Völcsej [volĉej] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Sopron.

Ĉefstrato de Völcsej
Preĝejo de Völcsej

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Völcsej situas laŭ la flankovojo inter Fertőszentmiklós kaj Kőszeg, la ĉefvojo Sopron-Balatono kaj fervojo Sopron-Szombathely estas ne tro for. Arbaro ĉirkaŭas la vilaĝon. Kőszeg troviĝas 26, Sopron 27, Kapuvár 28 km-ojn.

Historio redakti

La unua skriba mencio devenis el 1281. En 1710 pro pesto multaj mortis. En 1955 2 kolĥozoj formiĝis.

En Völcsej migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti

Vidindaĵo estas la romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Ladislao la 1-a (Hungario) kaj skulptaĵoj pri Sankta Floriano kaj Johano Nepomuka.

Famuloj redakti

En Völcsej naskiĝis politikisto Bálint Czupy.