Veľké Uherce (hungare Nagyugróc [nadjugrOc], germane Großugerwitz) estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. Veľké, nagy kaj Groß signifas: granda.

Veľké Uherce
hungare: Nagyugróc, germane: Großugerwitz
municipo
Kastelo en Veľké Uherce
Oficiala nomo: Veľké Uherce
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trenčín
Distrikto Distrikto Partizánske
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Horná Nitra
Montaro Tribeč
Rivero Drahožica
Situo Veľké Uherce
 - alteco 230 m s. m.
 - koordinatoj 48° 36′ 30″ N 18° 26′ 20″ O / 48.60833 °N, 18.43889 °O / 48.60833; 18.43889 (mapo)
Areo 27,787533 km² (2 778,753 ha)
Loĝantaro 1 986 (31.12.2010)
Denseco 71,47 loĝ./km²
Unua skribmencio 1274
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 958 41
Telefona antaŭkodo +421-38
Aŭtokodoj PE
NUTS 505722
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Vikimedia Komunejo: Veľké Uherce
Retpaĝo: www.velkeuherce.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Veľké Uherce situas laŭ rojo inter montoj 440 kaj 351 m altaj, laŭ flankovojoj. Partizánske troviĝas je 6 km.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la ferepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1274 en formo "Vgrich", la pli preciza hungara kaj latina nomoj aperis en 1352, kiel "Nogvgrouch, Magna Wgrouch". En 1601 oni komputis tie 6 nobeldomojn, lernejon, paroĥon, po 3 muelejojn kaj bienocentron, fine 69 domojn, en 1828 vivis tie 654 vilaĝanoj en 96 domoj. En 1827 vitrofarejo, en 1865 uzino pri mebloj ekfunkciis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagyugróc 1910 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Oslany, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Veľké Uherce 1964 homoj, (1944 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti