Viktor Christian

aŭstra orientalisto kaj etnologo

Viktor CHRISTIAN (naskiĝinta la 30-an de marto 1885 en Vieno, mortinta la 28-an de majo 1963 en Walchsee) estis aŭstra orientalisto, fakulo pri ŝemida lingvaro, etnologo kaj arkeologo. Inter 1930-1934 kaj inter 1936-1945 li estis estro de la katedro pri ŝemida filologio kaj orientala arkeologio. Estante membro de Bärenhöhle kaj kaŝa nazio li ege gravis post Anschluss pri politika novorientigo de la fakultato pri filozofio de la universitato de Vieno.

Kiam li dekanis inter 1938 kaj 1943, li respondecis pri diversaj forsendoj de judaj kolegoj. Li estris la instituton Lehr- und Forschungsstätte für den Vorderen Orient de la SS-esplorsocieto Deutsches Ahnenerbe estante mem SS-majoro.[1][2] Inter 1943 kaj 1945 li estis vicrektoro, en aprilo 1945 komisiita rektoro de la universitato.

Estante filo de supera ofickalkulisto, Christian de 1904 studis ĉe la viena altlernejo unue historion kaj geografion. En la tria semestro li aliorientiĝis pri malnovaj orientalaj lingvoj. Liaj akademiaj instruistoj jenas: Joseph von Karabacek, David Heinrich Müller, Rudolf Geyer, Ernst Sellin, Maximilian Bittner, Hermann Junker kaj Bedřich Hrozný.[3] Christian aliĝis al la studenta korporacio Wiener akademische Burschenschaft Teutonia.[4] Li doktoriĝis en julio 1910 post defendo de la tezo Die Namen der assyrisch-babylonischen Keilschriftzeichen.[5] Poste li profundigis la sciojn en Berlino ĉe Friedrich Delitzsch (asiriologio), Adolf Erman (egiptologio) kaj Felix von Luschan (etnologio).


Ekde 1911 li volontulis kaj poste scienchelpistis en la etnografia sekcio de la Naturhistoria Muzeo (Vieno) sub la gvidado de Franz Heger). De 1915 estis li volontulo en la Unua mondmilito batalante en Transilvanio kaj Volinio antaŭ ol veni en junio 1916 al Turkujo. De julio 1917 estis li ĉe la artileria komandejo en Konstantinopolo. En 1917 lin edzigis Margarete Tilgner, kiu naskis kvin infanojn. En 1919, en la rango de supera leŭtenanto, li revenis Vienon.

Kariero altlerneja ĝis 1938

redakti

En 1919 li posteulis Franz Heger, kaj en 1921 li promociiĝis je kuratoro. En 1922 li fariĝis estro de la etnografia kolekto de la Naturhistoria Muzeo, el kiu poste naskiĝis la viena Etnologia Muzeo (nun parto de Weltmuseum Wien). Paralele Christian preparis sian habilitiĝon ĉe Rudolf Geyer verkante la laboraĵon Untersuchungen zur Paläographie des vorderen Orientes. En la 23.1.1923 li ekrajtis universitate docentadi pri ŝemidaj lingvoj, speciale pri kojnoskribo. En la 1.4.1924 li farigiĝ eksterorda profesoro kaj samtempe forlasis la muzean servon. Inter 1929 kaj 1942 estis li prezidanto de Viena Antropologia Societo. Li iĝis honora membro de la Reĝa Antropologia Instituto de Londono. En la 1.11.1930 li iĝis sekvanto de Rudolf Geyer, orda profesoro pri malnova ŝemida filologio kaj orientala arkeologio. Tio eblis ĉar du aliaj - Nikolaus Rhodokanakis kaj Enno Littmann - rifuzis sekvi la saman vokiĝon. En februaro 1933 Christian krome fariĝis estro de la Orientala instituo de la universitato.

Politike li estis sufiĉe dekstra, kiel Anton Pfalz, Walter Steinhauser, Richard Wolfram, Otto Höfler, Eberhard KranzmayerRichard Meister. Sed kontraŭe al ili, Christian post la Dua mondmilito ne plu povis daŭrigi akademian karieron.

De 1932 Christian ankaŭ membris ĉe Kampfbund für deŭtsche Kultur, ligo kiun fondis Alfred Rosenberg, kaj de la instruista unuiĝo Nationalsozialistischer Lehrerbund. En majo 1933 li iĝis membro de NSDAP. Post la murdo de kanceliero Engelbert Dollfuß, Christian intertempe jam ne rajtis docenti. Sed tio ebligis al li fari jam planitan esplorvojaĝon al Sirio, Palestino kaj Irako; la monon liveris la tantiemoj por artihistoria libro ĵus verkita de li (Propyläen-Verlag). En oktobro 1935 li iĝis membro de Vaterländische Front, maljesis ian nacisocialisman agadon kaj kompense renomumiĝis profesoro en marto 1936. Favorantoj de li estis ekz. ĉefrabeno Benjamin Murmelstein kaj arkiepiskopo Theodor Innitzer.

