Uzanto:Thomas Guibal/Projekto:Historio de Francio
Historio de Francio |
---|
Antikva epoko Mezepoko Moderna epoko 19-a / 20-a jarcentoj
Vidu ankaŭ : |
Kronologio de Francio |
La historion de Francio oni tradicie studas ekde la jaro 486, kiam la franka reĝo Kloviso la 1-a konkeris la plej grandan parton de Gaŭlio. La franka, sekve franca ŝtato ekzistis seninterrompe depost tiu epoko, kaj estas tial rigardebla kiel la plej malnova ŝtato de Eŭropo. La nomo "Francio" ne estis oficiale akceptita antaŭ la 1190-aj jaroj, kiam la kancelario de la reĝo Filipo Aŭgusto ekuzis por la monarko la titolon Rex Francie anstataŭ Rex Francorum. Tiu vorto tamen estis jam abunde uzata por difini la tutan reĝlandon, kiel ekzemple legeblas en la fama Kanto de Roland, redaktita unu jarcenton antaŭe. La nomo "Francio" sekvis la nomon "Frankion", aperintan en la 9-a jarcento por difini la frankan reĝlandon. Jam en 1204, la reĝa teritorio estis vortigita en variaj ĉartoj kiel Regnum Francie, tio estas "Reĝlando de Francio"[1].
Homa ĉeesto en la hodiaŭa teritorio de Francio verŝajne datiĝas de ege malnova epoko. Kelkaj homaj grupoj enloĝiĝis dum la Paleolitiko : al ili aldoniĝis ĝis la 1-a jarmilo sinsekvaj migraj popoloj, interalie keltoj[2], romianoj kaj ĝermanaj triboj (precipe frankoj). Ekde la 2-a jarmilo, la nova kapetida dinastio plenumis kaj daŭre garantiis la teritorian unuecon de la lando. La revolucia periodo poste finfaris la politikan kaj administradan unuecon de la franca ŝtato. La 19-a kaj 20-a jarcentoj estis stampitaj de longa klopodo por kultura unuformigo, de abunda pliriĉiĝo de la lando kaj de la alveno de milionoj da enmigruloj el Orient-Eŭropo, Afriko kaj Azio, kiuj konsiderinde ŝanĝis la demografian strukturon de Francio.