Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Kategorio/Tekniko


Aŭtomobilo

Late model Ford Model T.jpg

La aŭtomobilo (el la greka autos [mem] kaj latina mobilis [mobila]), mallonge aŭto, estas krom biciklo unu de la plej ofte uzataj veturiloj de la persona kaj ŝarĝotransporto. Aŭtomobilo estas difinebla kiel memmova veturilo, kiu memstare movas sin per helpo de propra movilo - sen helpo de tirbestoj - sur stratoj, vojoj (sendepende de reloj).


Legu la artikolon...

Necesejoj en Japanio

Tradicia japana necesejo kun babuŝoj. La maldekstra ŝildo diras: "Bonvolu kaŭri pli proksime."

Necesejoj en Japanio ekzistas jam de pli ol 2000 jaroj. Nuntempe oni trovas en Japanio ankoraŭ tradiciajn kaŭrajn necesejojn, sed ankaŭ modernegajn modelojn kun akvoĵeto, aersekigilo, ktp. Plej ofte necesejoj en Japanio estas unu el tri kutimaj tipoj : la plej malnova tipo estas simpla necesejo super kiu oni kaŭras, tiu tipo ankoraŭ oftas en publikaj necesejoj. Post la Dua mondmilito aperis okcidentaj necesejoj kun akvofluilo kaj urinujoj.

Plej laste aperis bideo-necesejoj, kiuj en 2004 estis instalitaj en pli ol duono de la japanaj hejmoj. En Japanio oni nomas tiujn bideojn ウォシュレット (washlets), komerca nomo de TOTO, firmao kies sidejo estas en Kitakiuŝuo. Tiuj necesejoj havas multe da modernaj eroj, kiel akvoduŝo aŭ ventumilo, malofte troveblaj ekster Japanio. Necesejoj troviĝis en Japanio ekde la komenco de la japana civilizo, kvankam oni ankoraŭ ne tutcertas pri ilia konstru- kaj uzmaniero. La unuaj kloakoj datas de la Yayoi-epoko (-300 ĝis 250). Ili troviĝis en grandaj ejoj, eble kun lavejoj. Dum la Nara-epoko (inter 710 kaj 784), forflusistemo estis kreita en la ĉefurbo Nara, konsistanta el riveretoj 10 ĝis 15 centimetrojn larĝaj super kiuj oni povis kaŭri unu piedo je ĉiu flanko. Legu pli...

Saŭno

Swedish sauna on the lake.jpg

Saŭno estas dometo aŭ loko, kiun oni hejtas kaj kie la homoj ŝvitbanas. En ĝi troviĝas forno (aŭ alia varmigilo) por varmegigi ŝtonojn, sur kiujn oni verŝas akvon vaporigante ĝin. La saŭno tre similas al la vaporbanejo.

La historio de saŭno estas jam pli ol miljara ĉe la nordaj popoloj. Ĉe la diversaj etnoj evoluis diversaj tipoj de la saŭno. La plej konata formo estas la finna saŭno.


Legu la artikolon...

Tanko

La usona tanko M1A1 Abrams estas tipa moderna ĉefa bataltanko. Turo estas malalt-profila, bone integrita en la tutan formon de la veturilo.

Tanko estas batalveturilo, moviĝanta per raŭpoj, markanta sin per granda pafforto kaj grandega blendo. La primara armil-ekipo de la tanko estas kutime kanono. La ĉefa armil-ekipo de la tanko estadas lokigita en turniga turo (360°). La sekundara armil-ekipo estadas maŝinpafiloj. La vorto tanko signifas "cisterno" kaj ĝi estiĝis en la unua mondmilito en brita ministerio de milito tial, por ke oni sekretigu, kio tankoj estas. La unua serie fabrikata kaj batale aktivigita tanko tial nomiĝis "Tank Mark I" de firmao Vickers.

Tanko estas destinita por neniigi malamikan surteran teknikon, precipe kirasitan, fortikaĵojn kaj vivforton kutime per rekta pafado de la kanono kaj de la maŝinpafilo. En periodo de la komenco de la dua mondmilito ĝis nuntempo ĝi kreas ĉefan atakan forton de ĉiuj modernaj surteraj armeoj. Ĝi estas tre efika armilo en ataka kaj defenda operacoj. La grandega armil-ekipo, masiva kaj rezista blendo kaj alta moviĝemo en tereno faras el ĝi unu el la plej gravaj armiloj de la surteraj soldataroj.

Legu la artikolon...

