ion al kelkaj ŝablonoj, sed ne alĝustigis tion. La artikolo Kenaia Duoninsulo nun bone aspektas. La eraro estis kaŭzita de fuŝeto en {{Koord/enigu/gm}}. Amike --Tlustulimu (diskuto) 10:57, 19 Dec. 2012 (UTC)
Mi ĵus trovis tute stultan fuŝon ĉe kategorio en Aŭstralio (Anstataŭ S por sudo tie aperas N por nordo.) kaj Andaluzio (Anstataŭ W por okcidento tie aperas E por oriento.). Tie la aŭtomata kategoriigo de koordinatoj okazas per {{Koord/enigu/gms}}. Sed ial la direkto ne ĝustas. Mi supozas, ke la enplekto en {{geokesto}} ne estas ĝusta. --Tlustulimu (diskuto) 11:16, 19 Dec. 2012 (UTC)
Saluton, Arno. Mi ĵus ŝanĝis kodon en {{Situo sur mapo/provejo}}. Ĝi ne plu uzas {{Koord/situo sur mapo}}, sed rekte {{Koord}}. Mi jam provis ĝian uzadon redaktante la artikolon Ankingameloko, sed nur kun antaŭrigardo sen konservi ion. Mi pensas, ke tio estas la solvo. La nova kodo ĉiam transdonas decimalajn valorojn por la koordinatoj al la helpa ŝablono, do {{koord}}. Bedaŭrinde tio ne eblas per {{Koord/situo sur mapo}}.
Mi hodiaŭ vidis dum testoj, ke ĉe decimalaj koordinataj valoroj la aŭtomataj kategorioj ĉiam estas ĝustaj. Do, ni uzu la kodon, ĉu ne? Sed nur unu demando: por kio estas la parametro koordparam en {{situo sur mapo}}. Se tio ne havas kromefikojn en aliaj artikoloj, mi emus meti la kodon al {{Situo sur mapo}}. Krome mi verŝajne devos malfari miajn ŝanĝojn ĉe la subŝablonoj de {{koord}}, ĉar aperis kromefikoj. --Tlustulimu (diskuto) 17:33, 19 Dec. 2012 (UTC)
(+) Mi ĵus eltrovis per Templatetiger, ke koordparam estas uzata en nur unu artikolo, nome Eta Belto. Sed ial ĝi ne funkcias ĝuste, kiel bone videblas ĉe la ligilo al "Toolserver". Mi provos ripari tion, se eblas. --Tlustulimu (diskuto) 18:57, 19 Dec. 2012 (UTC)

Saluton, Arno. Mi ŝajne sukcesis korekti la artikolan aŭtomatan kategorion en Ankingameloko. Ĉikaze estis iomete zigzaga vojo, ĉar mi "korektis" ŝablonojn, kiuj ne devis esti korektataj. Mi jam malfaris la tieajn ŝanĝojn. Sed mi trovis la ĝustan solvon. Intertempe eĉ la servilo iomete sabotis la aferon, ĉar oni aktualigis la vikian softvaron. Sed eĉ por tio mi trovis solvon, nome en la angla vikipedio. Mi devis aktualigi la ŝablonon {{Koord/dekalgms/gm}}, ĉar ĝi subite ne plu ĝuste funkciis. Kaj Aŭstralio nun denove montras la sudan koordinaton ĉe la kategorioj, dum ke Andaluzio kaj Kenaia Duoninsulo montras okcidentan. --Tlustulimu (diskuto) 21:09, 19 Dec. 2012 (UTC)

(+) Mi pretervidis, ke en Eta Belto funkcias la parametro koordparam, ĉar ĝi nur efikas ĉe la koordinata ligilo en la titola linio de la artikolo, sed ne ĉe la markilo sur la mapo. Mi proponas, ke ni kunigu ĝin kun type, kiu estas uzata ĉe la mapo. Ĉar ĉiukaze devas esti uzataj anglaj vortoj, ĉar "Toolserver" Geohack ne "komprenas" ion alian, estus pli bone uzi la parametron type, por montri, ke ĝiaj valoroj estu anglaj. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 22:06, 19 Dec. 2012 (UTC)

Translation notification: Fundraising 2012/Translation/Adrianne Wadewitz video (captions) redakti

Hello ArnoLagrange,

You are receiving this notification because you signed up as a translator to Esperanto kaj franca on Meta. The page Fundraising 2012/Translation/Adrianne Wadewitz video (captions) is available for translation. You can translate it here:

The priority of this page is high. The deadline for translating this page is 2012-12-24.

