Uzanto-Diskuto:Marcos/Arĥivo:2004-2006

Dankon! redakti

Dankon pro via redaktadoj. La logiko-rilatitaj artikoloj legiĝis tre bele.
--Rick MILLER 18:37, 4. Aŭg 2004 (UTC)

Dankon pro via mesaĝo. Mi aniĝis en la menciitan grupon, kaj esperas partopreni en interesegaj diskutoj tie. Livajo 18:52, 31. Aŭg 2004 (UTC)

Alveno redakti

Bonan tagon. Mi komencis reale hieraŭ eniri la vikipediistejon kaj vi jam korektis miajn erarojn ! Dankon pro tio. Mi aldonis okulo kaj Le Mans en la listo de stumpo. Ĉu estas korekte ? Ĉu vi konas tiun urbon ? Ĝis baldaŭ. --Jerome 10:44, 24. Okt 2004 (UTC)

We need your vote for undeleting la ĉenglia lingvo in the English Wikipedia. Vote at en:Votes for Undeletion and you can help us save the article.

Protektitaj paĝoj redakti


Korektu biskviton, se ne plaĉas al vi.:) Do mi volas peti vin krei apartajn artikolojn pri kombinaĵo, aranĝaĵo, permutaĵo (el kombinatoriko). Mi ne kuraĝas traduki ilin, sed tre interesas min. Narvalo 19:49, 3. Jun 2005 (UTC)

Dankegon! redakti

Pro via propono pri la artikolo de la semajno, Kantabrio. Mi multe laboris pri ĝi, sed ankoraŭ estas kelketaj mankoj :D Fakte ĉi tiu mardo estas mia naskiĝdatreveno, do, jen bela prezento. Dankon! Meitneriu 22:23, 12. Jun 2005 (UTC)

Klarigu, kiam vi kontraŭas redakti

Estimata Marcos, estus tre afable, se vi klarigus vian vidpunkton, se vi kontraŭas ion. Mi parolas nun pri la elekto de Vikipedio:Artikolo de la semajno. Tio gravas, ĉar se vi kontraŭas pro malbona kvalito de artikolo, eblas ŝanĝi (plibonigi) la artikolon. - Slavik IVANOV 22:38, 11. Okt 2005 (UTC)

Forigo de "Kiel ligi al ReVo" redakti

Mi hodiaŭ rimarkas ke vi forigis la klarigojn pri kiel ligi de Vikipedio al ReVo ne pravigante ĉi forigon. Mi ne komprenas kial vi faris tion. Ni bezonas plu konstrui la Vikipedion, ne malkonstrui kio estas jam ekkonstruita. Dankas pro la komprenemo Arno Lagrange  07:36, 9. Jan 2006 (UTC)

Mi ne forigis la enhavon, sed simple movis ĝin al Vikipedio:Reta Vortaro, ĉar ĝi ne estas enciklopedia afero, sed teknika afero de la Vikipedio. Mi nun denove forigis tiun paragrafon de Reta Vortaro, kaj tie ligis al Vikipedio:Reta Vortaro. Ĉu tiel estas en ordo? Marcos 09:31, 9. Jan 2006 (UTC)
Jes en ordo. Nur se vi plenigus la fenestreton "Resumo", mi ne bezonus demandi. Dankas Arno Lagrange  21:17, 9. Jan 2006 (UTC)

Piedpilko/ado redakti

Mi nun movis la diskuton pri piedpilko/piedpilkado al Diskuto:Piedpilkado, por ke aliaj povu pli facile kundiskuti. Eble tiel freŝaj ideoj alvenos al la diskuto. Marcos 23:31, 15. Jan 2006 (UTC)

Mi petas vin demandi en la germana vikipedio, kial oni ne distingas sekse inter la aktoroj: Kial oni ne formis la Kategoriojn Schauspieler kaj Schauspielerin? Narvalo 16:15, 13. Jan 2006 (UTC)


Ĉar mi ne volas aspekti kvazaŭ seksisto, mi ne emas demandi tion en la germana Vikipedio. Por mi la respondo estas klara: Ĉar ĝi estus tro seksista pensmaniero. Se vi tamen volas mem demandi, mi povas traduki la demandon al la germana por vi, por ke vi povu demandi, kaj poste mi tradukos la respondojn al Esperanto. Ĉu bona propono? Marcos 16:40, 13. Jan 2006 (UTC)

Post-IS-a saluto redakti

Saluton Marcos! Hodiaŭ mi vizitis vian vikipediistan paĝon kaj kun surprizo eksciis, ke vi estas tiu Marcos, kun kiu mi iom babilis (ankaŭ tokipone ;-) dum la IS en Xanten. Estas surprizo por mi nun post nia renkontiĝo ekscii, ke vi samtempe estas unu de la plej aktivaj redaktantoj de la Vikipedio. Verŝajne ankaŭ vi ne sciis pri mi, ke mi ankaŭ engaĝiĝas en la projekto (nuntempe ĉefe verkante robotojn), ĉar ja ne tuj diveneblas mia kromnomo laŭ mia vera nomo. Mi ĝojas pro povi kunlabori kun vi ĉi tie! Marek BLAHUŠ el Ĉeĥio, vikipediisto Blahma 14:03, 14. Jan 2006 (UTC)

Baloto redakti

Via balotpropono kaŭzis tutan duoniĝon de la komunumo. Gratulon :( Eble ni devas deklari, ke la baloto estas egala kaj ni demandu aliforme. Narvalo 22:09, 20. Jan 2006 (UTC)

Mi pardonpetas pro tio. Fakte, origine Internaciulo proponis baloton, kaj mi nur formaligis la proponon. Neniuj kontraŭis, kaj male la homoj ekvoĉdonis, do mi oficialigis la okazon de la baloto. Nur poste homoj ekkritikis la demandon kaj la eblajn respondojn, kaj mi nun tute konsentas kun la kritikintoj. Pro tio, mi nun haltis la baloton.
Ŝajnas, ke ni nun ne provu fari regulojn pri uzo de ge- kaj -in kaj mencio de sekso en la unua frazo. Nur restas la grava malkonsento pri laŭseksaj kategorioj. Pri tio ni unue pludiskutu sur Vikipedio diskuto:Baloto pri ge- kaj -in provante trovi konsenton. Se ni ne trovos konsenton, ni devos okazigi baloton nur pri ĉi tiu temo. Marcos 13:47, 21. Jan 2006 (UTC)

Kategorioj laŭ sekso redakti

Mi kontrolis unu aktorinon ĉe la portugala vikipedio: pt:Stella Adler. Ŝi aperas en la portugala [Listo de usonaj aktorinoj] kaj en [kategorio:Aktoroj]. En la teksto aperas, ke ŝi estas aktorino. Sed, se oni skribas jam 3 frazojn, oni devas aludi je sekso (ŝi ... -- sed tio ne gravas). Neniu vikipedio formas kategoriojn laŭ sekso - krom la franca. Narvalo 22:14, 20. Jan 2006 (UTC)

Ina aktoro redakti

Kara Markos,

Mi konsideras "ina aktoro" anstataŭ AKTORINO preskaŭ personan ofendon! Tiu estas pajaceco! Ni akordigas pri listo pri AKTORINOJ. Inaj aktoroj estas inaj viraktoroj. Vi fuŝis nian akordon kaj tre ŝangrenigas min. Roberto 07:39, 28. Jan 2006 (UTC)

