Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Vizaĝoj estas 60-paĝa novelaro verkita de Ivo Andrić kaj publikigita en Sarajevo en la jaro 1981 fare de Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino. La verko en la serbokroata lingvo estas tradukita de Roger Imbert.

Vizaĝoj
Vizaĝoj
Vizaĝoj
Aŭtoro Ivo Andrić
Eldonjaro 1981
Urbo Sarajevo
Eldoninto Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino
Paĝoj 60
vdr

Temas pri ok mallongaj rakontoj aŭ noveletoj.

Enhavo redakti

La unua, Vizaĝoj, kiu nomigas la kolekton, pritraktas kiel diversaj vizaĝoj restis en la memoro de la rakontanto kaj kiel emocie tiuj scenoj restis. Byron en Sintra rakontas scenon kiam la fama brita verkisto Lord Byron trafis knabinon en soleca etoso en Sintra, Portugalio. Detruoj pritraktas teruron dum bombardado dum mondmilito. Vortoj kontrastigas du historiojn: unu pri renkonto kun malnova amiko ĉarlatana dum trajna veturado, kies lavango de vortoj absolute ne helpas komunikadon, dum en la alia kazo maljunulino kiu ĵus perdis sian edzon konfesas ke la geedzoj apenaŭ parolis vortojn dum la komuna vivo, sed kiam la edzo estis mortanta, li petegis vortojn [1]. Tiukaze vorto estus preskaŭ sinonimo de paroli.

La kvina, Sur la stadiono, temas pri solulo kiu sentas sin komforte en la anonimeco de plenplena stadiono kie okazas sporta evento; tiam li aŭdas virinon diri "morgaŭ" kaj tio venigas al li memorojn. La sesa, Striko en la tekseĵo de tapiŝoj rakontas pri unua striko en Sarajevo; laboristinoj estis arestitaj kaj dum restado en prizono ili kantas, kio kaŭzas maltrankviligon de policestro kaj solidarecon el konatuloj. La sepa, Somerumado en la sudo, nome la plej longa, temas pri paro kiu ferias en marborda loko; la natura etoso iel allogas kaj la edzo malaperas. La oka kaj lasta, Pontoj, estas meditado pri la bildo kaj signifo de tiaj konstruaĵoj.

Citaĵo redakti

  1.  
     Mi restis [...] kun miaj senlimaj meditoj pri l'vivo de la homoj kaj pri la senco kaj valoro de l'vorto. 
    — Ivo Andric, Vizaĝoj, Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, pp 21-29,(p. 28)

Fonto redakti

  • Ivo Andric, Vizaĝoj, Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, Sarajevo, Jugoslavio, 1981. 60 p.

Eksteraj ligiloj redakti