Your help is greatly appreciated. Translators like you help Meta to function as a truly multilingual community.

Thank you!

Meta translation coordinators‎, 15:19, 18 Dec. 2012 (UTC)

Translation notification: Fundraising 2012/Translation/Howard Morland video (captions) redakti

Hello ArnoLagrange,

You are receiving this notification because you signed up as a translator to Esperanto kaj franca on Meta. The page Fundraising 2012/Translation/Howard Morland video (captions) is available for translation. You can translate it here:

The priority of this page is high. The deadline for translating this page is 2012-12-24.

Your help is greatly appreciated. Translators like you help Meta to function as a truly multilingual community.

Thank you!

Meta translation coordinators‎, 13:04, 19 Dec. 2012 (UTC)

Translation notification: Fundraising 2012/Translation/WEB documentary clip (captions) redakti

Hello ArnoLagrange,

You are receiving this notification because you signed up as a translator to Esperanto kaj franca on Meta. The page Fundraising 2012/Translation/WEB documentary clip (captions) is available for translation. You can translate it here:

The priority of this page is high. The deadline for translating this page is 2012-12-26.

Your help is greatly appreciated. Translators like you help Meta to function as a truly multilingual community.

Thank you!

Meta translation coordinators‎, 13:57, 20 Dec. 2012 (UTC)

Vikipedio sen reta aliro : nova versio havebla per Kiwix redakti

Jam tradukita kaj translokita en la Diskutejon. Ankaŭ, mi preferas seninterreta anstataŭ sen reta aliro, se ĝi estas ĝusta. Mi dankas vin tamen pro la poluro. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 17:46, 20 Dec. 2012 (UTC)

Grava diskuto en jena diskuto redakti

Saluton, Arno. Ĉu vi jam legis la jenan diskuton? Ĝi iel rilatas al nia diskuto pri Hornjoserbšćina.svg. Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:25, 20 Dec. 2012 (UTC)

Petoj en aliaj projektoj redakti

Kara Arno. Vi estas ununura burokrato en Vikilibroj, do bv. rigardi al b:Vikilibroj:Diskutejo#Permespeto_por_roboto_KuBOT (kaj se vi havas ian opinion pri nomigskemo en Vikilibroj, tia diskutero sekvas tie). Krome, mi trovis neniun detalan regulon pri administrantoj en Vikicitaro, post kioma tempo estas aprobataj administrantopetoj? Amike. --KuboF (diskuto) 18:43, 20 Dec. 2012 (UTC)

  Farite AL @ 21:37, 20 Dec. 2012 (UTC)
  1. mi donis robotan statuson al b:Uzanto:KuBOT
  2. mi esprimis opinion pri nomigskemo
  3. mi donis administrantajn rajtojn al q:Uzanto:KuboF

Dankon Arno! Kaj dankon pro esprimita fido. --KuboF (diskuto) 23:44, 20 Dec. 2012 (UTC)

Translation notification: Guidelines on potential conflicts of interest redakti

Hello ArnoLagrange,

You are receiving this notification because you signed up as a translator to Esperanto kaj franca on Meta. The page Guidelines on potential conflicts of interest is available for translation. You can translate it here:

The priority of this page is medium. The deadline for translating this page is 2013-01-08.

We are asking for community consultation on five proposed guidelines relating to potential conflicts of interest when people ask for resources belonging to the Wikimedia movement. We are hoping to get as much international involvement here as possible. Your assistance in translating this for your communities would be much appreciated! The Legal and Community Advocacy Team

Your help is greatly appreciated. Translators like you help Meta to function as a truly multilingual community.

Thank you!