Nia konsento ja estis sekvi PMEG-on por ĉi tiuj demandoj. Laŭ PMEG, aktoro estas sekse neŭtra radiko. Do via argumento tute ne validas. Rigardu ĉi tie. Kompreneble, tamen eblas uzi la vorton "aktorino" kun la signifo "ina aktoro", sed mi kredas ĝin evitinda, ĉar ĝi povas kaŭzi konfuzon pri la signifo de "aktoro" (kiel ĝi ja faris ĉe vi). Marcos 11:44, 30. Jan 2006 (UTC)

Baloto redakti

Se ne ekzistas regularo pri balotoj, laŭ kio vi decidis pri nevalideco, oficiala komenciĝo ktp.? Narvalo 12:44, 22. Feb 2006 (UTC)

Laŭ praktikaj konsideroj, kun kiuj konsentas pluraj aliaj vikipediistoj:
  • Oficiala baloto devas havi klare formulitajn alternativojn (ĉifoje ne estis tiel, ĉar ne klaris, ĉu minuskligo temas nur pri la titolo aŭ ĉu pri ĉio).
  • Oni bone informu pri ĝi: Ekzemple, kiam antaŭ kelkaj semajnoj okazis la poste haltigita baloto pri -in kaj ge-, mi informis pri ĝi sur la ĉefpaĝo (ĉe Vikipediaj novaĵoj) kaj ĉe soc.culture.esperanto (por ke dumtempe neaktivaj vikipediistoj ankaŭ havu la ŝancon ekscii pri ĝi).
  • Ne estas konvene okazigi la baloton sur diskutpaĝo, ĉirkaŭata de longega diskuto kaj tial malfacile trovebla. Pli bonas havi ĝin sur aparta paĝo.
La fakto, ke pluraj aliaj vikipediistoj konsentas kun mi, ke ni havu la novan baloton, dum neniu defendis vian vidpunkon, ke la ĝisnuna baloto estu agsnoskita, montras ke aliaj vikipediistoj konsentas kun mi (eĉ tiuj, kiuj jam voĉdonis). Mi do petas vin ankaŭ akcepti, ke pli bone organizata baloto devos okazi. Marcos 13:00, 22. Feb 2006 (UTC)


:Laŭ praktikaj konsideroj, kun kiuj konsentas pluraj aliaj vikipediistoj: interkonsentas - krom Chuck - ĉefe majusklokredantoj. Oni trovas ĉiam 3-4 samkonsiderantojn.

Mia tikla rimarko kion mi ne povas elteni laŭ la unua laŭregula baloto: ŝajnas ke neaktivuloj volas altrudi kiel la aktivaj kontribuantoj laboru. Kiom da artikoloj pri homoj verkis kiuj volas pluan majuskligon? Kaj kiom, kiuj volas minuskligon kaj ĉiupaĝe alfrontas la problemon? Narvalo 13:32, 22. Feb 2006 (UTC)

Ĉu vi ne konas prepozicion DA? Kelke da ..., iom da ..., multe da ..., sufiĉe da ... ktp.? Petro 1. Mar 2006 15:51 (UTC)

Kompreneble mi konas la prepozicion DA. Pro viaj kritikoj, mi nun legis la koncernan paĝon en PMEG. Mi devas konfesi, ke la uzo de "kelke da" ŝajnas esti pli akceptebla ol mi pensis antaŭ legi tiun paĝon. Sed mi pensas ke mia lasta ŝanĝo al la artikolo pri Sud-Afriko tamen estas bona. PMEG ja skribas:
"Multaj kaj kelkaj estas uzataj jen pri individuaj, apartaj aferoj, jen pri kuna nedistingebla amaso. Multe kaj kelke estas uzeblaj nur pri nedistingebla amaso. Ne eblus do diri: *Kelke da homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.* Oni devas diri Kelkaj homoj..., ĉar temas pri la sentoj de ĉiu homo aparte."
En la frazo kiun mi ŝanĝis, la aliaj landoj de Afriko ja estas konsiderataj individue, ne amase, do pli bonas uzi "kelkaj" anstataŭ "kelke da". Marcos 19:18, 1. Mar 2006 (UTC)
Mi ne parolis pri "KIAJ LANDOJ", sed pri "KIOM DA LANDOJ" = "KELKE DA LANDOJ"!

TERTREMO redakti

Tremis tero sub liaj piedoj. Ĉu tio signifas, ke sub liaj piedoj estis tertremo?

Se vi hazarde ne scius, kie estas mia vikipediista paĝo, ĝi estas jen - Petro 1. Mar 2006 20:00 (UTC)

Mi ne komprenas vian metaforan eldiron (se ĝi estas metafora). Marcos 20:05, 1. Mar 2006 (UTC)
Vidu Borobuduron. Mi ne parolis pri tertremoj, sed sole pri tremoj de ĉirkaŭa tero. Tio estas diferenco kaj granda! Subite vi ne komprenis. Kiel stranga!
Do, ĉu vi bonvole povus al mi klarigi la diferencon inter moderaj tremoj de la ĉirkaŭa tero, kaj moderaj tertremoj? Marcos 20:25, 1. Mar 2006 (UTC)
Se vi ne scias tion mem, mi klarigos al vi nenion. Ŝajnas, ke vi ne havas senton por literaturo. Eble demandu tiujn, kiuj estis en tertremo kaj tiujn, kiuj sole sentis tremojn de ĉirkaŭa tero.
Kiel ĉio ĉi rilatas al literaturo? Mi povus nun iri al apude loĝanta konatulino, kiu iam rakontis al mi ke ŝi spertis tertremon, kaj demandi ŝin pri la diferenco, sed mi dubas ke ŝi povos respondi ion utilan. Pli verŝajne, temas pri tio, kiel kompreni la esperanton.
Ĉar poste en la artikoloj menciiĝas, ke Borobuduro ja troviĝas en tertrema regiono, ne estis stulta de mi supozi, ke ankaŭ en ĉi tiu okazo temis pri tertremoj. Se ne temis pri tertremoj, kiaspeca tremado do estas (kaŭzita de kio)? Marcos 20:48, 1. Mar 2006 (UTC)

Forigo redakti

Mi ne restarigos, ĉar tiu estis nacilingvaĵo simila al Donau (Flusss) Narvalo 11:36, 6. Mar 2006 (UTC)

Mi forigis pro gramatike malĝusta titolo; legu la regularon pri forigendaj artikoloj. Mi pensas, ke ne mia sed via agado detruas ĉi tie la komunumon. Ĉu vi havas ĉiam veron rilate regulojn, gramatikon, konduton ktp.? Ridinde. Narvalo 13:10, 6. Mar 2006 (UTC)

Kiun gramatikan eraron ĝi enhavas? Marcos 14:11, 6. Mar 2006 (UTC)

Baloto redakti

Mi ne komprenas. Vi forigis mian baloton dufoje! Tio ne estas bona. Mi atendas vian esprimadon. Mxcatania 13:08, 16. Mar 2006 (UTC)

