i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Yolanda95!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 17:04, 11 apr. 2018 (UTC)Reply

Intervikioj redakti

Saluton kara! Kreante novajn artikolojn, ne forgesu aldoni al ili intervikiojn kaj meti respektivajn ŝablonojn. Tiuj simplaj agoj okupos unu minuton, sed faros viajn artikolojn oble pli facile troveblaj kaj uzeblaj. RG72 (diskuto) 05:52, 21 dec. 2019 (UTC)Reply

Alia ŝablono por urboj, vilaĝoj kaj aliaj redakti

Saluton, vidu ankaŭ paĝon pri Arenillas aŭ pri Sorio. Simple kopiu la ŝablonon tie uzita, ŝanĝu informojn en ĝi laŭ konkreta urbo aŭ vilaĝo kaj estiĝos tia ŝablono kun multaj detaloj. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:38, 22 dec. 2019 (UTC)Reply

Saluton Yolanda95, mi aldonis al artikoloj aldonitaj de vi dosierojn pri urboj, ties flagojn kaj blazonojn. Ankaŭ vi aldonis lokigon en Provinco Alakanto, sed aperis erara anonco. Ne timu pro tio, kio aperis en la ŝablono {{Geokesto}} (ĝi scias multon), tio ne estas via eraro, sed tiaj mapoj ankoraŭ ne estis kreitaj por la ŝablono. Ankaŭ mi ŝanĝis kategoriojn en la ŝablonoj el vilaĝo al urbo, ĉar mi opinias, ke temas pri urboj. Dankon. Petro@diskkont

Saluton redakti

Kaj gratulon pri via decido kontribui al Vikipedio. Speciale ĉar ankaŭ mi kreis artikolojn pri hispanaj municipoj, fakte tiuj kiuj mankis en Ekstremaduro, Onubo kaj Kastilio-Manĉo, sed mi ne finis provincon Guadalajara. Tion mi faros iam kaj plenumos truojn de Andaluzio. Tiel, se vi faros Murcion, ni iam plenigos la tutan sudon. La regionoj kun du lingvoj prezentas problemon ekzemple en Esperanto estus Alikanto aŭ Alakanto aŭ unu el la du nomoj, sen esperantigi. Se vi havas demandojn, diru kaj mi klopodos helpi. Unue mi rekomendas krei artikolojn pri Murcio. Kaj kial vi interesiĝis pri Esperanto? Ĉu vi mem estas murciano? Mi iam estis en kontakto kun esperantistoj el Lorka.--kani (diskuto) 19:17, 22 dec. 2019 (UTC)Reply

Bonege.--kani (diskuto) 21:33, 22 dec. 2019 (UTC)Reply

Vila Joiosa redakti

Saluton Yolanda95! mi plisimpligis artikolon Vila Joiosa - bonvolu noti ke regiono-ISO por Provinco Alikanto estas "ES-A" dum "ES-AL" estas Provinco Almerio. Ĉion plej bonan al vi! --Dominik (diskuto) 12:21, 23 dec. 2019 (UTC)Reply

Mezas redakti

Saluton Yolanda95! Kaj gratulon pro fruktodona laboro en Vikipedio. Jen unu lingva rimarketo. Vi uzas la verbon mezi kiel traduko de la hispana medir: tiu municipo "mezas". Tio estas malĝusta, ĉar mezi derivus el mezo, tio estas: esti en la mezo. Oni povas diri: Madrido mezas en Hispanio, sed Murcio, ne, Murcio sudorientas. Mi jam korektis tion en kelkaj viaj artikoloj. Simple oni povas diri: estas, tiu municipo estas 10 km granda, ampleksa, vasta ktp. Kiel "medir" estus mezuri, sed nur personoj mezuras, mi mezuris la tablon kaj ĝi estas 2 m longa. Amike.--kani (diskuto) 20:05, 6 jan. 2020 (UTC)Reply