Meta translation coordinators‎, 17:20, 21 Dec. 2012 (UTC)

Asteroidoj redakti

Prave, mi rimarkis, ke la anglaj listoj estas "listoj de listoj". Eble tiu sistemo plirapidigas la venon de la paĝoj...sed nececas krei 11 paĝojn, kiam ni faras nur unu. Ĉiel, mi listigis ĝis 9400 kaj kelkaj, (9400 ne havas nomon, sed vi rimarkos, ke iuj nenomitaj planedetoj de la angla listo jam havas nomon en JPL Smalbody Database).

--Jean-François Clet (diskuto) 21:52, 24 Dec. 2012 (UTC)

pétasser redakti

As-tu déjà pétassé un pantalon? HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 02:37, 27 Dec. 2012 (UTC)

Mi volis scii se vi konas la verbon pétasser, ĉar oni uzas ĝin en Okcitanio. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 18:53, 27 Dec. 2012 (UTC)

Bonne année redakti

À toi, cher ArnoLagrange/arkivo 2013 1, je te souhaite une très bonne année 2013. Que la santé, le bonheur, la chance et les bonnes contributions te soient. Tu as fait du bon travail cette année, donc on continue ainsi.   HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 22:25, 31 Dec. 2012 (UTC)

Internacia Instituto por Oficialigo de Esperanto kaj Instituto por Oficialigo de Esperanto redakti

Saluton, Arno. Mi ĵus vidis, ke vi en 2012 kreis la alidirektilon Internacia Instituto por Oficialigo de Esperanto al la ne ekzistanta Instituto por Oficialigo de Esperanto. Ĉu vi intertempe kreis artikolon pri tio sub alia titolo? Se jes, ĉu vi povus korekti la ne funkciantajn paĝojn aŭ eble forigi ilin? Amike --Tlustulimu (diskuto) 10:58, 4 Jan. 2013 (UTC)

Saluton! Estas Pest, kiu estas departemento, kie iam situis Pest (urbo). Similaj estas Tolna - Tolna (urbo); Békés - Békés (urbo), ktp. Pest (urbo) estis la origina, same en la hungara lingvo oni diris: Pest város. Pest (urbo) alinomiĝis. Aliparte Hungara Esperanto Asocio deklaris tiujn geografiaĵojn, kiuj meritas o-finaĵojn. Pest ne apartenas al o-finaĵoj, ĉar ne estis ĉefurbo, same Tolna, ktp restis tiel (ne Tolnao, Bekeŝo, ktp). Peŝto ne estas trafa vorto por la iama urbo, ĝi estas pli mallonga formo de Budapeŝto, nuntempe tiel uzas la hungaroj.--Crosstor (diskuto) 09:51, 5 Jan. 2013 (UTC)

Kolizio redakti

Jes! Mi ĵus faris multmultajn ŝanĝoj por aldoni ĝermojn pri usonaj subŝtatoj, do mi provis konservi kaj kunigi viajn kaj miajn penojn. -- Yekrats (diskuto) 21:14, 9 Jan. 2013 (UTC)

Arno, dankon pro via laborego ĉe la ĝermo-ŝablono! -- Yekrats (diskuto) 12:57, 10 Jan. 2013 (UTC)
Notu: Mi ĵus trovis mian alternativan simipligitan ĝermo-sistemon farite de mi antaŭ multaj monatoj, kiu apartigis la ŝablonon laŭ lando, ĝento/landano, ktp. Tamen, mi neniam uzis ĝin, ĉar mi neniam perfektigis ĝin. Vidu Uzanto:Yekrats/Ĝermo/bildo/testo -- Yekrats (diskuto) 13:26, 10 Jan. 2013 (UTC)

Termina problemo redakti

Saluton, Arno. Nun ankoraŭ mankas traduko aŭ almenaŭ pli malpli ekvivalento de fr:Aide:Nom de code de carte. Sed mi ne certas, ĉu mi ĝuste komprenas nom de code de carte. La plursenceco de code eble misgvidis min dum la traduko al nomo de mapa karto. Krome tio sonas iel strange. Ĉu vi povas helpi al mi pri la termino? Amike --Tlustulimu (diskuto) 19:05, 10 Jan. 2013 (UTC)