Mi nenion forigis. Via voĉdono en la unua raŭndo troveblas pli sube en la paĝo. Nun vi saĝe ankaŭ voĉdonis en la dua raŭndo. (Dum iom da tempo estis kverelo inter mi kaj Ssire pri tio, ĉu ni aŭtomate transprenu voĉojn el la unua raŭndo al la dua. Li volis ke ne, kaj fine mi cedis al lia opinio. Sed ĉiam estis li, kiu forstrekis ĉiujn rtransprenitajn voĉojn). Marcos 17:43, 16. Mar 2006 (UTC)

Vi diras iufoje, ke mi ne skribu personajn komentojn kaj jen vi remetas miajn. Narvalo 12:35, 17. Mar 2006 (UTC)

Kiel parto de la diskuto ĝi estu konservota. Vi ja ne nur forigis vian atakon, sed ankaŭ la komentojn de mi kaj Robert Weemeyer. Sed neniam skribu personajn komentojn en artikolon aŭ en la nomspacon "Vikipedio" (do ekster la diskutpaĝojn). Kompreneble mi esperas, ke vi estonte entute ne skribos tiajn personajn atakojn. Sed ene de diskutpaĝo ĝi estu konservota, precipe kiam homoj jam respondis al ĝi. Marcos 12:40, 17. Mar 2006 (UTC)

Kara Marcos! Mi nur volis diri al vi, ke mi tre bedaŭras la lastatempajn diskutojn en la pribalota diskutpaĝo, kie kelkaj nomis vin "fihomo" kaj aliel primokadis aŭ insultadis vin. Laŭ via konduto vikipedia vi ĉiam ŝajnis al mi justa homo, sekvanta regulojn kaj, kio ĉefe gravas, zorganta ankaŭ fervore pri la ĝenerala priprojekta oficiala laboraĉo - ja kiu alia ol vi estas tiu, kiu ĉiusemajne ĝisdatigas la kadrojn *DLS ĉe la ĉefpaĝo, starigis la balotpaĝon, kontroladis la rajtigitecon de la balotintoj ktp. Post tiom multe da peno vi certe ne meritas tiujn nomojn, kaj mi bedaŭras, ke estas homoj, kiuj ne kapablas kompreni tion. Tamen, mi certas, ke vi sukcesos superiĝi de tio kaj daŭrigos vian profitigan agadon ĉi tie. Amike, Marek "Blahma" BLAHUŠ 15:13, 17. Mar 2006 (UTC)

Artikolo de la semajno redakti

Saluton. Mi tuj provos anstataŭigi la tekston pri Johnny Depp kiun vi verŝajne tre rapide tajpis (entenas tajperareton), de tiuj tri citaĵoj. Laŭ mi, estas originala, malkutima, kaj plej taŭga ĉar ĝi kuriozigas la leganton. Internaciulo 06:59, 3. Apr 2006 (UTC)

Mi havas alian ideon: Kiel kun "La traduko de la semajno?" Do, estas serioza demando. De Lupíro.

Listo de aktoroj redakti

Marcos, kun tiu listo estis problemoj. Mi ne kopiis ĝin, eĉ kiam fakte mi volis. Ĉar tiel nomiĝis ankaŭ la antaŭa listo (Nun listo de geaktoroj), mi unue movis la originan listoj de aktoroj al listo de geaktoroj kaj nur poste mi movis liston de aktoroj-viroj al listo de aktoroj. Kiam mi estis farinta tion, mi ekmiris, ĉar ambaŭ listoj turniĝis tien kaj reen (duobla redirekto) al unu kaj la sama listo. Mi do forigis tiun liston kaj denove restarigis ĝin kaj nur poste tio funkciis. Mi miras, ke ĉe tiu listo tio ne funkciis tiel, kiel ĉe aliaj movitaj artikoloj. Provu movi artikolon al titolo, kies nomo jam ekzistas, kaj vi bezonas konservi ĝin, sed sub alia nomo. Vi unue movos la unuan artikolon kaj poste vi movos la alian artikolon al la unua, sed nuntempe jam movita al alia titolo. Ĉu tio funkcios? Ni esperu, ke tia situacio ne plu aperos, ĉar kun tio estas problemoj. Ion similan mi devis solvi, kiam mi estis movanta artikolon pri Tony Blair. Ekzistis ambaŭ variantoj pri li - Tony BLAIR kaj Tony Blair. Ĉar la artikolo pri Tony Blair estis fuŝaĵo, mi simple movis Tony BLAIR al Tony Blair. Aperis averto, ke tia titolo jam ekzistas, kaj se mi volas forigi ĝin. Konfirminte mi forigis la unuan pri Tony Blair kaj samtempe pri Tony BLAIR mi movis al la forigita Tony Blair. Ĉi tie ĉio funkciis. Kiel mi jam skribis, mi miras, ke ĉe la listoj pri aktoroj tio ne funkciis. En historio de redaktoj mi "propramaniere" tie skribis tion. Do tio estis nenia mia malbona intenco "forigi" redaktintojn de tiuj ĉi listoj. Petro 8. Apr 2006 15:35 (UTC)

Dankon pro la detala klarigo. Finfine, ne estas tiom malbona afero, kaj vere estas malfacile en tiaj okazoj konservi ĉiujn historiojn. Marcos 15:38, 8. Apr 2006 (UTC)
Marcos, kial vi forigis liston de aktoroj, kiu havis la saman aspekton kiel listo de aktorinoj. Estis tri listoj: listo de geaktoroj (enhavanta kaj virojn kaj virinojn), listo de aktoroj (enhavanta sole virojn) kaj listo de aktorinoj (enhavanta sole virinojn). Nun listo de aktoroj tute malaperis. Kion vi faros kun tio? Petro 8. Apr 2006 15:57 (UTC)
Ĉu vi ne legis mian argumenton sur Diskuto:Listo de aktoroj? "Aktoroj" en pluralo ĉiam estas ambaŭseksa vorto. Marcos 15:58, 8. Apr 2006 (UTC)

Via ŝatemo al diskutado redakti

Marcos, se vi tiom bezonas diskuti kaj diskuti, bonvolu ekceli en diskutoj je Maksim-bot kaj ĝiaj tradukoj. Rigardu, kiel ĝi ekzemple tradukis tekston al dosiero pri liberigado de ovolo. thumb|left|180px|Ĉi tiu (ovario, ovujo) estas pri al malpremi ovo. Ĝusta teksto devas esti: Tiu ĉi ovario prepariĝas liberigi ovolon. Eble vi malmulte rimarkas tradukojn de la roboto de Maksim, kies tradukaĵoj estas multfoje fuŝitaj. Petro 18. apr 2006 16:31 (UTC)


Vidu forigendajn artikolojn. Tie estas nenia mencio pri tio, ke la artikolo estis plibonigita. Ĝi restis forigendaĵo. Se vi forgesis forpreni ĝin el forigendaĵoj, via eraro. Petro 22. Apr 2006 19:18 (UTC)

Jes, en Vikipedio:Forigendaj artikoloj estas mencio pri kontraŭo al forigo kaj ĉe Willhelm Tell kaj ĉe ALTENBURGER Adolf. Eble presu la aktualigo-paĝon en via retumilo unufoje, por ke vi vidu ĝidatan version de Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Marcos 19:21, 22. Apr 2006 (UTC)

