i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Lepticed7!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi RG72 (diskuto)

Kaco redakti

Saluton, mi forigas la ligilon al Kaco sur la paĝo Peniso, ĉar Kaco estas alidirekto al Peniso, do tiu ligilo ne estas utila. Lepticed7.

Saluton. Mi tute komprenas vian logikon, sed mi sisteme ne nuligas alidirektilojn kaj kreas multajn, ĉar tiu povas altiri la atenton de leganto, kiu eble ne konas la vorton aŭ interesiĝas pri tiu. Tiuokaze li trovos, ke estas nenio prie, sed almenaŭ tio estas ia informo. Foje mi (kaj eble aliaj) malfaras alidirektilojn por krei novajn artikolojn. Imagu, ke iu vidas tion, ke kaco esta nur alidirektilo por peniso kaj havas informaron aŭ ideojn por krei novan artikolon kaco. Nur ĉar estis tiu alidirektilo.--kani (diskuto) 17:01, 31 maj. 2020 (UTC)Reply
@Kani: Mi komprenas. Mi neniam pensis pri tiu uzo. Dankon! Lepticed7 (diskuto) 17:15, 31 maj. 2020 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Saluton. Lastatempe mi klopodis plialtigi kvantan kaj kvalitan nivelojn de kelkaj el la mil havendaj artikoloj. Kelkaj el ili restas neatentitaj en listo de proponoj por estis akceptitaj en la listo de legindaj artikoloj, kiuj estas ne la unua, sed la dua kategorio post Elstaraj artikoloj. Por ĝisdatigi tion mi proponas vizitojn al almenaŭ kelkaj el tiuj ses artikoloj kaj partoprenu en la balotoj anoncitaj komence de la artikoloj. Temas pri Jane Austen, Lenin, Abraham Lincoln, Karolo Lineo, Fernão de Magalhães kaj Mekko. Jen varieco, por ke vi elektu vian preferatan temon, kaj ne forgesu, ke temas pri elekto de gravaj artikoloj, sendepende ĉu vi konsentas ideologie kun la temo. Dankon.--kani (diskuto) 12:38, 18 aŭg. 2021 (UTC)Reply

Demando pri posedo de libro redakti

Saluton, mi vidis vian demandon en la diskutpaĝo Vikipedio:Diskutejo/Diversejo "Ĉu iu havas la libron “Universalaj Lingvoj en Svislando”? Mi ne havas ĝin, kaj sentus min stranga rekte en la diskutpaĝo noti "mi ne" kaj estus multaj aliaj kiuj same skribus "mi ne" "mi ne" "mi ne" "mi ne". Tamen mi esperas ke troveblas iu kiu jes havas ĝin en la bretaro, kaj substrekas, ke se neniu publike respondis vian demandon en la diskutpaĝo Vikipedio:Diskutejo/Diversejo, tio ne signifus ke neniu vidis la demandon aŭ neniu interesiĝis pri ĝi... ThomasPusch (diskuto) 17:07, 14 sep. 2023 (UTC)Reply

Saluton @ThomasPusch. Dankon! Iu trovis la libron, kaj sendis fotojn al mi. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 18:15, 14 sep. 2023 (UTC)Reply
Bonege. ThomasPusch (diskuto) 18:17, 14 sep. 2023 (UTC)Reply