Ŝablono-Diskuto:Ĝemeleco#Aspekto redakti

Kara Arno, vi antaŭe prilaboris kaj protektis la ŝablonon ĝemeleco. Mi ne tuŝas ĝin, sed petas vin rigardi mian jenan komenton kaj esprimi vian opinion: ĉu estas kialo uzi signife pli grandan kadron de la flagetoj ol grandas la flagetoj mem? Mi nun ne vidas kialon, sed eble mi pretervidas ion. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 01:04, 15 Jan. 2013 (UTC)

Traduksciigo: Wikimedia Highlights, December 2012 redakti

Saluton ArnoLagrange,

vi ricevas tiun ĉi mesaĝon, ĉar vi registriĝis kiel tradukisto de la lingvoj ArnoLagrange ĉe Meta. La paĝo Wikimedia Highlights, December 2012 estas tradukpreta. Vi povas traduki ĝin ĉe:

La prioritato de tiu ĉi paĝo estas meza.


Please consider helping non-English-language Wikimedia communities to stay updated about the most important Wikimedia Foundation activities, MediaWiki development work and other international Wikimedia news from last month. Completed translations will be announced on Facebook, Twitter, Identi.ca and project village pumps. If you have questions about the translation notifications system, you can ask them at [1]. You can manage your subscription at [2].

Ni tre aprezos vian helpon. Tradukistoj kiel vi helpas al Meta funkcii kiel vere multlingva komunumo.

Dankon!

traduk-kunordigantoj de Meta‎, 08:05, 29 Jan. 2013 (UTC)

Ordigo de tabelaj nombroj redakti

Kara Arno,

en la nova artikolo insulaj ŝtatoj la nombraj tabelaj kolumnoj ordiĝas mise, se oni uzas la aliordigan ilon de funkcio class="wikitable sortable" (la vortaj kolumnoj kaj la komencaj numerigoj ja ordiĝas bone). Mi esperis ke apliko de la ŝablono "nombro" eble helpus en ĝusta ordigo de la unuopaj tabelaj kolumnoj. Sed ne estas tiel. Pri aldona testado de ŝablono "formatnum:" mi nun ne havas energion, mi supozas ke ankaŭ tio ne ŝanĝus ion ajn. Eble mi preteratentas simplan solvon. Ĉu vi havas ideon kiel elegante solvi la mison, sen investi eksterproporcie tro da tempo? --ThomasPusch (diskuto) 23:36, 29 Jan. 2013 (UTC)

Mi supozas ke la sola solvo estas malpermesi ordigon de la kolumnoj kun nombroj kaj krei kolumnon por ordigo de la insuloj lau areo kaj loĝantaro (la unua jam ekzistas). La ordigo per "sortable" konsideras nur alfabetajn aranĝojn do 1000 venas antaŭ 20 ! --Arno Lagrange @ 00:05, 30 Jan. 2013 (UTC)
Saluton, Thomas kaj Arno. Mi ĵus legis en germana helpopaĝo pri tabeloj pri la tiea ŝablono de:Vorlage:Nts, kiu estas uzata por tiaj kazoj. Mi testis ion alian, nome data-sort-type="number" en la tabela kapo, sed nur antaŭrigarde. Bedaŭrinde tio nenion ŝanĝis en la misa ordigo, tiel ke mi ne konservis tion. Do, mi proponas, ke ni traduku la nomitan ŝablonon. Sed kiun titolon ĝi ricevu? --Tlustulimu (diskuto) 00:07, 30 Jan. 2013 (UTC)
Mi ankaŭ trovis ke oni povas aldoni la instrukcion data-sort-type="number" en la kolumnokapojn. Sed ankaŭ necesis ke la nombroj estu foramtigitaj per {{formatnum:}} kaj ne per {{nombro}} kiu fakte aranĝas nombrojn kiel sinsekvon da alfabetaj signoj. do nun en ordo. --Arno Lagrange @ 00:18, 30 Jan. 2013 (UTC)

Dosieroj por flagoj redakti

Saluton Arno! Mi legis viajn diskuterojn kun Uzanto:Fry1989, kaj vi tie referencas al "a consensus for using Esperanto name of flags instead of English names" - ĉar mi mem neniam aŭdis pri tia interkonsento, ĉu vi bonvolus doni al mi referencon pri ĝi? --Dominik (diskuto) 06:53, 2 Feb. 2013 (UTC)