Virinaj nomoj redakti

Saluton,

Mi volas scii vian opinion pri la virinaj nomoj. Ni uzas ĉi tie kelkfoje la formon Elizabeto, alifoje Elizabeta. (Ni povas uzi do klare la o-formon). Sed kion fari pri Julio-Julia, Mario-Maria. Tie ni ne povas uzi o-formon, nova radiko iĝus ridinda. (Ĉieliro de Mario aŭ Marieto). Mi demandas vin, ĉar vi estas pli sperta tiuterene ol mi. Narvalo 05:30, 23. Apr 2006 (UTC)

Tiom malfacila demando! Mi mem devus pli multe pripensi ĝin antaŭ veni al konkludo. Sed jen kelkaj pensoj:
Unue, ni ja ne tro multe esperantigu nomojn. Ekz-e, ni diru "Margaret Thatcher", kaj ne "Margareta" aŭ "Margareto". Tial, en multaj okazoj tute ne estas demando pri la ĝusta esperantigo.
Tamen estas kelkaj okazoj, en kiuj ni ja esperantigas nomojn (ekz-e nomoj de reĝoj, de ege elstaraj historiaj homoj, de dioj, de multaj esperantistoj ktp). Mi nun ne volas esprimi definitivan opinion pri inaj nomoj en ĉi tiuj kazoj, ĉar ĉi tiu temo ja ofte igas la homojn kvereli, kaj mi ne volas tiajn kverelojn en la Vikipedio.
Kiam temas pri esperantistino, ni povas simple uzi la formon, kiun ŝi preferis uzi; do ĉi tie ne povas esti kverelo.
En aliaj kazoj, ni eble povus havi jenan kompromisan solvon: En kazoj, kiam temas pri nomo, kiu nur havas inan formon (ekz-e "Elizabeth"), ni uzu la finaĵon -o (do "Elizabeto"). Kiam temas pri nomoj, kiuj havas kaj inan kaj viran Formon, ni uzu la finaĵon -a (ekz-e "Julia). Kion vi pensas pri tiu solvo? Ĉu ĝi povus kaŭzi problemojn? Ĉu ĝi devigus nin al tro multaj ŝanĝoj en la Vikipedio? Marcos 16:56, 23. Apr 2006 (UTC)

Forigendaj artikoloj redakti

Mi hodiaŭ aldonis ĉ. 150 titolojn al forigendaj artikoloj. Bonvolu trarigardi kaj forigi la forigindajn. Narvalo 19:14, 23. Apr 2006 (UTC)

Mi vidas, ke vi nur aldonis la ŝablonon "forigu", sed ne enmetis la artikolojn en Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Estas konsento, ke forig-proponoj nur validas, kiam ili ankaŭ menciiĝas en Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Mi do atendos, ĝis kiam ili aperos tie. Marcos 19:30, 23. Apr 2006 (UTC)
  1. kiel petita, ĉiu povas informiĝi pri la forigondaj artikoloj
  2. mi ne havas tri horojn pro plenumi viajn dezirojn Narvalo 20:35, 23. Apr 2006 (UTC)
Mi nun re-kopiis la artikolojn el Kategorio:Forigendaj artikoloj tiamaniere, ke ili aperas unu sub la alia, kio plifaciligas la superrigardon kaj ebligas diskutadon (kvankam daŭre ĝenas, ke ne estas ligiloj). Nun vi almenaŭ povas forigi la duoblajn menciojn de nomoj (tio eble estos laboro de dek minutoj). Marcos 20:45, 23. Apr 2006 (UTC)

Renomo de uzulo redakti

Mi tuj eksciinte pri la peto plenumis ĝin. Mi dum kelkaj tagoj ne havis konekteblecon al la reto pro familiaj kaŭzoj. Se montriĝas urĝe ke agu burokrato necesus ke mi ne estu la sola kun tiuj rajtoj. Arno Lagrange  19:40, 26. Apr 2006 (UTC)

Ĉu vi do volas, ke burokratiĝu kelkaj el la administrantoj. Tio verŝajne estas bona ideo. Eble ni kreu paĝon, kie administrantoj povas kandidatiĝi por burokrateco, kaj poste la aliaj povas decidi, ĉu ili subtenas la kandidaton aŭ ne. Ĉu vi kredas, ke tio estus bona ideo? Se jes, ni eble unue devas precizigi kelkajn ecojn, kiujn onta burokrato havu. Marcos 21:43, 26. Apr 2006 (UTC)
Mi tute konsentas kaj opinias ke kriterioj por akcepti uzulon kia burokrato estu pli drastaj ol por "simplaj administrantoj". Ni ja spertadas ke iuj administrantoj agis tre diskuteble kaj ke ilia agado esti akre diskutita. Arno Lagrange  22:10, 26. Apr 2006 (UTC)
Do ebla kriterio povus esti, ke oni unue devas dumtempe esti aktiva administranto sen altiri la kritikon de aliaj Vikipediistoj pri misuzo de administrantaj rajtoj. Sed eble ankoraŭ necesas aliaj kriterioj. Mi proponas, ke ni pludiskutu pri tio ĉe Vikipedia diskuto:Burokratoj. Ĉe Vikipedio:Burokratoj ni skribu pri la kapabloj de Burokratoj, simile kiel ni faris ĉe Vikipedio:Administrantoj. Marcos 22:23, 26. Apr 2006 (UTC)

Mi restarigis la artikolon Nacio. Mi trovas sensence forigi artikolon kiu estis ade redaktita de pluraj vikipediistoj kaj al kiu ligas multaj paĝoj (el kiuj ne plej malgrave la Ĉefpaĝo) . Se vi opinias ke vi prave forigas, bonvolu meti ligilon al la diskutpaĝo kie estis decidita ke oni forigu. Mi simple legis ke vi forigis "konforme al la propono de PaulP" sed kie ĝi estas ? Ĉu vi duope decidis forigi la laboron de dek aliaj ? ĉu vi konscias ke vi aperigas malpenan ligilon en centojn da paĝoj (pri iu fundamenta nocio). Mi ne aprobas tiajn agmanierojn. Vi devintus almenaŭ alidirekti al alia artikolo se estas prave ke ĉi artikolo ne esttas sufiĉe bona. Bedaŭrinde estas ke mi konstatas tion nur unu monaton post kiam la artikolo estis forigita. Arno Lagrange  20:24, 27. Apr 2006 (UTC)