Submunicipoj redakti

Ne gravas. Ĉar submunicipoj estas koncepto tre rilataj al municipoj. Oni ne povas fari apartajn kategoriojn. Mi kreis ŝablonon pri la municipoj de Murcio (kiel ekzistas por aliaj provincoj), kiun vi povas vidi kaj kopii en la jam faritaj artikoloj por la malmultaj farotaj. Tie ja estos nur municipoj. Kaj gravas, ke en la redakto ja aperu ke temas pri submunicipo. Krome mi nun iom faras en Andaluzio: la kvar okcidentaj provincoj jam estis kompletaj, nun mi laboras por Malago, kaj pri la aliaj tri orientaj provincoj granda parto estas farita kaj la cetero farota. Do, ni baldaŭ konkeros la tutan sudon ĝis Guadalajara (inkludita). Vi povos sekvi Mediteranee kaj mi al Madrido kaj Kastilio, sed tio estos jaroj.--kani (diskuto) 10:58, 18 jan. 2020 (UTC)Reply

Tabernas redakti

Farite. Fakte jam ekzistis la artikolo pri Dezerto de Tabernas, do mi kopiis parton de la materialo ĉar meritas la penon ke tiu estu ambaŭloke. Nun Malago kaj Kordovo jam estas kompletaj kaj mi laboras por Granado kies artikoloj estis ĉiuj kreitaj sed plej parto kun nur unu frazo, do mi devas pliampleksigi ĉiujn kaj mi estas nur en la litero A. Do restos Almerio kaj Ĥaeno. Ek al Almerio! Ĝis!--kani (diskuto) 20:42, 22 jan. 2020 (UTC)Reply

Barcelono redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke du artikoloj pri urboj de Barcelono montris fuŝajn tabelojn. Mi ne estas kompetenta pri tiaj teknikaj aferoj, sed scias ke ankaux funkcias alia pli simpla maniero por ŝablono kiu estas nur Informkesto urbo|regiono-ISO=ES inter la samaj krampoj. La rezulto ne estas tute la sama, ekzemple povas esti alia foto. Se vi ne konsentas kun tiu ŝanĝo, vi povas malfari ĝin el la Historio. Se vi ne scas fari tion, mi povos helpi.--kani (diskuto) 13:19, 24 jan. 2020 (UTC)Reply

Jes, vi pravas. Estas diversaj ebloj. Avantaĝo de la simpla ŝablono estas ke ne necesas laboregi plu. Vi povas vidi la rezulton en Sant Quirze del Vallès (malfermu ankaŭ la redaktopaĝon). Kaj la alia estas pli fruktodona sed ankaŭ laboriga: vi povas vidi la rezulton en Viladecavalls. Kaj poste vi mem elektu. Mi scias, ke la simpla povas esti plibonigita per iu aldono por la provinco, sed pri tio mi ne scias. --kani (diskuto) 21:58, 24 jan. 2020 (UTC)Reply

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo redakti

Saluton, Yolanda95! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:36, 27 apr. 2021 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Saluton. Lastatempe mi klopodis plialtigi kvantan kaj kvalitan nivelojn de kelkaj el la mil havendaj artikoloj. Kelkaj el ili restas neatentitaj en listo de proponoj por estis akceptitaj en la listo de legindaj artikoloj, kiuj estas ne la unua, sed la dua kategorio post Elstaraj artikoloj. Por ĝisdatigi tion mi proponas vizitojn al almenaŭ kelkaj el tiuj ses artikoloj kaj partoprenu en la balotoj anoncitaj komence de la artikoloj. Temas pri Jane Austen, Lenin, Abraham Lincoln, Karolo Lineo, Fernão de Magalhães kaj Mekko. Jen varieco, por ke vi elektu vian preferatan temon, kaj ne forgesu, ke temas pri elekto de gravaj artikoloj, sendepende ĉu vi konsentas ideologie kun la temo. Dankon.--kani (diskuto) 12:26, 18 aŭg. 2021 (UTC)Reply