Post la maldungigo de Wilhelm Koppers kaj ĝis la dungigo de Hermann Baumann en januaro 1940, Christian ankaŭ estis afergvidanto de la universitata Instituto pri etnologio.[6] Tiutempe observeblis intelekta neniiĝo de la katolika etnologiskolo de la misiistoj de Steyl kun ilia doktrino pri kulturareoj (Kulturkreis) laŭ la patroj Wilhelm Schmidt kaj Wilhelm Koppers kaj la sudeostazia fakulo Robert von Heine-Geldern ankaŭ estis fifamigata fare de Christian koncerne lian originon.[7] Aliaflanke Christian estis por la restado de lia apoginto Josef Weninger, kies edzino Margarete Weninger estis juda laŭ la Nurenbergaj leĝoj.

En majo 1939 Christian iĝis orda membro de la Viena akademio de sciencoj, kie li i.a. troviĝis en la estraro de komisionoj arabaj. Christian ankaŭ engaĝiĝis en la akirado de konfiskitaj libroj por la Orientala Instituto (ekz. el bibliotekoj de Ludwig Feuchtwanger, Samuel Krauss kaj Norbert Jokl[8] aŭ de judaj komunumoj el Kittsee, Lackenbach kaj Frauenkirchen.[9] Christian estis kuneldonanto de la periodaĵo "Zeitschrift für Rassenkunde".

Verkoj (elekto)

redakti
  • Die Namen der assyrisch-babylonischen Keilschriftzeichen. Leipzig 1913
  • kun Heinrich Balcz, Karl Beth k.a.: Die Religionen der Erde in Einzeldarstellungen. Wien 1929
  • Die sprachliche Stellung des Sumerischen. Paris 1932
  • Altertumskunde des Zweistromlandes. volumo 1, Leipzig 1938–1940
  • Untersuchungen zur Laut- und Formenlehre des Hebräischen. Wien 1953
  • Beiträge zur sumerischen Grammatik. Wien 1957
  • Die Herkunft der Sumerer. Wien 1961

Literaturo

redakti
  • Franz Heinrich Weißbach: "Christian, Viktor". Ĉe: Reallexikon der Assyriologie, 2/1938, p. 93
  • Kurt Schubert, Johannes Botterweck, Johann Knobloch (eld.): Vorderasiatische Studien. Festschrift für Prof. Dr. Viktor Christian, gewidmet von seinen Kollegen und Schülern zum 70. Geburtstag. Wien 1956.
  • Adolf Grohmann: "Viktor Christian". Ĉe: Almanach der Österreichischen Akademie der Wissenschaften für das Jahr 1963. Wien 1964, p. 421–436
  • Ernst Weidner: Viktor Christian. Ĉe: Archiv für Orientforschung. Band 21, 1966, p. 258s.
  • Gerd Simon: Tödlicher Bücherwahn. Der letzte Wiener Universitätsrektor im 3. Reich und der Tod seines Kollegen Norbert Jokl. Universität Tübingen, Tübingen 1994 (teksto PDF Arkivigite je 2013-10-16 per la retarkivo Wayback Machine).
  • Wolfdieter Bihl: Orientalistik an der Universität Wien. Forschungen zwischen Maghreb und Ost- und Südasien. Die Professoren und Dozenten. Böhlau, Wien/Köln/Weimar 2009, p. 116-117
  • Irene Maria Leitner: "Bis an die Grenzen des Möglichen: Der Dekan Viktor Christian und seine Handlungsspielräume an der Philosophischen Fakultät 1938–1943". Ĉe: Mitchell G. Ash, Wolfram Nieß, Ramon Pils (eld.): Geisteswissenschaften im Nationalsozialismus. Das Beispiel der Universität Wien. Göttingen 2010, p. 49–78 (interrete)

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. SS-numero 354.121; kp. Bundesarchiv R 9361-III/520162
  2. Ernst Klee: Das Personenlexikon zum Dritten Reich, Frankfurt am Main 2007, p. 92
  3. Gerd Simon: Chronologie Viktor Christian. Universität Tübingen, januaro 2006, p. 4–5.
  4. Verzeichnis der Alten Herren der Deutschen Burschenschaft. Überlingen am Bodensee 1920, p. 257.
  5. akto en la universitata arkivo, PH RA 2599.
  6. Andre Gingrich: "Viktor Christian und die Völkerkunde in Wien 1938–1945: Universität, Anthropologische Gesellschaft und Akademie der Wissenschaften", ĉe: Andre Gingrich, Peter Rohrbacher (eld.): Völkerkunde zur NS-Zeit aus Wien (1938–1945): Institutionen, Biographien und Praktiken in Netzwerken. Verlag der ÖAW, Wien 2021, p. 373–424, konkrete p. 377
  7. Peter Rohrbacher: "Vertriebener Pionier der Wiener Ethnologie: Robert Heine-Geldern" - ĉe: Der Standard, 24.10.2018
  8. Katharina Kniefacz: Viktor Christian, o. Univ.-Prof. Dr. phil." ĉe: 650 plus – Geschichte der Universität Wien.
  9. Stefan Alker, Christina Köstner: "Erwerbungspolitik an der Universitätsbibliothek Wien während der NS-Zeit – Bericht der Provenienzforschung". Ĉe: Zeitschrift für Bibliothekswesen und Bibliographie. Sonderband: NS-Raubgut in Bibliotheken: Suche, Ergebnisse, Perspektiven. Wien 2008, p. 102-103