Por petoj pri forigoj ja ekzistas Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Mi esperas ke vi jam konas tiun paĝon. En ĝi, oni diskutas, kiuj paĝoj estas forigendaj. Administrantoj forigu nur artikolojn menciitajn tie, kaj al kies forigu neniu kontraŭis dum certa tempo (la tempolimoj dependas de la speco de artikolo - vidu la regularon pri forigoj sube en la paĝo).
Sur tiu paĝo, PaulP skribis jenon pri la artikolo nacio:
Tiu ĉi paĝo ne listigas naciojn (kiel kurdojn, flandrojn, katalunojn), sed ŝtatojn (kiel en la diskuto oni ankaŭ komentis). Ĝi estas listo de sendependaj ŝtatoj, sed la artikolo "Sendependaj ŝtatoj" jam ekzistas aliloke. PaulP 15:10, 18. Mar 2006 (UTC)
Mi konsentis kun lia argumentado, kaj ĉar neniu kontraŭis, mi 15 tagojn poste forigis ĝin. (Mi fakte esperis, ke iu vidante la multajn ruĝajn ligilojn, baldaŭ ekkreus veran artikolon pri nacioj aŭ pri la koncepto de nacio, sed dum la 25 tagoj ĝis hodiaŭ tio ankoraŭ ne okazis).
Nun la versio restarigita de vi denove havas la problemon menciitan de PaulP. Mi espereble iam baldaŭ trovos tempon por ekverki artikolon, kiu vere temas pri nacioj, kaj tiam mi forigos la nunan enhavon de la artikolo. Aŭ ĉu vi havas argumentojn por konservi la nunan enhavon de la artikolo?
(Mi nun denove enmetis la diskuton pri la artikolo en Vikipedio:Forigendaj artikoloj). Marcos 21:17, 27. Apr 2006 (UTC)
Mi tute konsentas pri la kritiko pri la maltaŭgeco de la artikolo. Kio plej ĝenis min estis ke ekaperadis ligilo al nepluekzistanta artikolo. tion oni nepre pripensu antaŭ ol forigi. Forigi estas facile, sed ni evitu retropaŝojn en la konstruata projekto. Arno Lagrange  22:05, 27. Apr 2006 (UTC)

hello. could you like write an article in eo.wiki about Polish city, Świętochłowice, please? you can based on [:en:Świętochłowice|en.wiki]. in pl.wiki this article is candidate to a medal and it`s a needed factor. thank you very much! Szoltys

Kara Markoso!

Kion vi parolas, ĉu Esperanton aŭ Ido(n)? Kaj kion vi volas, ĉu traduki "ü" per "u" anŝtataŭ per "i", sed damne, kial tiam mia komunumo povas havi propran Esperantonomon? Kaj kial ĉi-tie jam estas tio memkonstruita regularo, sed nenio "Vorlage Deutsche Stadt" aŭ tiel ajn esperantlingve? Kio disputo estas pli grava?

Due: Ĉu la vikipedianoj komprenas la diferencon inter vojo kaj strato? Ŝajne ne. "Autobahn" estas "ekspresstrato", "Schnellstraße (KFZ-Straße)" estas "rapidstrato", "Europastraße" estas "Eŭropstrato". La vortoj "ŝosejo" kaj "vojo" en tio-ĉi rilato nur estas uzata de uloj, kiuj neniam pensis ion ajn pri stratoj! Momente mi vere ne havas emon pravigi min por ĝustaj vortoj kaj diskuti kun homoj, kiuj havas nulsperton rilate al trafiko.

Trie: Se la vorto "govo" por "Landkreis" ne plaĉas al vi, nu mem traduku ĉion regionon. Iam vi bezonos kaj mi - Lupíro - ridete salutos el la Algovio, pardonu ankoraŭ ja Alsubdisktrikio.

Kara Lupiro! Dankon pro viaj interesaj komentoj. Pri kiel transskribi "ü" mi mem havis dubojn, kaj eble vi pravas, ke "i" pli taŭgas ol "u". Vi povas ŝanĝi tion, se vi konsideras "i" pli taŭga ol "u".
Pri Esperantigitaj nomoj: Ekzistas la regularo Vikipedio:Nomoj de titoloj. Se tiuj reguloj ne plaĉas al vi, tiam menciu tion sur Vikipedia diskuto:Nomoj de titoloj, sed ne persone ataku min nur ĉar mi sekvas la regulojn.
Pri vojo kaj strato: Laŭ ReVo, strato estas vojo inter konstruaĵoj en urbo aŭ vilaĝo, do la vorto ne multe taŭgas por "Autobahn" nek por "Landstraße". Laŭ la vortaro Eo-germana de Krause, mi proponas "ŝoseo" por "Landstraße". Pri kiel traduki "Autobahn" en Esperanton regas multe da konfuzo. Sed "aŭtovojo" ŝajnas la plej uzata (ankaŭ laŭ guglo-trafoj). Memoru, ke "vojo" ankaŭ estas traduko de "Bahn", kaj ne nur de "Weg". Ĝi havas tre ĝeneralan signifon (laŭ ReVo vojo estas "spaco trairata por sin movi de unu loko al alia").
Pri govo: Mi ne scias de kie vi prenis tiun vorton. Mi trovas ĝin en neniu vortaro, nek trovas iun Esperantlingvan guglotrafon por "govo kaj estas" krom de vi verkitajn artikolojn. Do ŝajnas elpensaĵo via. Korektu min, se ne estas tiel. Marcos 10:37, 5. Maj 2006 (UTC)

Atomkerna centralo redakti

Atomkerna centralo estas tro germana!! Mi ĉiam legas nuklea, akvo- centralo. Narvalo 16:27, 6. Maj 2006 (UTC)

Mi elektis tiun nomŝanĝon, ĉar ni ja priskribas atomkernojn sub la titolo atomkerno, kaj ne sub la titolo nukleo. La plej ofta esprimo fakte estas atomcentralo, sed tiu estas iasence malĝusta (kiel mi nun klarigis en la artikolo).
(Paranteze, "Atomkerna centralo" tute ne estas germana! La germanaj esprimoj estas "Atomkraftwerk" (plej kutima, tamen iasence malĝusta) kaj "Kernkraftwerk"; do neniu esprimo venas de la esprimo "Atomkern". Kial la esperantistoj ĉiam pensas tiom naciisme, ke ili tuj atribuas iun opinion aŭ lingvan esprimmanieron al la deveno de la homo, eĉ kiam ĝi tute ne rilatas al lia deveno?) Marcos 16:35, 6. Maj 2006 (UTC)

MI kontrolis en guglo ĉiu (eĉ ĉinoj) uzas nuklea centralo, energio. Don ne enkonduku malkutimajn esprimojn. Narvalo 16:37, 6. Maj 2006 (UTC)

Do, nuklea signifas atomkerna. Ĉio ĝuste. Narvalo 16:39, 6. Maj 2006 (UTC)

Ĉu vi do nun konsentas pri la esprimo "atomkerna centralo"? Ĉu mi rajtas movi la artikolon tien denove? Marcos 16:42, 6. Maj 2006 (UTC)

Ĝusta, sed nekutima:

  • "nuklea centralo" -wikipedia 113
  • "atomkerna centralo" -wikipedia 0 kaj denove 000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000
  • "atoma centralo" -wikipedia 4
  • "atomcentralo" -wikipedia 104 ink. ReVo

Via inventaĵo de atomkerna centralo estas tute neakceptebla. Narvalo 16:59, 6. Maj 2006 (UTC)

Mi anstataŭigis "nuklea" per "atomkerna" por havi pli da unueco en la Vikipedio: Ni ja havas la artikolon pri atomkernoj ĉe atomkerno kaj ne ĉe nukleo.
Ĉu vi do volas ankaŭ movi atomkerno al nukleo (fiziko) (aŭ io simila), aŭ ĉu vi simple volas akcepti en la Vikipedio tiun ne-unuecon inter la substantivo kaj la derivita adjektivo? Marcos 11:12, 7. Maj 2006 (UTC)


