Vasil ŜKLAR (en la ukraina Василь Шкляр) naskiĝis la 10-an de junio 1951 en vilaĝo Hanĵalivka de Ĉerkasa provinco, Ukrainio en familio de oficistoj. Finis mezlernejon kun arĝenta medalo kaj en 1968 fariĝis studento de filologia fako de Kijiva Universitato. Pro iu konflikto li transiris al la Ŝtata Universitato de Erevano, Armenio. Diplomiĝis en 1972. Posedas la armenan lingvon. Laboris kiel ĵurnalisto en gazetaro.

Vasil Ŝklar
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1951 (1951-06-10) (72-jaraĝa)
en Hanzhalivka
Etno ukrainoj vd
Lingvoj ukraina vd
Ŝtataneco SovetunioUkrainio vd
Alma mater Erevana Ŝtata Universitato • Institute of Philology Taras Shevchenko National University of Kyiv vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistopolitikisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • politika agado vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1988-1998 – politika ĵurnalisto, laboris en zonoj de militaj konfliktoj de Sovetio kaj Rusio, interalie – en Ĉeĉenio, faktojn de savado de familio de generalo Ĝoĥar Dudajev li poste priskribis en sia romano “Elemental'”.

1991-1998 – membro de Ukrainia respublika partio, ĝia gazetara sekretario. De 1978 – membro de Ukrainia Nacia Verkista asocio; de 1999 – de Asocio de ukrainaj verkistoj. Tradukas de la armena kaj de greka lingvo. Ukrainigis (el la rusa lingvo) la plej unuan version de fama romano de Nikolaj Gogol “Taraso Bulbo”, kie Gogol ne menciis rusan caron. La traduko estis akre kritikita fare de tiama ambasadoro de Rusio (en Ukrainio) Viktor Ĉornomirdin.

2000-2004 – la ĉefa redaktoro de eldonejo “Dnipro”.

Verkaro redakti

  • La unua neĝo (Перший сніг, 1977)
  • Praarbaro (Праліс, 1986)
  • Nostalgio (Ностальгія, 1989)
  • Ombro de strigo (Тень совы, 1990)
  • Ŝlosilo (Ключ, 1999); premio "Zolotij Babaj", 1999; premio "Spiral stolit'", 2003
  • Elemental' (Елементал, 2001), premio "Koronacija slova", 2001
  • Sango de ĥiroptero (Кров кажана, 2003)
  • "Dekamerono", ukraina versio de l' verko de G. Boccaccio («Декамерон», українська версія твору Дж. Боккаччо, 2006)
  • Provludo de satano (Репетиція сатани, 2006)
  • Ĉerizoj en sekalo (Черешні в житі)
  • La restinto. La Nigra Korvo (Залишенець. Чорний ворон, 2009)
  • Marusja (Маруся, 2014)
  • La nigra suno (Чорне сонце, 2015)

Romano "La Nigra Korvo" redakti

La romano aperis fine de 2009 preskaŭ samtempe en du eldonejoj en Kievo kaj Ĥarkivo kaj ricevis grandan resonancon en la socio. En romano temas pri la batalo de ukrainoj en la centra parto de la lando kontraŭ rusiaj okupantoj en 1920-aj jaroj. Dum la sovetia tempo tiu temo estis eksterleĝa. Komence de 2011 komitato de Nacia premio aljuĝis la Ŝevĉenkan Nacian premion de Ukrainio al V. Ŝklar, sed en la ukazo (de 04.03.2001) de prezidento de Ukrainio Viktor Janukoviĉ nomo de la aŭtoro forestas. Aprile (2011) dum solenaĵoj en la lokoj de batalo, priskribitaj en la romano, al la aŭtoro estis enmanigita tiel nomata popola premio (kiu eĉ iom superas la Nacian), kolektita de dankemaj legintoj de la romano.

Fragmentojn de la romano esperantigis Viktor Pajuk, aperis en Ukraina Stelo, (Novembro, 2011).