Bv esplori arĥivojn de diskutejo. Estis diskutata ĉu uzi Esperantajn nomojn por flagoj (kaj dosieroj alŝutitaj ĉi-Vikipedie) ĉu uzi anglajn nomojn kaj ligi al dosieroj en Komunejo. Konkludo de la diskuto estis uzi la Esperantlingvajn, kaj per iu paĝo ni kontrolis ke niaj Esperantlingvaj dosieroj estas akurataj, ĝuste la samaj precize kongruaj al la oficialaj ŝtataj flagoj, laŭ proporcioj kaj kolornuancoj. Malavantaĝo estas ke oni devas paralele ĝisdatigi ambaŭ dosierkolektojn (kiel ekzemple kaze de ŝanĝo kiel en Libio- ĝuste la artikolo pri flago de Libio estis malakurata, ĉar ĝi montris la nun validan flagon dum la teksto plu priskribis la antaŭe validintan). Avantaĝo estas ke Esperantoparolantoj povas orientiĝi per kompreneblaj flagnomoj kaj ni povas aŭtomate funkciigi diversajn ŝablonojn kiuj ebligas montri flagon rekte ligitan al la Esperanta nomo de la lando. Antaŭe ekzistis ŝablono kiu tradukis al la angla nomojn de landoj por ebligi tiun aŭtomatecon, sed oni decidis forigi tiun tradukŝablonon. Mi nome estas la kreinto de la tradukŝablono, sed plimulto interkonsentis ke pli oportune estas havi plenan kolekton da dosieroj kun Esperantaj nomoj. Mi rakontas laŭ memoro kaj ne havas tempon esplori arĥivojn por pruvi ĉion tion, sed vi povas mem kontroli. --Arno Lagrange @ 07:20, 2 Feb. 2013 (UTC)
vidu

Mi kunmetis la du partojn de la bildo, por povi pli komforte legi la tutan paĝon el nur unu bildo. Mi konfuziĝis kiam mi rimarkis ke du trionoj de la enteno estas ripetita dufoje dum mi en la unua momento supozis ke temis pri artikolo kiu aperis sur du apartaj paĝoj. Kiam mi komprenis ke temas pri la sama paĝo kies supra kaj meza partoj aperas en la 1a bildo kaj malsupra kaj refoje meza partoj en la 2a, mi decidis kunmeti ambaŭ partojn tiel ke la bildo montru la frontpaĝon de la revuo tian kia ĝi estis kaj ke oni povu legi ĝin kvazaŭ oni havus la paperan version antaŭ la okuloj. Ĉu en ordo ? --Arno Lagrange @ 15:58, 7 Feb. 2013 (UTC)

Mi dankas vin ! Korajn salutojn. --Forstbirdo (diskuto) 16:21, 7 Feb. 2013 (UTC)

Floliumilo redakti

Saluton, Arno. Kiun foliumilon vi kutime uzas por vikipediumi? Mi uzas Fajrovulpon. Sed ĝi lastatempe fariĝis sufiĉe kraŝiĝema, precipe se mi volas redakti certajn paĝojn. Kutime helpas malŝalti WikEd. Sed tio ne estas bona solvo, ĉar mi tiam ne plu povas uzi ties ilon por serĉi kaj anstataŭigi ion kaj perdas la koloran markigon de la vikia sintakso. Iomete helpas malŝalti la ortografian korektilon. Sed tio estas same malbona solvo. Ĉu vi eble havas ideon, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 17:06, 7 Feb. 2013 (UTC)

Saluton! Mi ne komprenas Vin! Kial ne estas ĉi tiu artikolo neutrala kaj enciklopedia? Bonvolu klarigi. --Gnagyrobi (diskuto) 21:00, 12 Feb. 2013 (UTC)

Traduksciigo: Wikimedia Blog/Drafts/Wikipeidia Education Program: Walaa post redakti

Saluton ArnoLagrange,

vi ricevas tiun ĉi mesaĝon, ĉar vi registriĝis kiel tradukisto de la lingvoj ArnoLagrange ĉe Meta. La paĝo Wikimedia Blog/Drafts/Wikipeidia Education Program: Walaa post estas tradukpreta. Vi povas traduki ĝin ĉe:



This is the text for a blog post that will be published (together with the translation) at https://blog.wikimedia.org/ . If you have questions about the translation notifications system, you can ask them at [3]. You can manage your subscription at [4].