Unueco en tiu senco - malestimo de ĝenerala lingvouzo, kutimoj - estas perforto je la lingvo. Ĉu oni vere uzas atemkerno pli ofte ol nukleo? Mi jam pruvis pri ofteco de nuklea centralo, atomcentralo. Nun pruvu vi pri ofteco de atomkerno. Narvalo 15:59, 7. Maj 2006 (UTC)


[1] Ŝajnas, ke nukleo 5-oble pli uzata ol atomkerno laŭ mia gugla serĉo (105:20). Narvalo 16:03, 7. Maj 2006 (UTC)

Tamen nukleo havas plurajn signifojn: Jam ĉe la artikolo nukleo menciiĝas tri signifoj: atomkerno, ĉelkerno kaj kerno de kometo. Aldone, ekzistas lingvistika signifo, kaj plej oftas metafora uzo de "nukleo". Mi nombris la unuajn 20 uzojn troveblajn per "nukleo kaj estas -wikipedia" (evidentiĝis ke kelkaj homoj fuŝe uzas la vorton nukleo anstataŭ "nuklea energio" aŭ "nukleaj armiloj"):
  • Atomkerno: 5
  • Ĉelkerno: 3
  • Kerno de kometo: 2
  • Lingvistika signifo: 1
  • Metafora uzo: 4
  • "nuklea energio": 2
  • "nukleaj armiloj": 2
Ĉar "atomkerno" ĉiam estas uzata kun la intencita signifo, ni povas konkludi, ke "nukleo" kaj "atomkerno" estas simile ofte uzataj kun la intencita signifo de "atomkerno". Ni do konsideru aliajn argumentojn ol la oftecon de uzoj:
La vorto "nukleo" estas plursignifa, tial oni ofte devas diri "atoma nukleo" por esti preciza. Tamen, tiu formo estas simple plikomplikigo de la pli facile komprenebla "atomkerno".
"Atomkerno" aliflanke estas tute klara vorto: Ĝi ne povas signifi aliajn aferojn; kaj eĉ se vi antaŭe ne aŭdis pri atomkernoj (sed nur pri atomoj), vi povas jam kompreni la signifon de "atomkerno" sen lerni novan vorton.
Aldone, la artikolo por "ĉelkerno" ankaŭ troviĝas ĉe ĉelkerno, kj ne ĉe nukleo (biologio) aŭ io simila. Laŭ mi, ni traktu la artikolon atomkerno simile.
Tamen, mi eble povus akcepti malunuecon inter la titoloj de la Vikipedio: Vi verŝajne pravas, ke estis malsaĝe uzi "atomkerna centralo" kiel titolon, ĉar tiu kombino estas vere neuzata (almenaŭ en la TTT). Tamen, ni daŭre menciu la esprimon "atomkerna centralo" artikolkomence kiel alternativo al "nuklea centralo", same kiel ni mencis "nukleo" artikolkomence kiel alternativo de "atomkerno" (kaj do ankaŭ havu alidirektilon el atomkerna centralo).
Ĉu vi povus akcepti tiun kompromisan solvon malgraŭ ĝia ne-unueco? (La ne-unueco ja estas mildigita de la alternativoj, kiuj estas kaj menciitaj artkolkomence kaj alidirektitaj). Marcos 16:52, 7. Maj 2006 (UTC)

Mia gvidlinio estas la ĝenerala lingvouzo. Kompreneble ni povas mencii alternativojn (kiel mi faris ĉe marioneta ŝtato). Atomkerno estas pli simila - mi povas diri laŭvorta - al la hungara formo atommag:). Narvalo 17:01, 7. Maj 2006 (UTC)

Bone, mi konsentas ke la ĝenerala lingvouzo estu nia ĉefa gvidlinio. Sed kelkfoje la ĝenerala lingvouzo ne estas klara: Du formoj estas same ofte uzataj. Tiel ja estas en la kazo de "atomkerno" kaj "nukleo" (kun signifo de "atomkerno"). Kiam tio okazas, ni ankaŭ povas uzi aliajn argumentojn por preferi unu version al alia. Pro la supre skizitaj argumentoj, mi ja preferas ke ni uzu "atomkerno" anstataŭ "nukleo" almenaŭ por la artikolo atomkerno. Ĉu vi konsentas kun tio? Marcos 17:40, 7. Maj 2006 (UTC)

Bone, se vi atendas mian kapjeson:) Mi ne kontrolis vian analizon supre, ĉar atomkerno aŭ nukleo (fiziko) (kiel ĉefa artikola titolo) ĉi-kaze por mi egalas. Narvalo 17:50, 7. Maj 2006 (UTC)


Vi aldonis kiel alternativon vian inventaĵon atomkerna. La vera alternativo estas la atomcentralo!!! Narvalo 18:05, 7. Maj 2006 (UTC)

"Atomcentralo" menciiĝas iomete pli sube, kaj tie ankaŭ menciiĝas, kial ĝi estas malĝusta kaj evitinda - do estus strange se ni samtempe prezentus ĝin kvazaŭ tute bonan alternativon, ĉu ne?
Por bone kompreni la artikolon, necesas scii ke "nuklea" signifas la samon kiel "atomkerna". Ni nur plimalfaciligus la komprenon se ni forigus tiun alternativon.
Aldone, la grava afero estas ke la vorto "atomkerna" estas nenia elpensaĵo mia: Ĝi ja havas 38 guglotrafojn, ĉefe en la kombinoj "atomkrena energio" kaj "atomkerna fiziko". El tiuj uzoj logike rezultas, ke oni ankaŭ povas uzi ĝin por "atomkerna centralo".
Ĉiuokaze, estas ĝis nun tre malmulta esperantlingva teksto pri ĉi tiuj aferoj en la TTT. Ke neniu uzis "atomkerna centralo" en la TTT neniel montras ke "atomkerna centralo" ne estis uzata en alia loko. Se ni malpermesus ĉiun vortkombinon ankoraŭ ne uzita en la TTT (-wikipedia), ni ankaŭ devus ŝanĝi la titolon de Momant-magnituda skalo. Kaj mi nur parolas pri alternativa nomo, ne pri titolo. Marcos 18:18, 7. Maj 2006 (UTC)

Bone, kaj per tio finas la diskuton: mi komprenas la vorton atomcentralo (ReVo!!!) kiel mallongigon por atom(kerna )centralo. Bonvolu ankaŭ plendi ĉe ReVo. (Mi ne scias, kiuj (kom da homoj) verkas tiun vrotaron. Narvalo 18:23, 7. Maj 2006 (UTC)

Saluton,

Mi eraris kaj kreis tiun paĝon (mi volis krei Ŝablono:Uzanto kafo).

Ĉi vi povas nuligi Redaktante Ŝablono:Uzanto kafo ?

Dankon kaj pardonu min por la ĝenaĵo !