Historio de tankoj

FT-17 (Francio)

Historion de tankoj oni komencis skribi dum la unua mondmilito, kiam ekde la unuaj prototipoj oni transiris ĝis serie fabrikataj tankoj. En la unua mondmilito okazis granda problemo, ĉar la bataloj okazis en tranĉeoj. Eĉ ne unu armeo ne povis transŝoviĝi el la loko. Kiu ekatakis, tiu havis tuj grandegajn perdojn kaŭzitaj per maŝinpafiloj kaj per artilerio de la malamiko.

Kreinto de la unua tanko estis Ernest Swinton, kolonelo de pioniraro, kiu fariĝis ankaŭ komandanto de la unua tanka taĉmento en la historio. Li konstatis, ke la tuta malamika defendo konsistas el pikdrato kaj maŝinpafiloj. Li venis al ideo: "Kio okazus, se aktiviĝus kontraŭ la malamiko malpeza batalŝipo sur radoj?" Anglio estis nome transmara grandpotenco kaj ankaŭ la plej malforta batalŝipo estis kontraŭ maŝinpafiloj nemalvenkebla. La unua tanko estis propre io kiel batalŝipo konstruita por seka tero kaj ĝi nomiĝis HMLS Centipede (HMLS - mallongigo surtera ŝipo de Ŝia moŝto). Ĝi neniam estis fabrikata serie, ĝi estis eĉ ne batalaktivigita, sed ĝi estis la prototipo de la unuaj tankoj.

Legu la artikolon...

Titanic

Titanic en Southampton la 5-an de aprilo 1912

Titanic estis luksa vaporŝipo de la kompanio White Star Line, kiu frakasiĝis dum sia unua navigacio dum nokto el la 14-a al la 15-a de aprilo 1912. Kun la ŝipo pereis proksimume 1 500 vojaĝantoj kaj ŝipanoj. La pereo de Titanic restas unu el la plej konataj surmaraj katastrofoj. En la sesdekaj jaroj de la 19-a jarcento enpaŝis la brita industrio en la periodon de la plej granda ekspansiemo kaj prospero, kaj en la plej sukcesan eraon, kiun ĝi iam spertis kaj verŝajne spertos. Precipe konstruado de ŝipoj kaj surmara transporto evoluadis de jaro al jaro.

Plimulto da homoj hodiaŭ konjektas, ke Titanic estis nur teknika kaprico - unike granda, luksa ŝipo. Sed tio estas miskompreno, kaj tia opinio ne vere taksas la amplekson de la tuta entrepreno. William James Pirrie en la jaro 1907 proponis, ke lia firmao, kunlaborante kun la ŝipa kompanio White Star Line, konstruu ne unu, sed tri gigantajn ŝipojn, kio forblovus konkurencon el la maroj. La unua estis nomiĝonta Olympic, la dua Titanic kaj la tria - laŭ konservitaj informoj - Gigantic. Legu pli...

Satelita televido

Parabolantenoj de la germana alŝuta stacio en Uzingo norde de Frankfurto ĉe Majno.

Satelita televido baziĝas sur la perado de televidaj signaloj helpe de satelitoj troviĝantaj en orbito ĉirkaŭ la Tero. Aparte de televidaj programoj, oni ofte dissendas ankaŭ radiofoniajn programojn kaj ebligas aldone kelkajn aliajn servojn.

Komence la satelitoj havis tre malfortan dissendan povumon kaj ne estis tersinkrone lokitaj, do oni bezonis grandegajn turneblajn spegulantenojn por ricevi la de la alŝutstacio plusenditajn signalojn. Praktike nur specialaj deŝutaj stacioj povis ricevi kaj plukonduki la satelite peritajn programojn. Sed la dissenda povumo de la satelitoj rapide kreskis kaj oni metis ilin sur tersinkronan orbiton, tiel permesante rektan ricevadon per fiksa anteno. Tiel ĉiu spektanto povas per malgranda malmultekosta "pelvo" kapti la programojn – kondiĉe nur, ke tiu povas vidi la sateliton. Do nenio baru la videblon. Ĉi ĉio bonege funkcias ĝis ĉirkaŭ ±70º norde aŭ sude de la ekvatoro.

Portelevidaj satelitoj ĝenerale troviĝas aŭ sur ege inklina orbito - t.e. kun inklino de ±63,4º kaj periodo de 12 horoj, la tiel nomata Molnija orbito - aŭ sur tersinkrona orbito 35.786 km super la ekvatoro.


18