Kamomilo

(Alidirektita el Vera kamomilo)

La ordinarakuraca kamomilo aŭ simple kamomilo (scienca nomo Matricaria recutita L.; aliaj nomoj uzitaj Matricaria chamomilla auct., Chamomilla recutita (L.) Rauschert) estas plantospecio el la familio asteracoj, ĝi ankaŭ nomiĝas vera kamomilo por facile distingi ĝin inter la aliaj kamomiloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kamomilo
Kamomilo
Kamomilo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Matricaria
Specio: M. recutita
Matricaria recutita
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kamomilo estas unujara, saltolera kuracplanto, kiu disvastiĝis kiel promenherbo de tritiko en tuta Eŭropo kaj poste en norda Ameriko kaj Aŭstralio.

Kamomilo estas unu el la plej konataj kuracplantoj: ĝian kuracefikon oni konis jam en la antikvaj Egiptio kaj Grekio. Ĝi aperas en verkoj de Plinio kaj Dioskorido kiel plej grava kuracherbo, greke χαμαίμηλον (ĥamaimelon), latine chamaemelon.

floranta kamomilo

En herbokuracado, infuzaĵo de sekigitaj floraroj de kamomilo estas uzata kiel trankviliga, kontraŭspasma, stomakfortiga, digesthelpa, ŝvitiga kaj malinfekta trinkaĵo. Oni uzas ĝin ankaŭ por trankviliga okulkovrado, gorĝogargaro kaj fortigo de gingivo.

Sekigita kamomila infloresko entenas 0,4–1,5 % da vaporiĝemaj oleoj, kies ĉefa komponanto estas azuleno. Krome, toviĝas en ĝi la senspasmiga apigenin-kolino kaj aldone eĉ glikozidoj, tanacido, amaraĵo, diversaj acidoj, polisaĥaridoj, C-vitamino kaj flavonoidoj.

La koloro de kamomila oleo - depende de kvanto de la senkolora prokamazuleno (matricino) en la infloresko - estas malhelblua, verdeta aŭ bruneta. La prokamazuleno transformiĝas je distiloinfuzo al blua kamazuleno, kiu estas la plej grava kontraŭinflama efikaĵo de kamomilo.

Kulturo redakti

 
Garbetoj el kamomilo sekigita. En la saketo videblas ankaŭ floroj falintaj de la garbetoj. La floroj estas kvazaŭ pulvoro kaj uzeblaj por fari infuzaĵojn.

Kamomilo estas unujara, havas tigon altaj je 25 ĝis 50 centimetroj kaj maldikajn foliojn. Ĝiaj floroj similas blankajn lekantetojn. Planto de modera klimato, ĝi bonfartas en malvarmetaj lokoj, plena suno kaj drenita argilo-sabla grundo.

Kuriozaĵoj redakti

Oni diras, ke kamomilo vokas monon se plantata ĉirkaŭ domo. [mankas fonto] Ĝi ankaŭ forigas envion[Dubinda teksto] kaj simbolas prosperon. [mankas fonto] Ĝia esenca oleo estas trankviliga kaj efikas kontraŭ fungoj. [mankas fonto] Ĝi bonas kontraŭ sunbrulvundoj. [mankas fonto] Kamomilon oni uzas por heligi harojn, eĉ ĝis natura blondo. [mankas fonto]

Diferencoj inter la tri medicinaj kamomiloj redakti

Oni listigas tri medicinajn kamomilojn: la vera kamomilo (Matricaria recutita), la roma kamomilo (Chamaemelum nobile) kaj la granda kamomilo (Tanacetum parthenium).

Matricaria recutita diferenciĝas de la du aliaj kuracaj kamomiloj per tio, ke ĝi estas unujara planto konsistanta el ununura tigo staranta rekte; tizano el ĝi estas bongusta, dum la du aliaj kamomiloj estas amaraj.