Svartkell 15:06, 21. Maj 2006 (UTC)

Saluton, Marcos! Dankon por vikiigi la artikolon pri Argentina Nacia Himno. Hieraŭe mi ne havis sufiĉan tempon por plibonigi tion. Mxcatania 13:36, 31. Maj 2006 (UTC)


elsataraj artikoloj redakti

Ĉu vi ne plu daŭrigos? Vi, kiu estas ĉiam tiel diligenta korekti aliajn? Petro

Pri kio vi parolas? Marcos 17:05, 9. Jun 2006 (UTC)

Pri aktualaĵoj el la ĉefpaĝo redakti

Kiam vi forigas novaĵojn el Ŝablono:ĈefPaĝoMondAktualaĵo, bv. meti la forigatajn novaĵojn al Vikipedio:Aktualaĵoj. Dum kelkaj lastaj tagoj oni ne plu kopias ilin tuj, sed nur forigante de la ĉefpaĝo (estas tre logike, ĉar al "Aktualaĵoj" de la ĉefa paĝo oni ligas kiel al "arkivo de aktualaĵoj"). Antaŭdanke, Slavik IVANOV 18:57, 12. Jun 2006 (UTC)

Mi faros tion estonte. Pardonu la malkonvenaĵojn kiujn mi kaŭzis per miaj pasintaj forigoj. Marcos 21:00, 12. Jun 2006 (UTC)

Arkivigo de diskutejo redakti

Eble mi misfaris. la intenco estas ke se el iu loko~oni ligas al iu sekcio de la diskutejo, per la movo oni ne perdas tiun ligon. Arno Lagrange  19:17, 26. Jul 2006 (UTC)

Joder estas bela germana nomo ĉu ne?

reaktoro redakti

Ĉu vi konas ĝustan esprimon pri de:Brutreaktor: bredreaktoro? Narvalo 13:33, 1. Sep 2006 (UTC)

"Absolute deletion" redakti

See meta:Hiding revisions. 68.39.174.238 20:41, 19. Okt 2006 (UTC)

Kiel plibonigi la paĝo-ne-ekzistas mesaĝo? redakti

Mi finfaris proponon. Vidu 1

Amike, Denizo 18:51, 21. Okt 2006 (UTC)

Ĉu vi aŭdis pri... forigo de minoj per plantoj redakti

Angla dokumento pri la forigo de minoj per plantoj http://www.aresa.dk/uploads/File/Humanitarian%20Demining%20Symposium%20Croatia%2026%20april%202006.pdf

Ankoraŭ ĝi estas en la testofazo ĝis 2007 se ĉio fariĝos bone.

Amike--Denizo 10:35, 22. Okt 2006 (UTC)

Tre interese. Tiu afero konvinkas min ke genetike modifitaj plantoj ja povas esti bona afero. (Mi tamen restas iom duba pri genetika modifado de manĝaĵoj, ĉefe ĉar estis kelkaj esploroj, laŭ kiuj tiaj manĝaĵoj povas esti malsanigaj, kaj oni ne faras sufiĉe da esploroj, por certigi ĉu la jam uzataj genetike modifitaj manĝaĵoj ne estas malsanigaj).
Espereble tiuj plantoj savos multajn vivojn. Kaj espereble iliaj modifitaj genoj ne havos iujn negativajn kromefikojn al la medio. Marcos 15:51, 22. Okt 2006 (UTC)

Marcos, kial vi renomis artikolon pri urbo Opava al Opava (urbo)? Mi havas sistemon en la ĉeĥaj urboj kaj vilaĝoj, kiuj estas kreitaj el apartigiloj. Vi faras al mi ĥaoson en tio. Bonvolu restarigi la paĝon. La vortoj en krampoj signifas distrikton, en kiu la urboj aŭ vilaĝoj situas. --Petr Tomasovsky 15:47, 25. Okt 2006 (UTC)

Ĉu vi povus mencii ekzemplojn de aliaj paĝoj, kie vi uzas tiun sistemon, por ke mi povu kompari la situacion?
Laŭ mi la enkrampa vorto helpu distingi la signifon disde aliaj signifoj de la nomo. Se oni ne konas vian sistemon, "Opava (Opava)" neniel helpas por scii, ke temas pri la urbo, kaj ne pri la rivero, distrikto aŭ vilaĝo. Oni do elektu la enkrampajn disting-vortojn laŭ la neceso en la unuopa kazo, ne laŭ iu ĝenerala sistemo (kiun la plej multaj ne konas).
Sed eble vi ja povos konvinki min, se vi mencios ekzemplojn de aliaj paĝoj kun via sistemo. Marcos 16:39, 25. Okt 2006 (UTC)
Intertempe, mi malkovris ke vi nun ekuzis novan ŝablonon por klarigi vian sistemon. Tio plibonigas la situacion. Tamen nun ĝenas, ke estas du ŝablonaj mesaĝoj supre de tiuj paĝoj. Tio nur plifortigas mian antaŭe menciitan opinion, ke ni ne uzu la ŝablonon Ŝablono:Apartigila paĝo. Vidu Ŝablona diskuto:Apartigila paĝo. Marcos 16:45, 25. Okt 2006 (UTC)
Se vi deziros, mi kreos kvindek ŝablonojn en ĉiun paĝon. Mi ne povis konjekti, ke aperos iu, kiu ne komprenos. Interalie, rigardu Kategorio:Vilaĝoj de Ĉeĥio kaj Kategorio:Urboj de Ĉeĥio. Unue oni ĝentile demandu en diskuta paĝo kaj ne tuj haste renomi. Sed kiam vi volas, vi ne scias tion, ĉu? Do, mi plu persistas pri la restarigo de la paĝo pri Opava. Ankoraŭ io: Se vi deziros, mi renomos ĉiujn paĝojn el apartigilo kaj en krampojn mi skribos aŭ urbo aŭ vilaĝo, ekz. Nomo (vilaĝo), Nomo (urbo).
Pri la ŝablonoj: Mi havis multe pli baldaŭ tie skribita, pri kio temas en krampoj. Mi ne estas kulpa, ke vi ne legis ilin. Vidu historion de redaktoj. Tie vi trovos tion. Mi devis krei la ŝablonojn, ĉar mi ne kredis al la propraj okuloj, kion vi faris. Do hezitu eĉ ne unu sekundon pri la restarigo. --Petr Tomasovsky 17:12, 25. Okt 2006 (UTC)
Ĉiuj komprenis, sed nur vi ne komprenis. Lenin diris: Lernu, lernu, lernu. Do Marcos lernu. --Petr Tomasovsky 14:14, 26. Okt 2006 (UTC)


Mesen redakti

Marcos, vidu paĝon pri Mesen (Belgio)

La unua frazo: Mesen (nederlande: [ME:s'n]) estas urbo en Flandrio.
Kial vi ne renomas ĝin al Mesen (urbo en Flandrio)? La titolo estas (Belgio) kaj oni parolas pri Flandrio. Ĉu normala? --Petr Tomasovsky 17:46, 25. Okt 2006 (UTC)
Mesen entute ne estas en viki. Kial do Belgio? Ĉu estas aliaj Mesen-oj? --Petr Tomasovsky 17:48, 25. Okt 2006 (UTC)

Eraroj en la propono pri ne-trovita-paĝo redakti

Mi tute reverkis la proponon, nun ĝi ne plu estas erarplena. Vidu: 1 Mi esperas ke vi enmetos la korektitan proponon Amike --Denizo 08:30, 3. Nov 2006 (UTC)