Ni tre aprezos vian helpon. Tradukistoj kiel vi helpas al Meta funkcii kiel vere multlingva komunumo.

Dankon!

traduk-kunordigantoj de Meta‎, 00:03, 13 Feb. 2013 (UTC)

Traduksciigo: Fundraising 2012/Translation/Drop down banner redakti

Saluton ArnoLagrange,

vi ricevas tiun ĉi mesaĝon, ĉar vi registriĝis kiel tradukisto de la lingvo ArnoLagrange ĉe Meta. La paĝo Fundraising 2012/Translation/Drop down banner estas tradukpreta. Vi povas traduki ĝin ĉe:

La prioritato de tiu ĉi paĝo estas alta. La limdato por traduko de tiu ĉi paĝo estas 2013-02-20.

Testing for the 2012/13 international fundraiser has started as part of the Foundations new all-year round fundraising strategy.

https://en.wikipedia.org/wiki/Euro?banner=B12_5C_Control_BU

This request will help us use a new style banner that we want to test in the top twenty/thirty languages.

If you have any question you can send an email to jseddonwikimedia.org or go to my user talk page:

https://meta.wikimedia.org/wiki/User_talk:Jseddon_(WMF)

Thank you all for your ongoing support :)

Ni tre aprezos vian helpon. Tradukistoj kiel vi helpas al Meta funkcii kiel vere multlingva komunumo.

Dankon!

traduk-kunordigantoj de Meta‎, 13:39, 13 Feb. 2013 (UTC)

Traduksciigo: Wikimedia Blog/Drafts/Wikipeidia Education Program: Walaa post redakti

Saluton ArnoLagrange,

vi ricevas tiun ĉi mesaĝon, ĉar vi registriĝis kiel tradukisto de la lingvoj ArnoLagrange ĉe Meta. La paĝo Wikimedia Blog/Drafts/Wikipeidia Education Program: Walaa post estas tradukpreta. Vi povas traduki ĝin ĉe:



This is the text for a blog post that will be published (together with the translation) at https://blog.wikimedia.org/ . If you have questions about the translation notifications system, you can ask them at [5]. You can manage your subscription at [6].

Ni tre aprezos vian helpon. Tradukistoj kiel vi helpas al Meta funkcii kiel vere multlingva komunumo.

Dankon!

traduk-kunordigantoj de Meta‎, 13:49, 13 Feb. 2013 (UTC)

Traduksciigo: Wikimedia Highlights, January 2013 redakti

Saluton ArnoLagrange,

vi ricevas tiun ĉi mesaĝon, ĉar vi registriĝis kiel tradukisto de la lingvoj ArnoLagrange ĉe Meta. La paĝo Wikimedia Highlights, January 2013 estas tradukpreta. Vi povas traduki ĝin ĉe:

La prioritato de tiu ĉi paĝo estas meza.


Please consider helping non-English-language Wikimedia communities to stay updated about the most important Wikimedia Foundation activities, MediaWiki development work and other international Wikimedia news from last month. Completed translations will be announced on Facebook, Twitter, Identi.ca and project village pumps. If you have questions about the translation notifications system, you can ask them at [7]. You can manage your subscription at [8].

Ni tre aprezos vian helpon. Tradukistoj kiel vi helpas al Meta funkcii kiel vere multlingva komunumo.

Dankon!

traduk-kunordigantoj de Meta‎, 04:43, 18 Feb. 2013 (UTC)

Multan dankon. Mi ĝojas nun esti parto de la vikipedia komunumo kaj espereble mi povos kontribui iomete. Jes, vi tute pravas, ke ĉe "forotoj" nur temis pri tajperaro de Kani. --Dirk 80 (diskuto) 23:06, 12 Feb. 2013 (UTC)

Reiri al la uzanto-paĝo de "ArnoLagrange/arkivo 2013 1".