Pri "daŭrivo" redakti

Saluton, Marcos! Kompreneble estas tute normala afero en vivanta lingvo, ke nocioj nur iom post iom stabiliĝas, ankaŭ en tiu ĉi kazo. Tion ankaŭ pruvas la fakto, ke dum la lasta UK oni en diskutado ŝanĝis la nomigon de la ĉeftemo de "Lingvoj, kulturoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo" al "...por daŭropova evoluigo". Mi pensas, ke ni akceptu la diskutrezulton, do la terminon daŭropova evoluigo. Oni ja same povas allasi aliajn vort(um)ojn por la sama afero, ekz. daŭropovodaŭrigeblo, eble eĉ daŭrivo, sed daŭripovo certe ne! Ne estas tolereble formi kunmetitan vorton kun la vortkategoria sufikso "-i" meze en la vorto. Tio estas same netolerebla kiel siatempe la esprimo "nepagipova" por homoj en socialismaj ŝtatoj, kiuj ne disponis pri libere ŝanĝebla valuto. Do, bv. konsideri tion kaj renomu la paĝon, mi petas. Amike--Diddi 11:18, 9. Nov 2006 (UTC)

PIV (1970) ĉe *pov/1 Rim. 2 mencias interalie la esprimon vivipova lingvo kaj atribuas ĝin al Zamenhof. Kial vi diras ke Ne estas tolereble formi kunmetitan vorton kun la vortkategoria sufikso "-i" meze en la vorto.? Koncerne la "alternativo" daŭropova, mi ne komprenas ĝian motivon: ĉu povanta daŭron (en kiu daŭon funkcias ne adjekte, sed rekt-objekte)? Ĉu vere gramatike eblas, kaj kion signifas: povi daŭron? (Pri daŭrigebla kaj daŭriva ne estas laŭ mi problemo.) O'RyanW ( ) 20:12, 12. Dec 2006 (UTC)

Pri Keldan redakti

Vidu Kandidato por fariĝi administranto kaj 2. Cetere Keldan ne kontribuis post la 27-a de Aŭg 2006 ... Ĉu vere li estos aktiva administranto ? Arno Lagrange  18:27, 9. Nov 2006 (UTC)

Pasvorto redakti

Dankon pro via atentigo - mi nun ŝanĝis la pasvorton de la konto. Bonan tagon 20:32, 28. Nov 2006 (UTC)

La gramatikaj terminoj en PMEG redakti

Hi. Wir hatten uns vor einiger Zeit der grammatischen Termini im deutschen Esperantoartikel wegen gezofft. Unter Anderem hattest du mir OR vorgeworfen, als ich Äußerungen Wennergrens sinngemäß nur aus der Erinnerung zitierte. Inzwischen hat Wennergren einen Artikel veröffentlich, in dem er Wörter wie "tiu", "ambaŭ" oder "ties" explizit als Adjektive bezeichnet. Weiter schreibt er:

Deshalb schritt ich weiter mit der Wahl einiger offensichtlicher Termini wie "O-Wort" (= Substantiv), "A-Wort" (= Adjektiv) und "E-Wort" (= Adverb). Man muss aber sofort anmerken, dass die Gleichheitszeichen ein bisschen geschwindelt sind. Zu meinen A-Wörter gehören nicht die ursprünglichen Adjektive [...] http://lingvakritiko.com/2006/11/28/la-gramatikaj-terminoj-en-pmeg/

Grüße, de:Benutzer:Sebastiano

PS: Auf die von RoJo vor über vier Monaten agekündigte große Widerlegung warte ich noch immer.

Ĉu iu eble bonvolus traduki por mi la ĉi supran mesaĝon? O'RyanW ( ) 19:22, 12. Dec 2006 (UTC)

Stilo de artikolo redakti

Saluton Marcos. Korektoj estas ĉiam bonvenaj sed kiam temas pri stila aranĝo, aĵoj estas pli relativaj. Mi neniel dubas ke vi pli bone konas esperanton ol mi, sed vortelekto estas alia afero. Kiam vi anstataŭigas mavan per malbona, mi ne konsentas. La regulo estas ke vikipedio devus esti tuj komprenebla de la plimultoj, ĉu ne? sed ĝi ne estas ĉiam uzi la plej bazaj vortoj. Vikipedio devas respeguli la realan mondon kaj oni ja kelkfoje uzas tiajn vortojn kiam ajn oni deziras transdoni alian ideon, alian senton. Ĉu laŭ vi nenie devus aperi en tiu enciklopedio pli maloftaj sinonimoj kiel mava (malbona), hato (malamo), linda (beleta), ovri (malfermi), olda (maljuna), ktp? Sed diable ili troviĝas en la vortaro!!! Jen estas la riĉeco de eo! En mia propra lingvo mi uzas ĉiutage maloftajn sinonimojn por pli bone komprenigi tion kion mi volas diri! Mi tute konsentas ke tiaj vortoj devus esti uzitaj ŝpareme, sed ili devu tamen aperi kelkfoje, kiam taŭgas! Vikipedie, ĝis la retajpo! --Internaciulo 14:24, 5. Dec 2006 (UTC)

Mava eĉ ne aperas en ReVo, do estas ege malfacile por leganto eltrovi, kion ĝi signifas. La plej multaj esperantistoj ne konas tiun vorton. Aldone, ĝia signifo tute samas al "malbona", do ĝi eĉ ne taŭgas por montri iun signifan nuancon ne kaptitan de "malbona".
Mi ne volas nei, ke vortoj kiel mava, hato kaj olda povas esti uzataj en literaturaj verkoj por certaj stilaj efikoj. Tamen, la Vikipedio ne estas literatura verko. Ĝi estas enciklopedio, kaj ĝiaj artikoloj estu en enciklopedieca stilo. Via artikolo pri gotmuziko nun tute ne estas en enciklopedieca stilo. Tio ne signifas ke ĝi estas malbona. Ĝi fakte estas tre bona, kaj ekz-e tre taŭgus por iu gazeto. Se mi estus redaktisto de gazeto, mi apenaŭ ŝanĝintus vian artikolon, kaj certe ne ŝanĝintus na mava al malbona. Sed Vikipedio ne estas gazeto, kaj estas iom alia kazo.
Enciklopedio ne bezonas stilajn efikojn. En ĝi gravas nur kiel eble plej klare esprimi la intencitan signifon. Tial mi ja ĉiam evitus vortojn kiel mava, hato kaj olda en la Vikipedio. Marcos 14:41, 5. Dec 2006 (UTC)

intervikiaj ligoj redakti

Pri [2], funkcias se vi skribas nur [[:de:Wikipedia:Relevanzkriterien]], jen: de:Wikipedia:Relevanzkriterien, kaj la "w" defaŭltas. Estas simila afero pri dosieroj, ekz-e [[:Dosiero:Flag of Esperanto.svg]] kreas ligon, jen Dosiero:Flag of Esperanto.svg anstataŭ inkluzivi la bildon. Sok Na Men Sui Lui

Dankon. Marcos 13:16, 7. Dec 2006 (UTC)

Dankon kaj miavican pardonpeton redakti

Dankon, Marcos, pro via afabla respondo (je Melduo]). Mi, miavice, pardonpetas erinacecon mian, kaj studas lastatempan reagon de Sui Lui al alia sed simila afero por esperinde min plibonigi. O'RyanW ( ) 04:04, 13. Dec 2006 (UTC)

Reiri al la uzanto-paĝo de "Marcos/Arĥivo:2004-2006".